Plej granda ozontruo en 2008

Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM, angle WMO) raportis lastmonate, ke en 2008 la maksimuma areo de la ozontruo super la Antarkto eble pligrandiĝos ol tiu en 2007.
Laŭvice la Japana Meteologia Subministerio hieraŭ publikigis la prognozon, ke la ozontruo fariĝos la plej granda inter tiu ĉi monato kaj la venonta oktobro ĉi-jare. Laŭ la esploristoj la areo de la ozontruo estis 24,3 milionoj da kvadrat-kilometroj en la 8-a de septembro, kaj proksimiĝas al 29,5 milionoj da kvadrat-kilometroj, kiu estis la plej granda en la pasinteco (sep. 2006).
Ili antaŭvidas, ke la ozontruo apaerados dum la venontaj kelkdek jaroj.
***
La areo de la Antarkta kontinento estas 14 milionoj da kvadrat-kilometroj inkluzive de ĉirkaŭaj insuloj kaj glacikampoj. La maksimuma areo de la ozontruo superis la areon de Antarkto ĉiujare ekde 1984 escepte de 1988.

Ino de helblua papilieto

helblua papilietoAntaŭ unu jaro mi prezentis foton de vira individuo de helblua papilieto (ĉi tie). Hodiaŭ matene mi trovis dekon da helbluaj papilietoj ĉirkaŭflugantaj mian ĝardeneton.
Tiu en la foto estas ina individuo kun malfermitaj flugiloj, kies supra flanko havas nigre brunan koloron. Ĝia malsupra flanko estas sama al tiu de viro (ĉi tie).
* helblua papilieto : Zizeeria maha. specio el la familio licenedoj de la ordo lepidopteroj. Malgranda tagpapilio, ordinara en la centra kaj la okcidenta Japanio.

Scio sen Limoj

La sabata ret-info sciigis min pri ekzisto de “Scio sen Limoj” (Savoir sans Frontières), kies retejo troviĝas ĉi tie. En la retejo oni povas trovi kaj elŝuti dudekon da bildrakontoj en pluraj lingvoj. Ili estas verkitaj originale en la franca kaj tradukitaj al la angla, la germana, la itala, la malagasa, la rusa, la vjetnama ktp. Oni registris entute 34 lingvojn inkluzive de Esperanto.
La bildrakontoj traktas temojn ĉefe el naturscienco (relativrco, elektro, praeksplodo, komputiko …), sed ne nur. Du francaj esperantistoj jam tradukis du rakontojn al Esperanto kaj preparas ankoraŭ unu rakonton. Do restas 17 ne tradukitaj rakontoj. Ili alvokas nin al kunlaboro.
Nun mi elŝutis kelkajn dosierojn kaj esploras la aferon. Ŝajnas esti signifa kaj subteninda tasko.

Postvenintaj hibakŝoj

Hibakŝoj (aŭ hibakuŝoj/atombombitoj) estas viktimoj de radioaktiveco kaŭzita de la du atombomboj en Hiroŝimo kaj Nagasako. Plimulto el ili estis rekte trafitaj de eksplodo de la atombomboj. Sed ankaŭ ekzsitas tiuj, kiuj, ne atombombite, envenis en la urbojn post la bombeksplodo kaj ricevis altenergiajn radiojn el postrestantaj radioaktivaĵoj. Ili estas postvenintaj hibakŝoj.
Iu virino, tiutempe 17-jara, eniris en la urbon Hiroŝimo 13 tagojn poste de la bombeksplodo kaj laboradis flegante atombombitajn viktimojn en lernejo apud la eksplodcentro. Poste reveninte al sia hejmurbo for de Hiroŝimo, ŝi rimarkis, ke ŝiaj haroj forfalis amase kaj ke purpuraj makuletoj aperis sur ŝia vizaĝo. Tiutempe ŝi ne konsciis, ke ili estas sindromo de atombombitoj. Kaj poste ŝi estis trafita de tri-specaj kanceroj sinsekve.
Nun ŝi ekkonsciis, ke ŝiaj malsanoj okazis pro atombomba radioaktiveco. Malgraŭ ŝia peto la japana registaro ne agnoskas, ke ŝia malsano estas atommalsano, sin pravigante per DS86, la kriterio por taksi eksponan dozon de hibakŝoj. Tamen ekzaktecon de la kriterio nun dubas ne malmultaj sciencistoj kaj medicinistoj.

Varma akvo glaciiĝas pli rapide !?

