Hieraŭ la Japana Meteologia Agentejo informis, ke fenomeno de elninjo (El Niño) certe okazos en la tujvenonta vintro. Elninja fenomeno estas altiĝo de marakva temperaturo en la tropika zono for de Perua marbordo ĝis Centra Pacifiko.
Elninjo donas vastajn efikojn al atmosferaj fenomenoj de la mondo. En Japanio statistike okazas malvarma somero kaj varma vintro.
Tial ni havos varman vintron, kio estas ĝojinda prognozo al mi private. Ĉar mi estas malforta je malvarmo.
Kategorio: Naturo & Scienco
Stranga fluginsekto
Mi trovis strangan malgrandan insekton en mia ĝardeneto. Maldika korpo kaj maldikaj flugiloj (ĉ. 2 cm da malfalda longo) formas T-literon en starado.
Konsultinte retpaĝojn, mi eksciis, ke ĝi estas speco de pteroforedoj [Pterophoridae] el lepidopteroj. En la japana lingvo oni nomas ĝin “tori-ba-ga (鳥羽蛾)” t.e. “pluma noktopapilio”.
Flormuŝo ĉe kampa krizantemo
La kampa krizantemo jam komencis flori en mia ĝardeneto.
Hodiaŭ vizitas tiujn florojn kelkaj flormuŝoj. Unu estas svelta flormuŝo [Episyrphus balteatus]. Ĝi flugas tien kaj reen, ŝvebas ĉirkaŭ la floroj dum minutoj. Kaj fine ĝi alkroĉiĝas al la petaloj per la piedoj kun polenoj. Laŭ informo de iu retpaĝo ĝi estas viro, ĉar la du facetokuloj kuntuŝiĝas.
Eta testudkokcinelo
Ĉirkaŭ la tagmezo, kiam mi eliris el mia domo, mi trovis etan kokcinelon sur mia ŝuo. Jen mi ĝin fotis, kaj poste konsultis librojn kaj retpaĝojn.
Ĝi estas Propylaea japonica, specio el kokcineledoj, kies korpo estas longa je 4 – 5 mm. Japanoj nomas ĝin “hime-kamenoko-tentou (姫亀甲天道)” t.e “eta testudkokcinelo”. Oni rigardis la desegnaĵon de ĝiaj elitroj (malmolaj antaŭaj flugiloj) kiel tiun de testuda karapaco (ŝelo).
La plej peza elemento 118 eltrovita
Kelkaj ĵurnaloj raportis, ke Laŭrenca Livermora Nacia Laboratorio (Lawrence Livermore National Laboratory; LLNL) en Usono kaj Komuna Instituto por Nuklea Esplorado (Объединённый институт ядерных исследований; ОИЯИ) en Rusio kunlabore eltrovis la novan elementon de la atomnumero 118. La esplorteamo bombardis kalifornian celon (Cf, atomnumero 98, masnombro 249) per kalciaj jonoj (Ca, atomnumero 20, masnombro 48) en la ciklotrono de la rusia instituto, kaj observis estiĝon de la elemento 118 (masnombro 297).
Sciencistoj antaŭsupozas, ke la elemento 118 estas nobla gaso, kiu sidas rekte malsupre de radono (atomnumero 86) sur la perioda tabelo de elementoj.
Pri eltrovo de la elemento 118 okazis skandalo antaŭe en Usono. En la jaro 1999 esploristo de Laŭrenca Berkeleja Nacia Laboratorio (Ernest Orlando Lawrence Berkeley National Laboratory; LBNL) falsis sintezon de la elemento 118 (masnombro 293), kio tamen malkaŝiĝis poste en 2002.
Folisaltulo
Jen estas herbosaltulo sur tomboŝtono. Ĝi estas Holochlora japonica, specio el tetigoniedoj [Tettigoniidae]. Mi ne sciis ĝian japanlingvan nomon, kiu tute ne estas populara. Sed mi iam vidis ĝin kelkajn fojojn.
Laŭ libroj ĝi vivas sur arbustoj kaj ĉirpas nur mallaŭte. Ĝin karakterizas la verdaj flugiloj kvazaŭ freŝaj folioj. Tial mi deziras nomi ĝin “folisaltulo” en Esperanto. Kiel vi opinias?
Laŭ la ekzemplo de Nova PIV, “(herb)saltuloj ampleksas la ĉizsaltulojn kaj glavsaltulojn, sed ne la griledojn”. Ĉi tie ĉizsaltuloj signifus akridedojn, kaj glavsaltuloj tetigoniedojn.
Ozontruo la plej vasta
Laŭ la raporto de Monda Organizaĵo pri Meteologio (WMO), ĉi-jara truo en la Antarkta ozontavolo estis la plej vasta rekorde superante tiun de la jaro 2000. La surfaca areo de la truo atingis 29,5 milionojn da km2 (kvadrataj kilometroj), kiu estas duoble pli granda ol tiu de la Antarkta kontinento.
Aranea randocimo
Hodiaŭ matene pluvetis. Nun ĉesis pluvi, kaj nubas plene. Jen estas nova vizitanto en mia ĝardeneto. Ĝi estas insekto kun la korpo longa je ĉ. 2 cm. Ĝi ne saltas sed flugetas. Ĝi ŝajnas cimo.
Kiel kutime mi konsultis librojn kaj traserĉis en la interreto. Ĝi estas Leptocorisa chinensis, specio el la familio Alydidae (antaŭe el la familio Coreidae) el la subordo heteropteroj.
Laŭ la retpaĝo “PPL Insektoj (ne preta)” de bedaŭrata Wouter F. Pilger, li donis al la familio Coreidae ĉiutagan nomon “rando-cimoj” aŭ “ledo-cimoj”. Japanlingve oni nomas la familion Coreidae “heri-kame-musi”, t.e. laŭvorte “randa testud-insekto”. Kaj la specion Leptocorisa chinensis “kumo-heri-kamemusi”, t.e. laŭvorte “aranea randa testud-insekto”.
Tial mi nomas la cimon “aranea randocimo“.
Makula manto
Jen manto sur la florbedo antaŭ mia domo. Ĝi estas Statilia maculata, specio el mantedoj (Mantidae). Mezgranda (ĉ. 5 – 6 cm) kaj bruna. Ĝin karakterizas nigraj makuloj sur la internaj flankoj de la du antaŭaj kruroj.
Tial mi nomu ĝin “makula manto“. Tiu manto sur la foto havas dikan ventron. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas ino graveda.
Orsilka araneo
Mi trovis proksime de mia domo grandan araneon okulfrape koloran. En la foto ĝi montras ventran flankon. Ĝi estas ino de Nephila clavata, specio el tetragnatedoj (Tetragnathidae). Apud ĝi troviĝas viro pli malgranda. La korpolongo de ino de Nephila clavata estas ĉ. 3 cm, kaj tiu de viro estas ĉ. 1cm.
Oni nomas la specion “ĵorou-gumo (女郎蜘蛛)” en la japana, t.e. “putina araneo”. Ĉar ĝia ino estas bizare bela kaj manĝas viron okaze de malsatego.
Oni nomas tiun genron Nephila “golden silk orb-weavers” en la angla, t.e. “ora silka radreta araneo”. En la germana “Seidenspinnen” t.e. “silka araneo”. En la hispana “araña de seda dorada” t.e. “ora silka araneo”. Sekve mi nomos ĝin “orsilka araneo” en Esperanto.