La unua tago

aŭtuna festoHodiaŭ estas la unua tago de la aŭtuna festo. Matene je la 9-a kaj duono, la unua festoĉaro ekiris de loka ŝintoisma sanktejo. 14 festoĉaroj, akompanante 3 sanktajn palankenojn, laŭvice rondiris laŭ mallarĝaj stratoj de la urbo.
Ni tre ŝatas spekti tiun procesion. Multaj homoj, junaj kaj maljunaj, viroj kaj inoj, atendas la procesion sur ĉiu strato. Ankaŭ multe da turistoj vizitas la urbon por spekti la procesion.
La festoĉaro sur la foto prezentas figuron de ŝipo nomata “Hoo-oo-maru [鳳凰丸]”. “Hoo-oo” estas imagita sankta birdo el ĉina legendo. Ofte infanoj karese kaj erare nomas ĝin “koko”-ĉaro.

Manĵuo kun azukia anno

Manĵuo kun azukia annoJen estas foto de manĵuoj. Oni enpakas annon per tritika pasto kiel duonsferan bulon kaj ĝin vaporumas.
Ofte anno estas farita el azukio (ruĝa fabo [Vigna angularis]) boligita, dispremita kaj miksita kun sukero. Foje oni uzas por anno ankaŭ fazeolon, pizon, bataton, kaŝtanon k.a.
Ĉi tiuj manĵuoj kostas po unu 55 enojn en la kutima dolĉaĵejo. Ili estas bongustaj kaj tre malmutekostaj kompare kun aliaj vendejoj.

Mia gusto

Mi amas dolĉaĵojn. Mia plej amata dolĉaĵo dum jaroj estis ĉokolado kaj ĉokolada kuko. Sed lastatempe mi rimarkis, ke mi preferas annon kaj manĵuon ol ĉokoladon kaj kukon. Anno kaj manĵuo estas japanaj tradiciaj dolĉaĵoj.
Oni diras, ke homa prefero pri gusto ŝanĝiĝas laŭ aĝo. Mi jam estas en la dua duono de mia vivo. Estas interese, ke mia gusto ŝanĝiĝis, malgraŭ tio, ke dum longa tempo mi tre amis kaj multe manĝadis eŭropecajn dolĉaĵojn.

Kato sur genuoj

Aŭtuno hastas. Pli kaj pli malvarmiĝas. Hieraŭ la atmosfera temperaturo estis maksimume 20,8 kaj minimume 14,3 celsigradoj. Kaj hodiaŭ maksimume 18,6 minimume 8,5.
Mia amata kato Bii dumtage kuŝadas kaj sur mia kusenego kaj ĉe suda fenestro. Mi foje kapits lin kaj surmetis sur miaj genuoj. Tie li senreziste ripozas kelkajn minutojn, malgraŭ ke li malŝatis miajn genuojn dum varma somero.

La mondo progresas

Hieraŭ mi aĉetis kelkajn varojn ĉe iu superbazaro. Ĉe kastablo komizo preterigis ĉiun varon antaŭ strekkod-legilo, kiu aŭtomate kalkulis monsumon. La sumo estis kelkcent kelkdek enoj. Ĉar mi okaze ne havis sufiĉajn monerojn, mi donis al la komizo dekmil-enan monpaperon. Ŝi enigis ĝin en fendo de kasregistrilo, kiu tuj eligis ĝustan sumon da moneroj kaj monpaperoj por la restmono.
Ja maŝino faras tion, kion faris homo antaŭ kelkaj jaroj. Homo tute ne bezonas kalkuli. La mondo progresas. Ĉu venos tempo, kiam ĉe kastablo staras nur maŝino sen komizo?

Paroli pri vetero

En Japanio, kiam oni ne ekpensas bonan ideon por interparolado, aŭ kiam oni devas interbabili kun nekonato, ili ofte komencas per paroli pri vetero.
Pro tiu kutimo mi fojfoje skribas pri vetero en ĉi tiu blogo, kiam mi ne havas bonan ideon skribindan.
Nu, ĉi semajne finfine ni havas veran aŭtunon. La maksimuma kaj minimuma temperaturoj estis reciproke 25,6 kaj 18,6 celsigradoj hodiaŭ, 25,1 kaj 19,2 hieraŭ. Hodiaŭ estis sunoplena tago, sed ne estis varmege. Matene eĉ malvarmon ni sentis.
Nun mi sentas doloron ĉirkaŭ la gorĝo. Ĉu inflamo? Ŝajne ĝi estas antaŭsimptomo de malvarmumo.

Ekzerci Esperanton

Mi utiligas radio-elsendojn por ekzercado de Esperanto. Kiam mi sieste kuŝas kaj ripozas, mi metas mp3-ludilon apud mia kapo kaj aŭskultas registritajn elsendojn de Pola Radio. Laŭ mia memoro mi aŭskultadas programon sen interrompo. Tamen, kiam mi aŭdis la anoncon de “Ĝis reaŭdo!”, mi ekrimarkis, ke la programo subite saltis al la fino. Verŝajne mi aŭskultis parton de la programo en la sonĝo. Mi certe progresus je Esperanto ankaŭ en sonĝo.