Inter japanaj sciencemuloj okazas disputoj pri Mpemba-efiko.
La 9-an de julio japana televid-stacio NHK elsendis programon, en kiu oni prezentis fenomenon, ke varma akvo glaciiĝas pli rapide ol malvarma akvo en frostigujo de hejma fridujo. Post la elsendo iu fizikisto en sia blogo kritikis la programon, ke ĝi estas malĝusta laŭ la sciencaj leĝoj. Li konstatis, ke tia fenomeno ne okazis en lia propra eksperimento.
Nun multaj sciencemuloj disputas por kaj kontraŭ la fenomeno per retaj blogoj.

Blankmakula papilio

blankmakula papilioMalantaŭ la hospitalo, kie mi fojfoje preteriras, troviĝas malgranda sanktejo ĉirkaŭita de deko da arboj. Kiam mi vizitis ĝin promene, mi vidis kelkajn papiliojn. Jen estas foto de unu el ili, kiun mi sukcese fotis.
Ĝi estas pli granda ol brasikpapilio (pierido), sed malpli granda ol hirundovostulo (papiliono). Ĝin karakterizas blankaj makuloj sur nigraj flugiloj. Ĝi havas ruĝajn facetokulojn kaj flavruĝan rostron.
La papilio nomiĝas latine Hestina japonica, specio el la familio nimfalisedoj (Nymphalidae). En la japana oni nomas ĝin “gomadara-ĉoo (胡麻斑蝶 aŭ 碁斑蝶)”, t.e. “sezamo- makulo- papilio” aŭ “goo- makulo- papilio”. Do, mi nomu ĝin blankmakula papilio.

Fari kolorojn

pentradoHodiaŭ mi partoprenis en la kurso de pentrado (ĉi tie). Ĉi-foje ni pentris fiŝojn. Mi elektis plekogloson kiel modelon.
Estas tre malfacile trovi ĝustan koloron de ĉiu parto de la fiŝo. Mi devas fari necesan koloron, miksante plurajn farbojn. Mi penis, sed bedaŭrinde miaj koloroj ne bone respegulas realajn kolorojn de la fiŝo.
Mi ekkonis komplikecon de la naturaj koloroj.
******
plekogloso : Plecoglossus altivelis, fiŝo el osmeroformoj (aŭ salmonoformoj). Ĝi vivas plejparte en akvopura rivero, kun svelta korpo longa je dekkelkaj centimetroj. Japanoj ŝatas manĝi plekogloson kaj taksas ĝin kiel plej bongustan riverfiŝon.

Akvo sur Marso

NASA (Usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio) kaj la universitato de Arizono publikigis, ke sciencistoj konstatis ekziston de akvo sur Marso.
Robota esplorilo Phoenix Mars Lander[feniks maz landr] fosis tersurfacon kaj fotis ĝin. En angulo de la fosaĵo oni trovis brilajn pecojn je grando de ĵetkubo. Post kvar tagoj la esplorilo fotis la saman lokon. Tiam la blankaj pecoj tute malaperis.
Sciencistoj konvinkiĝis, ke la brila materio estis glaciiĝinta akvo, kiu vaporiĝis pro eksponiĝo post la elfoso. Ĉefesploristo de la teamo asertis, “Ke ĉi tiuj pecetoj malaperis en kelkaj tagoj, estas evidenta pruvo de tio, ke ĝi estas glacio. Ekzistis demando, ĉu la materio estas salo. Salo ne povas ŝanĝiĝi tiel.”
La paĝo de NASA estas ĉi tie (en la angla).
La paĝo de la universitato de Arizono estas ĉi tie (en la angla).

Ekzisto de akvo sur Marso sugestas ekzisteblecon de la vivo sur Marso.

Nia universo

Scienco progresas jaron post jaro. Kiam mi estis knabo, mi entuziasme legis popularsciencajn librojn pri la ekspansio de la universo kaj la praeksplodo. Poste kosmofizikistoj proponis la teorion pri la kosma inflacio. Astronomoj malkovris la grandskalan strukturon de la universo, en kiu galaksioj distribuiĝas kvazaŭ grandega ŝaŭmo kun grandaj malplenaĵoj. Kaj ili ekparolis pri nevidebla “malluma materio”, kiu okupas 90 procentojn de la maso de nia universo. Post novaj malkovroj ja sinsekve aperas novaj enigmoj.

Flormuŝo ĉe hotujnio

flormuŝoFlormuŝo manĝas ĉe hotujnio, verŝajne polenojn. Mi vidas ĝian rostron en la foto. Al kiu specio aŭ al kiu genro ĝi apartenas, mi ne estas certa. Eble al la genro Eupeodes, eble al la specio Eupeodes frequens. Ja ekzistas multaj flormuŝoj alispeciaj kun similaj aspektoj.
Nun, ĉirkaŭ mia domo prosperas kaj floras hotujnioj [Houttuynia cordata]. Ili estas persistemaj trudherboj kaj havas fortan odoron. Ilia florado rememorigas al mi alvenon de frua somero.