Iridoj harmonias al kampo en pluvo. Precipe sangoruĝaj iridoj [Iris sanguinea] estas plej popularaj en Japanio. Malgraŭ la scienca nomo ni sentas ĝian floron purpura.
Nu, la foto montras flavajn iridojn, kiuj floras en la ĝardeno de mia patrino. Mi ŝatas ankaŭ flavajn iridojn en pluvo.
Flava irido [Iris pseudacorus] estas plurjara herbo el iridacoj, transportita el Eŭropo en Japanion fine de la 19-a jarcento. Ili estas pororname kultivitaj kaj jam naturigitaj.
Kategorio: Plantoj
Meksika sedo
Esplorante nomojn de kampaj herboj, mi eksciis, ke pli kaj pli multiĝas herboj naturigitaj el eksterlando en Japanion.
Hodiaŭ mi trovis sedon rande de aŭtovojo. Mi jam antaŭe skribis pri bulbila sedo, kiu estas japandevena specio. Sed hodiaŭa sedo ne estas japandevena. Ĝi estas meksika sedo [Sedum mexicanum], plurjara herbo el krasulacoj. Ĝin karakterizas pintaj karnecaj folioj kaj malaltaj staturoj (5 – 10 cm). Oni kultivas meksikajn sedojn pororname en ĝardenoj. Oni diras, ke ĝiaj semoj estis importitaj el Meksiko, tamen ne scias, kie ĝi originas.
Pendola sileno
Ili amase floras kun staturo de 20 – 30 cm kaj kun korolo de ĉ. 2 cm. Mi trovis ilin ĉe la rando de korto antaŭ budhana templo proksime de mia domo.
Ilia nomo estas pendola sileno [Silene pendula], dujara herbo el kariofilacoj. Ili originas en la mediteranea regiono, kaj transvenis al Japanio fine de la 19-a jarcento. En la japana lingvo oni nimas ilin “hukuro-nadesiko (袋撫子)” t.e. “sakodianto”, ĉar la floro havas relative grandan sakoforman kalikon sub la petaloj.
Pinfolia linario
Kiel mi jam skribis, mi ŝatas esplori nomojn de floroj kaj herboj. Tamen tre bedaŭride, mi baldaŭ forgesas la nomojn, kiujn mi eksciis.
Jen ĉi tiu herbo altas ĉ. 30 – 50 cm kun pingloformaj folioj kaj kun purpurblankaj amindaj floroj, kiujn karakterizas spronoj. Mi ja memoras ĝian figuron, sed ne ĝian nomon. Mi nur memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj mi esploris la nomon kaj trovis ĝin.
Mi denove konsultis librojn kaj retpaĝojn, kaj trovis, ke ĝi estas kanada linario [Linaria canadensis] el skrofulariacoj. En la japana lingvo oni nomas ĝin “matuba-unran (松葉海蘭)” t.e. “pin-folia mar-orkideo”. La scienca nomo asertas, ke ĝi devenas de Kanado (Norda Ameriko). Laŭ konsultitaj libroj ĝi estas naturigita en la okcidenta Japanio.
Printempo iras de sakuro al azaleo
Estis malvarme hieraŭ kaj hodiaŭ. Maksimumaj temperaturoj estis 10 – 12 gradoj. Tamen sub la suno mi ne sentis tiom da malvarmo.
Sakurarboj jam perdis florojn kaj nun portas verdajn foliojn. Anstataŭe jen ekfloras freŝaj azaleoj. Ja certe proksimiĝas fino de printempo. Tiuj ruĝpurpuraj azaleoj aŭguras proksimiĝantan someran komencon.
Dancistina lamio
Mi estas tre ĝoja, kiam mi trovas nekutimajn florojn apud vojo en mia promenado. Jen estas floroj de blanka lamio [Lamium album var. barbatum], plurjara herbo el lamiacoj. Mi trovis, ke dekoj da lamioj kreskas sur duoneombra krutaĵo de monteto kovrita arbareto.
Blanka lamio ĉarmas min per ĝiaj unikaj floroj. Japanoj nomas ĝin “odoriko-soŭ (踊子草)” t.e. “dancistina herbo”, ĉar ĝia korolo asociiĝas al figuro de dancistino en kimono kun larĝa kanĉapelo.
Frukto de medikago
Jen vidu la foton. Kiam mi vidis unuafoje ĝin, mi pensis, ke iaspeca raŭpo sin volvas. Tamen ĝi tute ne estas raŭpo.
Ili estas fruktoj de ĉevala medikado. Spirale volvita frukto kun dornoŝelo entenas en si kelkajn semojn. Ĝi estas granda je ĉ. 5 – 8 mm.
Pligranda vinko
Mi trovis ĉi tiujn purpurbluajn florojn ĉe elektra fosto apud aŭtovojo, kie mi preteriris por viziti krakbutikon. Unue ŝajnis al mi, ke la herbo ne estas indiĝena en Japanio, kvankam mi jam vidis ĝin en kelkaj aliaj lokoj.
Konsultinte librojn kaj retpaĝojn, mi eksciis, ke ĝi estas pligranda vinko [Vinca major] el apocinacoj. Pligranda vinko estas plurjara herbo origina el Sud-Eŭropo kaj Nord-Afriko, kaj estis importita en Japanion ĝis la fino de la 19-a jarcento. Ĝi estas kultivata kiel ĝardenplanto.
Tulipo malofta
Nun floras tulipoj en la florbedo antaŭ mia domo. Antaŭe mia edzino aĉetis kaj plantis la bulbojn.
Jen unu el ili estas malofta speco kun ruĝeta floro kvazaŭ ĉifonita. Ĝiaj petaloj havas ciliojn ĉe la rando. Mi unuafoje vidas ĉi tian tulipon. Kiam ĝi estis butono, mi miskonjektis, ke insektoj manĝis la pinton de la butono.
Venena ranunkolo
Mi amas florojn, precipe tiujn de kampaj herboj. Kvankam oni ofte nomas ilin resume “trudherboj”, tamen botanikistoj jam donis al ili apartajn nomojn. Estas mia ĝojo ekscii, kian nomon donis la antaŭuloj al ĉiu herbo.
Hodiaŭ mi trovis flavajn floretojn kun verda globo en la florkerno. Ĝiaj petaloj havas glaceon. Mi konsultis ilustritajn enciklopediojn pri plantoj. Ĝia nomo estas venena ranunkolo.
Venena ranunkolo [Ranunculus sceleratus] estas dujara herbo el ranunkolacoj. Ĝi gustas pike pro la entenata en ĝi venena substanco ranunculin. En la japana lingvo oni nomas ĝin “ta-garaŝi (田辛) t.e. “rizkampa mustardo”.