Potentilo

potentiloJen floreto de kampa herbo. Okulfrape flavaj floretoj kun kvin petaloj sur iom granda kvinpinta kaliko sterniĝis en la apudrivera parko.
Mi konsultis kelkajn ilustritajn enciklopediojn pri plantoj. Estis tri kandidatoj: trifolia terkaŝtana potentilo [Potentilla freyniana], fazantapiŝa potentilo [Potentilla sprengeliana] kaj serpentofrago [Duchesnea chrysantha]. Ĉiu estas plurjara herbo el rozacoj. La plej verŝajna estas trifolia terkaŝtana potentilo [Potentilla freyniana].

Egreta mazuso

egreta mazusoHieraŭ en la apudrivera parko mi trovis ankaŭ ĉarmajn kampajn herbojn.
Jen la foto montras florojn de egreta mazuso [Mazus miquelii]. Mazuso estas genro de unu- kaj plur-jaraj herboj el skrofulariacoj. Ĝin karakterizas lipforma korolo.
Egreta mazuso estas plurjara herbo kun obovalaj radikfolioj longaj je 2 – 5 cm kaj kun violruĝaj floroj grandaj je 1,5 – 2 cm. La formo de ĝia floro asociiĝas al egreto de eta egretardeo [Egretta garzetta]. Pro tio japanoj nomas ĝin “sagi-goke (鷺苔)” t.e. “egretardea musko”.

Ĉevala medikago

medikagoJa diversaj floroj floras printempe kun diversaj koloroj: ruĝetaj, flavaj, blankaj, violaj ktp.
Jen la foto montras florojn de medikago. Unuavide per propraj okuloj mi ne povis distingi ĝian florfiguron. Pligrandigante la foton sur la komputila ekrano, mi do povis konstati la simetriajn petalojn, kiuj estas karakterizaj al fabacoj.
ĉevala medikago [Medicago polymorpha]: dujara herbo el fabacoj kun trifolieraj folioj kaj kun grapolo el 4 – 8 flavaj floroj malgrandaj je 3 – 4 mm. Ĝi transvenis el Eŭropo al Japanio en Edo-epoko (17a – 19a jc.) . Oni ĝin kultivis kaj donis al ĉevaloj kiel furaĝon. Tial ĝi nomiĝas en la japana lingvo “uma-gojasi (馬肥やし)” t.e. “ĉeval-dikigaĵo”.

Korilopso

korilopsoEn printempo ni havas multajn florojn. Jen palflavaj floroj pendas de la branĉoj kvazaŭ sonoriletoj. Ili estas floroj de korilopso. Ĝi staras antaŭ mia domo kaj estas alta je ĉ. unu metro.
Korilopso malmultflora [Corylopsis paucifiora] estas falfolia arbeto el hamamelidacoj. Botanikistoj ial nomis ĝin “pauciflora” (=malmultflora), kvankam ĝi portas tiel multajn florojn. Korilopsoj nature kreskas plejmulte en Orienta Azio.

Grandfloraj oksalidoj

grandfloraj oksalidojHodiaŭ mi vizitis kukejon. Kaj apud ĝia parkejo mi trovis ĉi tiujn florojn.
Per la florformo kaj la foliformo ĝi devas esti specio el oksalidoj. Sed kiun specion mi ne povis diveni. Ĝiaj floroj estas okulfrape grandaj je ĉ. 3 cm. Kaj ĝiaj folioj havas purpurajn makuletojn.
Mi ne vidis tian oksalidon ĝis nun en la japanaj kampoj. Mi supozas, ke ĝi estas kultivoformo de oksalidoj, kiun oni vendas ĉe florvendejo. Povus esti, ke ĝi estas vario de Oxalis purpurea.

Rumekso

Japana rumeksoRumekso kaj okzalo estas printempaj kampaj herboj, sed ankoraŭ nun malofte vidataj.
Jen estas speco de rumekso, kiu kreskas ĉe rando de la rizkampo. Mi konjektas, ke ĝi estas japana rumekso [Rumex japonicus], kiu kune kun okzalo [Rumex acetosa] estas plej oftaj rumeksoj en japanaj kampoj.
Eble fine de ĉi-monato ili estos vidataj pli ofte.

Sep printempaj herboj

paŝtista kapseloDaŭras malvarmaj tagoj. Sed certe venis printempo. Antaŭ la domo de la dentokuracisto, kiun mi vizitadas, troviĝas rizkampo, kie nun elkreskas diversaj kampaj herboj.
Jen estas amaso de paŝtista kapselo. Ĝi estas unu el la sep printempaj herboj, kiuj anoncas alvenon de printempo. Nome, enanto [Oenanthe javanica], (paŝtista) kapselo, gnafalio [Gnaphalium affine], stelario [Stellaria mediaStellaria neglecta], lapsano [Lapsana apogonoides], rapo kaj rafano.

Korva fabo

korva faboSur printempa kampo mi trovas diversajn herbojn.
Tiu ĉi estas korva fabo [Vicia angustifolia], unu- aŭ du-jara herbo el fabacoj. Ĝi estas ordinara kampa herbo en printempa Japanio. En la japana lingvo ni nomas ĝin “karasu- no-endou (烏野豌豆)” t.e. “korva kampa fabo”, ĉar ĝia guŝo maturiĝas nigra.

Persa veroniko

persa veronikoHodiaŭ estis tre bela vetero. Estis varme kvazaŭ en aprilo. Mi promenis for de mia domo kaj trovis kelkajn kampajn florojn de printempo.
Jen estas persa veroniko [Veronica persica], dujara herbo el skrofulariacoj, kun karakterizaj dustamenaj bluaj floroj (malpli ol 1 cm). Kvankam persa veroniko nuntempe estas ordinara herbo en printempaj vojrandoj kaj kampoj de la tuta Japanio, tamen ĝi estas naturigita planto, kiu alvenis Japanion antaŭ ĉ. 100 jaroj.

Etaj kronoj en mateno

lekantoj en matenoJen blankaj kronetoj troviĝas antaŭ mia domo. Matene la floroj estas duonfermitaj kvazaŭ etaj kronoj. Kaj tagmeze ili plene malfermiĝas. Tio ripetiĝas ĉiutage.
Mi ne scias ekzaktan nomon de la floro. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas parenca speco al lekanto [= ordinara leŭkanto, Leucanthemum vulgare].