Kaŝtanarbo

kaŝtanarboMi trovis junan kaŝtanarbon en la malgranda sanktejo, kiun mi jam priparolis (ĉi tie).
Ĝi estas du-tri metrojn alta juna arbo, sed jam portas kelkajn fruktojn kun verda dornoŝelo de ĉ. kvin-centimetra diametro.
Estas malofte trovi kaŝtanarbojn ĉirkaŭ mia urbo. Mi ĝojas kaj antaŭzorgas, ĉu la kaŝtanoj plene maturiĝos en aŭtuno.

Rudbekio

rudbekioNuntempe oni importas multajn florspecojn el diversaj eksterlandoj al Japanio.
Rudbekio estas komuna nomo de unu-, du- kaj plurjaraj herboj de la genro Rudbeckia el asteracoj. Ĉ. 15 specioj estas indiĝenaj en Norda Ameriko. Oni importis ilin por ornami ĝardenon antaŭ pli ol duonjarcento.
Rudbekion karakterizas relative granda kapitulo kun flavaj aŭ ruĝe brunaj langetfloroj (= ĉirkaŭfloroj) kaj nigre brunaj tubetfloroj (= mezfloroj).
Ili estas tre fortaj herboj. Iuj el plurjaraj specioj kreskas sovaĝe en japanaj kampoj.

Floro nekonata (2)

nekonata floroJen mi trovis floron de amuza formo. Ĝi ja similas al elektra ampolo laŭforme kaj laŭkolore.
La planto ŝajnas esti herbeca kun maldika tigo alta je ĉ. 1 metro. Sed kelkmetrojn distance staras alia planto kun samaj floroj, kiu altas je ĉ. 3 metroj. Ĝia tigo estas pli dika, sed ne aspektas kiel trunko de arbo.
Ĝi havas mane lobajn foliojn kun longa petiolo, kiuj alterne sidas ĉe la tigo.
Mi konsultis kelkaj librojn, sed bedaŭrinde ne trovis respondon.

NePIVaj plantoj

Verkante artikoletojn pri spertoj ĉirkaŭ mia vivo, mi fojfoje sentas mankon de necesaj vortoj. Tio ĉi aparte ofte okazas, kiam temas pri nomoj de plantoj kaj bestoj, kiuj estas ordinare konataj en Japanio.
Jam de longe japanaj esperantistoj proponas dekojn da novaj radikoj, tamen plimulto de ili ankoraŭ ne eniris en PIV. Jen kelkaj ekzemploj:

kerio : Kerria japonica, falfolia arbusto el rozacoj, kun flavaj floroj en aprilo ~ majo. “jamabuki (山吹)”. => foto en Vikipedio (japane).
lespedezo : Lespedeza bicolor kaj parencaj specioj, falfolia arbusto (aŭ plurjara herbo) el fabacoj, kun purpuraj infloreskoj en frua aŭtuno. Unu el la sep aŭtunaj herboj. “hagi (萩)”. => foto en Vikipedio (japane).
osmanto : Osmanthus fragrans, ĉiamverda arbeto el oleacoj, kun bonodoraj blankaj (aŭ oranĝflavaj) floretaroj en oktobro. “mokusei (木犀)”. => foto en mia artikolo.
petazito : Petasites japonicus, plurjara herbo el asteracoj, kun manĝebla longa petiolo. “huki (蕗)”. => foto en Vikipedio (japane).
sazanko : Camellia sasanqua, ĉiamverda arbeto el teacoj, kun ruĝaj floroj en vintro. “sazanka (山茶花)”. => foto en mia artikolo.

