Matene estis malvarmete, sed tage estis varmege ankaŭ hodiaŭ. La minimuma temperaturo estis 17,7 celsigradoj kaj la maksimuma estis 30,0 celsigradoj. (En mia ĉambro la termometro indikis ja 32 celsigradojn!) Tio ĉi estas eksterordinara fenomeno. Valoroj de la minimuma kaj maksimuma temperaturoj de la ordinara jaro (mezvaloro de 1979—2000) estas respektive 15,7 kaj 24,2 celsigradoj. Certe ĉi tiu varmego estas parto de la varmiĝo de la Tero.
Dume la plantoj antaŭeniras kun certaj ritmoj. La rizkampo iom post iom flaviĝas. Rizospikoj pli kliniĝas pro sia pezeco.
Kategorio: Ĉiutaga vivo
Miskantoj kaj lespedezoj
Ekis oktobro. Tamen estas varme ankoraŭ hodiaŭ. La maksimuma temperaturo estis ja 29,3 celsiaj gradoj kaj la minimuma estis 18,9.
Malgraŭ eksterordinara varmeco kvazaŭ somera, la naturo certe transiris al aŭtuno. Mi trovis mason de miskantoj kaj lespedezoj. Helbrunaj spikoj de miskantoj kaj blankaj floroj de lespedezoj. Ambaŭ estas karakterizaj plantoj de la japana aŭtuno. En la maso mi trovis ankaŭ helviolajn florojn de asteroj.
miskanto: Miscanthus sinensis, plurjara herbo el gramineoj. Tre populara en kampoj de la japana aŭtuno.
lespedezo: Komuna nomo de falfoliaj arbustoj kaj plurjaraj herboj el la genro Lespedeza de fabacoj.
Rizospikoj kliniĝas
Hodiaŭ finfine varmego forestis. Norda vento blovis malvarmete. Mi sentis frideton ĉe la brakoj ekster T-ĉemizo. La maksimuma temperaturo estis 28,5 celsigradoj kaj la minimuma 21,8 gradoj.
En la rizkampo kliniĝas rizospikoj iom post iom. Kliniĝo de rizospikoj estas antaŭsigno de bona rikolto. Oni deziras, ke tajfuno ne atakos rizojn en la venontaj semajnoj.
Genuo duonsana
Mia dekstra genuo resaniĝas nur po iom. Lastsemajne la ortopediisto injektis dozon da hialurona acido en mian genuon. Li klarigis, ke la likvaĵo rolas kiel lubrikaĵo en la genua artiko, kaj malpliigas la doloron. Li avertis, ke la muskoloj de miaj ambaŭ femuroj maldikiĝas ol antaŭe.
Nun mi povas piediri relative facile sur plataj lokoj. Sed mi ne povas piediri sur ŝtupoj uzante la dekstran genuon. Kiam mi tretas ŝtupon per la dekstra piedo kun genuo fleksita, la genuo ankoraŭ ege doloras.
Renovigo de aŭtista licenco
Hodiaŭ mi vizitis lokan aŭtistan ekzamenejon por renovigi mian aŭtistan licencon. Jaron post jaro proceduro de la renovigo fariĝas facila kaj tempoŝpara pro enkonduko de novaj elektronikaj aparatoj kaj komputiloj.
Kiam mi ricevis novan licenckarton, mi rimarkis, ke foto de aŭtisto estas presita same kiel nomo kaj aliaj literinformoj sur la plasta karto. Ja progreso de tekniko. Kiam mi unuafoje ricevis licenckarton antaŭ multaj jaroj, oni algluis foton al papera karto kaj tegis ĝin per travidebla plasto.
Somero daŭras?
Lastatempe ĉiumatene farbitoj portas multe da novaj floroj. La volvotigoj pli kaj pli dense kreskas. Laŭ kalendaro somero jam pasis kaj nun estas aŭtuno. Sed ĉiutage la maksimuma temperaturo en nia regiono superas 30 celsigradojn, kio signifas mezsomeran tagon laŭ la kriterio de la Japana Meteologia Agentejo.
Kiam finiĝos ĉi tiu somero en nia regiono?
Libeloj sur rizkampo
Unu semajno pasis post la antaŭa artikolo pri la rizkampo. Spikoj fariĝas pli kaj pli flavecaj. Oni jam elfluigis akvon el la rizkampo.
Super la rizkampo flugas tien kaj reen ja nekalkuleblaj ruĝlibeloj. Se vi atente rigardos la foton, vi trovos kelkajn figurojn. Hodiaŭ estis relative pli varme en ĉi tiuj kelkaj tagoj. Sed estas certe, ke jam venis aŭtuno. En la suda maro la tajfuno 11 celas al nordo.
Kreditkarto
Hodiaŭ mi ricevis poŝtkarton de iu kreditkarta kompanio, kiu antaŭsciigas, ke oni eltiros mian jaran membrokotizon el mia konto en la fiksita dato. La monsumo pli-malpli egalas al tiu de bona vespermanĝo en restoracio.
Pro certa cirkonstanco, nunmomente mi posedas du kreditkartojn. Mi pensas, ke du kreditkartoj por unu homo estas tro. Mi devis nuligi unu kontrakton pli frue. Ve, mi perdis bonan vespermanĝon.
Hodiaŭa vespermanĝo
Hodiaŭ mi kuiris nikuĝaga-n por vespermaĝo.
Materialoj:
bovaĵo maldike tranĉita … 100g,
terpomoj … 2 – 3,
karoto … 1,
cepo … 1,
sukero … 3 – 4 kuleroj,
sojsaŭco … 2 – 3 kuleretoj
salo … iomete.
Preparado:
1. Senŝeligu terpomojn, karoton kaj cepon, kaj tranĉu ilin maldike por manĝebla grando.
2. Tranĉu viandfoliojn por manĝebla grando.
3. Boligu karoton, terpomon, cepon kaj viandon en sufiĉe da akvo. Forigu flosantan feĉon per kulerego.
4. Kiam la materialoj estas malmolaj, gustigu per sukero, sojsaŭco kaj salo. Jen preta.
Mi preferas nikuĝaga-n kun dolĉa supo.
Piro globforma
Hodiaŭ mi manĝis kelkajn pirojn. Mi amas piron. Tiu dolĉa, sukoplena, karneca kaj globforma frukto. Ĉu globforma piro? Jes, globforma kiel pomo.
En Japanio oni kultivas pirarbojn de la specio Pyrus pyrifolia (= Pyrus serotina), kies frukto estas globforma kaj havas relative malmolan karnon.
PIV 2005 difinas piron unue, kiel frukton de la specio Pyrus communis. Japanoj nomas la specion Pyrus communis “seijou-naŝi (okcidenta piro)”, kaj Pyrus pyrifolia “nihon-naŝi (japana piro)”.
Mi opinias, ke la difino de PIV 2005 pri “piro/pirarbo” estas unu el ekzemploj de la eŭropeco de Esperanto. Mi sincere deziras, ke oni modifu la difinon de PIV surbaze de pli internacia vidpunkto.