Hieraŭ mia edzino alportis donacitan keston da fragoj. Ili estis jam plenmaturaj kaj dolĉaj. Tamen ne malmultaj el ili havis difktitan haŭton blankiĝintan.
Fine restis ĉ. dudeko da fragoj, kiujn ni hezitis enbuŝigi. Tiam mia edzino prenis ilin kaj kuiris kun sukero. Tiel fariĝis fraga marmelado.
Hodiaŭ matene ni manĝis panon kun la fraga marmelado. Estis ja tre bongusta.
Kategorio: Ĉiutaga vivo
En varmaj tagoj
En ĉi tiuj tagoj sekvas varmaj tagoj. Mia amata kato Bii ofte sternas sin sur ligna planko. Ĉar li ĉiam portas felan surtuton, en somero li preferas malpli varman lokon en la domo.
Frostofridujo
Nia fridujo, pli precize frostofridujo, jam kadukas. Ĝi ofte bruas orelgrate, foje tremas spasme, kaj en ĝia forstujo kreskas pendoglacietoj. Ĉi tiuj devas esti antaŭsignoj de paneo. Mi kaj mia edzino interkonsiliĝis kaj decidis aĉeti novan frostofridujon.
Dolĉaĵoj
Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis la dolĉaĵejon, kiu lanĉis vendokampanjon. Oni ofertas novecajn kaj sezonecaj dolĉaĵojn kun iom da rabato dum ĉi tiuj tri tagoj. Ni aĉetis artemiziajn manĵuojn, rizpastbulojn kun anno, krempufaĵojn kaj fromaĝkukojn.
Funebra meso
Hodiaŭ mi ĉeestis en meso por funebri mian onklon, kiu estis kristano dum 56 jaroj. Mi ne estas kristano, do tio ĉi estas mia unua sperto pri meso.
En la preĝejo kolektiĝis ne nur kristanoj sed ankaŭ nekristanoj (ĉefe budhanoj) por funebri. Min impresis tio, ke en la meso partoprenis tre multaj (20 – 30) pastroj. Ĉar en budhisma funebra ceremonio partoprenas ordinare unu aŭ du bonzoj.
En la rito oni ĥore kantis kelkajn kantojn, kiuj sonis tre agrable al miaj oreloj. Mi sentis, ke la onklo estas feliĉa ĉirkaŭite de tiom da kunpreĝantoj. Estu paco kaj trankvilo al lia animo.
Markaŝtanaĵo
Mi ege ŝatas alkoholitan markaŝtanaĵon. Markaŝtanaĵo estas flavruĝa ovario de markaŝtano (=marerinaco aŭ ekino). Ja tre bongusta estas alkoholita markaŝtanaĵo kun ĵus kuirita varma rizaĵo. Tio feliĉigas min.
Lastatempe mia patrino donis al mi du boteleton da alkoholita markaŝtanaĵo! Nun ĉiufoje, kiam mi gustumas markaŝtanaĵon, mi estas feliĉa.
Oni povas vidi figuron de markaŝtano (ekino) ĉi tie.
Printempo iras de sakuro al azaleo
Estis malvarme hieraŭ kaj hodiaŭ. Maksimumaj temperaturoj estis 10 – 12 gradoj. Tamen sub la suno mi ne sentis tiom da malvarmo.
Sakurarboj jam perdis florojn kaj nun portas verdajn foliojn. Anstataŭe jen ekfloras freŝaj azaleoj. Ja certe proksimiĝas fino de printempo. Tiuj ruĝpurpuraj azaleoj aŭguras proksimiĝantan someran komencon.
Spekti sakurojn
Hodiaŭ mi kaj mia edzino iris al apudrivera parko, veturigante aŭton duonhore. En la parko staras multaj sakuroj en 60 – 70-procenta florado. Dekoj da homoj spektis sakurojn, kaj kelkaj grupoj havis bankedeton sub la arboj.
Ni manĝis udonon en restoracio apud la parko, kaj poste promenis en la parko. Estis nuba tago. Vento estis forta, sed tute ne malvarma. Certe la aero jam printempas.
Malfacilas forĵeti
En la lastaj tagoj mi purigas kaj reordigas mian ĉambron. Ĝis nun ĝi estis en kaosa stato pro multaj libroj, gazetoj, leteroj, paperoj, diskoj, ŝnurkonduktiloj, papersakoj, pakaĵoj kaj tiel plu. Entute estas tro da objektoj por la limigita amplekso de la ĉambro. Jes ja kulpas tro da objektoj!
Tial mi devas forĵeti superfluajn kaj nenecesajn objektojn. Mi jam forĵetis kelkajn librojn, paperojn, sakojn kaj aliajn. Tamen tio ne sufiĉas. Por bone ordigi la ĉambron mi devas ankoraŭ forĵeti pli da objektoj. Nun mi ĉiufoje ŝanceliĝas, ĉu mi forĵetu tiun aŭ alian objekton aŭ ne.
Sepkolora voĉo
Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis la urban halon, kie okazis prezentado de voĉimitisto. Ŝi estas tre populara en televidprogramoj. Mem ludante fortepianon, ŝi kantis multajn kantojn per imititaj voĉoj plimulte inaj kaj foje viraj. Ni plene ĝuis ŝian sepkoloran voĉon kaj humuran parolon.