Brosarbo

brosarboJen, arbo kun tre maloftaj floroj kvazaŭ broso por botelo, kiujn mi neniam vidis ĝis nun. Mi trovis ĝin apud iu gastejo, kies mastro verŝajne estas fervora floramanto, ĉar ĉikaŭ la gastejo troviĝis diversaj belaj floroj.
Konsultinte librojn, mi eksciis, ke ĝi estas kalistemono [Callistemon rigidus], ĉiamverda arbusto el mirtacoj, origine en Aŭstralio. Multe da amasiĝintaj longaj stamenoj similas al broso por lavi botelon. En la angla oni nomas ĝin “bottle brush” (= botelbroso) kaj en la japana oni nomas ĝin “burasi-no-ki” (= brosarbo).
Ĝi estas tre amuza arbo, ĉu ne?

Monta hidrangeo

monta hidrangeoMi kaj mia edzino vizitis valon, kie oni plantis diversspecajn hidrangeojn. Estas sciate, ke la genro hidrangeo, precipe la specio grandfolia hidrangeo (= hortensio) [Hydrangea macrophylla], havas tre multajn kultivoformojn.
Jen la foto, kiun mi fotis en la valo. Unuavide mi ne pensis, ke ĝi estas speco de hidrangeo. Sed post observado mi rimarkis tiuj floroj simials al senseksaj ornamaj floroj de hidrangeo, kaj ke la folioj similas al tiuj de hidrangeo.
Konsultinte retpaĝojn, mi eksciis, ke ĝi estas kultivoformo de monta hidrangeo [Hydrangea serrata]. Ĉar infloresko varias eĉ en unu sama kultivoformo, mi ne povis decidi precizan nomon. Ordinare monta hidrangeo posedas duseksajn florojn meze de la infloresko. Tamen al tiu ĉi kultivoformo tute mankas duseksaj floroj.

Flormuŝo ĉe hotujnio

flormuŝoFlormuŝo manĝas ĉe hotujnio, verŝajne polenojn. Mi vidas ĝian rostron en la foto. Al kiu specio aŭ al kiu genro ĝi apartenas, mi ne estas certa. Eble al la genro Eupeodes, eble al la specio Eupeodes frequens. Ja ekzistas multaj flormuŝoj alispeciaj kun similaj aspektoj.
Nun, ĉirkaŭ mia domo prosperas kaj floras hotujnioj [Houttuynia cordata]. Ili estas persistemaj trudherboj kaj havas fortan odoron. Ilia florado rememorigas al mi alvenon de frua somero.

Blankaj floroj de ruĝa pirakanto

ruĝa pirakantoEn mia ĝardeneto plene floras blankaj floretoj de ruĝa pirakanto [Pyracantha coccinea]. Jes, ĝi estas “ruĝa” pirakanto, ĉar ĝiaj fruktoj fariĝas bele ruĝaj en aŭtuno (ĉi tie).
En Japanio troviĝas tri specioj el la genro pirakanto: mallarĝfolia pirakanto [Pyracantha angustifolia], ruĝa pirakanto [Pyracantha coccinea] kaj kreneleta pirakanto [Pyracantha crenulata]. Ili tri estas tre similaj.

Ĉu manĝebla guŝo?

aroma pizoLa aromaj pizoj (bonodoraj latiroj) en mia ĝardeneto prosperas (ĉi tie) kaj nun portas guŝojn. Ilia guŝo estas verda kaj plene kovrita de blankaj lanugoj. Ĝi aspektas simile al manĝebla guŝo de fazeolo aŭ pizo.
En NPIV mi legas pri latirismo, ke “paralizo, kaŭzata de la venenaj semoj de kelkaj specioj de latiro”. Kiuj specioj estas vevenaj? Mi konsultis kelkajn librojn sed ne trovis detalojn.

Japana visterio

visterio kaj kasteloJen estas mia ŝatata pejzaĝo: visterio kaj kastela ĉefturo. En ĉi tiu jaro feliĉe mi povis spekti tre belan florkulminon de la visterio. Estas ja mirinde, ke ĉi tiuj grapoloj, kiuj kovras 500 kvadratmetrojn da pergolo, disbranĉiĝas el unu sola planto.
Japana visterio [Wisteria floribunda] estas ligneca falfolia volvoplanto (liano) el fabacoj. Ĝia grapolo el purpuraj floroj estas okulfrape longa.