Jen ekfloras la sakuro en la hospitala korto proksima de mia domo. Sakuraj floroj estas por ni japanoj simbolo de printempo. Ni ĝuas printempon spektante sakurajn florojn. Jam de la antikveco la japana poezio amis kaj admiris sakurojn.
Nuntempe el multaj specoj de sakuroj la plej populara estas “somei-joŝino” [Prunus yedoensis], kiu estas plantita multloke tra la tuta Japanio. Amaskomunikiloj raportas, ke ĉi-jare sakuroj “somei-joŝino” de Tokio plenfloris la unuaj en la tuta Japanio. Ordinare la unua devas esti “somei-joŝino” de la insulo Kiuŝuo en sudokcidenta Japanio. Sed en la lastaj jaroj averaĝa temperaturo de Tokio plialtiĝis pro varmo ellasita de giganta homa aktivado (fabrikado, trafiko, klimatizo ktp). Tial “somei-joŝino” de Tokio plenfloris pli frue ol tiuj de Kiuŝuo, tiel oni rezonas.
Kategorio: Plantoj
Hazarda renkonto
Preter vojo en montetaro mi trovis grandan arbon de blanka magnolio [Magnolia heptapeta]. Ĝi estis la sola alta arbo en la ĉirkaŭaĵo. Ĝia okulfrape pompa figuro estis plena de blankaj floroj. Ĝia floro estis kelkoble pli granda ol tiu de sakuro.
Fakte mi fojfoje vidas blankajn magnoliojn en diversaj lokoj. Sed ili estas relative malgranda arbo, malpli alta ol 10 metroj. Do, tiu magnolio estas la plej granda el tiuj, kiujn ĝis nun mi vidis.
Nur por spekti ĝin mi haltigis mian aŭton kaj prenis kelkajn fotojn. Kvankam la kulmino de ĝia florado evidente jam pasis, ĝia figuro estis admirinde bela kaj impresa. Estas mia feliĉo, ke mi hazarde renkontis ĝin en florado.
Leontodo malaltkreska
Jen estas leontodo, kiu floras antaŭ la pordo de mia domo. Verŝajne ĝi estas oficina taraksako [Taraxacum officinale], kion tamen mi ne certigis. Ĉar mi plej ofte trovas ĉirkaŭ mi nur tiun specion dum multaj jaroj.
Lastatempe mi rimarkis, ke preskaŭ ĉiuj leontodoj ĉirkaŭ mia domo havas tre mallongan tigon kiel en la foto. Leontodoj en aliaj lokoj havas pli-malpli longan tigon. Kial ekestis tia diferenco? Tio estas problemo por mi.
Lamioj plenfloras
Estas printempo. Lastatempe sunaj tagoj kaj pluvaj tagoj periode alternas. En marto ni atendas iomete pli varmajn tagojn post ĉiu pluvado.
Kiam mi promenis ĉirkaŭ la najbaraĵo, mi trovis tie kaj ĉi tie printempajn herbojn florantaj. La trietaĝajn lamiojn [Lamium amplexicaule] mi fotis vojrande apud la rizkampo. Ial ili floras pli dense ol tiuj en mia ĝardeneto.
Soleca kolzo
Apud la pordo de mia domo nun floras speco de brasikoj. Probable ĝi estas kolzo (oleonapo) [Brassica napus var. ~] aŭ oleorapo [Brassica rapa var. ~]. Mi ne kapablas distingi tiujn du speciojn.
Ordinare kolzoj kaj oleorapoj kreskas arope sur vojrando aŭ sur riverbordo krom en kulturkampo. Tamen la kolzo apud la pordo kreskas tute sola. Neniu aro de kolzoj nek oleorapoj troviĝas en mia najbaraĵo. Mi kaj mia edzino miras, kiu do tranportis semon de la kolzo. Ĉu birdo? Aŭ …?
Tulipoj ĝermas
Hodiaŭ komenciĝis marto. Estis sunoplena tago. Kvankam la maksimuma temperaturo estis 11,9 celsigradoj (do ne tiel alta), mi sentis varmeton sub la suno ekster domo.
Jarkomence mia edzino aĉetis kaj plantis bulbojn de tulipo. Ili jam ekĝermis en februaro. Ili kreskas iom post iom. Rigardante ilin, mi pensas, ke ankaŭ printempo kreskas iom post iom.
Veterprognozisto anoncas, ke morgaŭ la maksimuma temperaturo atingos 14 celsigradojn.
Mahonio
Hodiaŭ estis serena tago. La maksimuma temperaturo estis 12,5 celsigradoj. Printempo pli kaj pli proksimiĝas.
Jen estas mahonio antaŭ mia domo. Ĝi jam portas grapolojn de florburĝonoj. Mahonio [Mahonia japonica] estas ĉiamverda arbusto el berberisacoj, kiun oni transportis al Japanio fine de la 17-a jarcento. Ĝiaj folioj estas relative malmolaj kaj pike dentaj. Kvankam ĉiamverdaj, la folioj parte ruĝigas en vintro.
Trietaĝa lamio
Lamioj etendas sian teritorion en mia ĝardeneto. Temas pri Lamium amplexicaule, “ĉirkaŭtiga lamio” laŭvorte en Esperanto. Pli detale, lamio kun ĉirkaŭtigaj folioj. Du kontraŭsidaj folioj duonrondaj komplete ĉirkaŭas la tigon. Tamen tia nomado ŝajnas esti ne bela, nek elvoka.
En la japana ĝi nomiĝas “hotoke-no za (仏の座)” aŭ “san-gai gusa (三階草)”. “Hotoke-no za” signifas budhan seĝon aŭ budhan soklon, ĉar la ĉirkaŭtigaj folioj aspektas kvazaŭ tia. Kaj “san-gai gusa” signifas trietaĝan herbon, ĉar la ĉirkaŭtigaj folioj faras tri etaĝojn supre de la tigo.
Do mi provizore nomas la herbon “trietaĝa lamio” en Esperanto. Probable alilandanoj volas nomi ĝin alimaniere.
Pendbranĉa umearbo
Hodiaŭ akompanante mian patrinon, mi vizitis ĝardenkulturan vendejon. La aero estis malvarma, sed sub la plena sunlumo ni sentis varmeton.
Tie oni vendas diversajn plantojn, sterkojn kaj potojn. Sur la antaŭkorto de la vendejo oni metis kelkajn junajn plantaĵojn de pendbranĉa umearbo, kiuj portas ekflorantajn ruĝetajn florojn.
Sakuroj sur 8-etaĝa domego
Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis magazenon en urbego trajne unu horon malproksima de nia urbo. Ni prenis tagmanĝon ĉe restoracio en la 8-a etaĝo de la magazeno. Flanke, ekster la restoracio, mi trovis plurajn sakurojn kun kelkdek floroj. Oni faris ĝardenon sur la tegmento laŭ la suda flanko de la restoracio. Mi miras, kiel oni traktas disetendiĝantan radikon de la sakuroj.
La sakuro ŝajnas esti vintra sakuro [Prunus x kanzakura], kiu ordinare floras en februaro.