Akiranto — Ŝtelista herbo

filanto

Jen estas alia herbo en mia ĝardeneto. Ĝi estas Achyranthes bidentata var. tomentosa aŭ sinonime Achyranthes fauriei, plurjara herbo el amarantacoj. Ni vidas spikon de fruktetoj elstaranta el du kontraŭsidaj folioj.
Akiranto estas ordinara sovaĝa herbo en aŭtuna kampo. Oni familiare nomas ĝin “ŝtelista herbo”, ĉar ĝiaj fruktetoj ŝtele alkroĉiĝas al vestoj, kiam oni trairas herbejon. Ja estas pena laboro forpinĉi multajn fruktetojn for de lana vestaĵo.

Oranĝeta herbo

filanto

En mia ĝardeneto diversaj herboj elkreskas. Jen estas Phyllanthus urinaria, specio el la genro filanto el la familio eŭforbiacoj.
Ĝi estas unujara herbo alta je 10 – 40 cm. Nun ĝi portas vicon da fruktetoj sub la folioj.
Japanoj pensas, ke la malgrandaj fruktetoj laŭfigure similas al mandarino (oranĝeto). Tial en la japana oni nomas ĝin “ko-mikan-sou(小蜜柑草)”, t.e. “mandarineta (=oranĝeta) herbo”.

heterofolia eŭforbio

heterofolia eÅforbio

Mi trovis tiun herbon ĉe la vojrando malantaŭ mia domo.
Ĝi estas heterofolia eŭforbio (Euphorbia heterophylla), specio el eŭforbiacoj, kiu originas el la suda parto de la norda Ameriko. Origine plurjara herbo, sed en Japanio unujara herbo. Ĝi parte similas al pojnsetio (Euphorbia pulcherrima), ĉu ne?

Kotonrozo — efemera hibisko

kotonrozo

Mi trovis kotonrozon floranta en la antaŭkorto de la proksima hospitalo. Ĝiaj floroj daŭras nur unu tagon. Ĝiaj fruktoj, maturiĝinte kaj velkinte, estas facile rompeblaj. Tia efemerco tre impresas min.
kotonrozo: Hibiscus mutabilis, falfolia arbeto el malvacoj, floras de julio ĝis septembro kun grandaj rozkoloraj aŭ blankaj koroloj, kiuj malfermiĝas matene kaj ŝrumpas vespere.

Floroj de farbito

floroj de farbito

En ĉi tiuj kelkaj tagoj la farbitoj antaŭ mia domo ĉiumatene havas multajn florojn, kies funelforma korolo ĉiu rigardas al la ĉielo, kvazaŭ ili ricevas matenan vivenergion el la ĉielo.
La ekstera aero fariĝas friska iom post iom matene kaj vespere. Hodiaŭ haltadas la krimatizilo en mia ĉambro.

Suda akalifo

suda akalifo

Vento alportas herbajn semojn al mia ĝardeneto. Tial fojfoje mi trovas neatenditajn florojn.

Tiu ĉi elstaranta spiko estas aro de viraj floroj de suda akalifo, kiun oni klasifikas al trudherboj. Ĉe la pinto de la spiko troviĝas ia verda globeto kun haretoj. Ne ĉiuj spikoj havas tian globeton. Kio ĝi estas, mi ne scias.
suda akalifo: Acalypha australis, unujara herbo el eŭforbiacoj, kreskanta ĝis 30 – 50 cm, floras de aŭgusto ĝis oktobro. Spiko de viraj floroj elstaras el la pinto de branĉo, kaj ina floro sidas ĉe la bazo de la spiko, subtenate de folio.

Krevis akvomelono

krevinta akvomelono

Antaŭ ĉ. du semajnoj mi skribis pri akvomelono plantita de mia edzino. Ni atendis, ke ni povos manĝi dolĉan akvomelonon jam meze de septembro. Ĝi kreskis ĝis la grando de ĉ. 12 cm.

Sed ho, ve!

Hieraŭ matene mi trovis, ke la frukto estas larĝe krevinta. Ĝis nun la planto havis kvar fruktojn kaj ĉiuj krevis, kiam ili estis ankoraŭ malgrandaj. Estas strange. Kio estas la kaŭzo de la kreviĝo?

Blanka floro de farbito

blanka farbito

Ĉi-jare mia edzino aĉetis semojn de farbito en ĝardenkultura vendejo. Laŭ la klarigo sur la pakaĵo de la semoj, ili ne alte kreskos sed havos grandajn florojn.

Hodiaŭ matene unu el la tigoj ekhavis blankan floron, kies funelforma korolo estas fendita. Ĝia centra kavo havas helviolan koloron, kio estas tute mala kolorkombino al la ordinaraj ĉe ni. Ni ĝojas vidi la blankan farbiton maloftan ĉe ni. Sed des pli ni bedaŭras la fendiĝon de la korolo.