Ekde la lasta semajno daŭras malvarmaj tagoj kvazaŭ en vintro. Laŭ veter-informo malvarma aermaso el Siberio kovras la japanan insularon. Oni diras, ke februaro kaj marto interŝanĝis siajn vicojn.
Kategorio: Ĉiutaga vivo
Blanka Tago en Japanio
Hodiaŭ, la 14-a de marto, estas tiel nomata White Day (Blanka Tago) en Japanio. En ĉi tiu tago viro, kiu ricevis de virino donacon en la tago de Sankta Valenteno (la 14-a de februaro), rekompencas ŝin per donaco. Tio ĉi estas relative nova kutimo en Japanio, enkondukita de kukokomercistoj.
Mi donacis kun dankemo kukon al kolegino, kiu bonkore asistadis min dum lastaj jaroj.
Tempo mankas
Mi rimarkis, ke lastatempe mi ne legas librojn. Eble mi estas okupita de tiuj kaj aliaj aferoj de mia vivo.
Kiam mi estis studento, mi ŝatis legi longan romanon kun kelkaj volumoj. Ĉi-jare mi ne legis eĉ mallongan novelon.
Mi deziras havi tempon por absorbiĝi en legado de romanoj kaj noveloj.
Subita malvarmiĝo
Hieraŭ la maksimuma temperaturo en mia regiono estis 23 gradoj je la 3-a horo ptm. Hodiaŭ la temperaturo de la 1-a horo atm. estis 16 gradoj, kaj ĝi malaltiĝis pli kaj pli. Je la 3-a ptm. la temperaturo estis 9 gradoj.
Hieraŭa temperaturo estis tiu de majo, kaj la hodiaŭa estas tiu de februaro. Tiel rapida ŝanĝiĝo de temperaturo tute embarasas nin.
Ekskuzo
Mi devigas min skribi ĉiutage almenaŭ unu artikolon en ĉi tiu blogo. Tamen de tempo al tempo okazas, ke mi malfacile ekpensas skribotan temon. Hodiaŭ tio okazis. Jen mia ekskuzo!
Karbonhidrato mankis
Hodiaŭ mi vespermanĝis kun amikoj en rostejo, kie ni manĝadis rostante tranĉitajn viandojn kaj legomojn sur rostkrado.
Kvankam mi manĝis viandojn ĝissate, tamen post la manĝo mi rimarkis, ke al mi mankas karbonhidrato. Tial mi aĉetis pastoringojn survoje al mia hejmo kaj manĝis.
Atendi printempon
En la elsendo de la 3-a de februaro de Radio Polonia, Barbara Pietrzak komencis iun programeron per jena frazo:
“Al la Centra Pollando revenis la aŭtuneca aŭro, …”
Unue mi tuj pensis, ke tiu estas retrorigarda programero, kiu fakte elsenditus en la lasta jaro. Sed poste mi ŝanĝis mian opinion. Certe Barbara parolas pri “reveno de aŭtuneco” en nuna februaro.
Al mi japano tiu frazero estas konfuziga. Se aŭtuno revenas, tio okazas en decembro. Kaj en januaro kaj februaro jam printempo antaŭsignas. Tio ĉi estas natura sento al japanoj.
Do povas esti ekzemplo de kulturdiferencoj.
Jen la foto montras nudajn branĉojn de melio en sunlumo de serena februara mateno. Ni ja atendas printempon.
Aprila temperaturo
Go-ludo kontraŭ komputilo
Mi kaj mia edzino malofte ludas goon. Kiam ŝia malnova komputilo enhavis go-programon, ŝi fojfoje ludis goon (9×9-linian) kun la komputilo. Post mekanika difektiĝo de tiu malnova komputilo ŝi ne povis ludi goon, ĉar ŝia nova komputilo ne enhavis go-programon.
Hodiaŭ mi aĉetis por ŝi go-programon relative malmultekostan. La programo lerte ludas en agordo de meza nivelo, kiu estas nur iomete malpli lerta ol mi. Mia edzino ludis kaj estis venkita de la programo de komencanta nivelo. Tamen ŝi ĝuis la go-ludon.
Eksterordinare varma vintro
Hieraŭ la minimuna temperaturo estis 5,5 gradoj en mia regiono. Kaj la maksimuma temperaturo estis 18,1 gradoj.
Hodiaŭ la minimuma estis 5,7 gradoj. Kaj la maksimuma estis 16,6 gradoj, kiu egalas al tiu de komenco de aprilo en ordinara jaro.
Ja estas eksterordinare varma vintro!