Hodiaŭ matene neĝetis en mia regiono. Neĝflokoj maldense kovris tegmentojn. Estis malvarme, ĝuste tiel, kiel en vera vintro.
Oni diras, ke ankaŭ hodiaŭ nokte estos malvarme. Povus okazi, ke akvodukto ŝtopiĝos pro glaciiĝo.
Kategorio: Ĉiutaga vivo
Prujna mateno
Kvazaŭ printempo
Ĉiuj diras, ke la nuna vintro estas pli varma ol ordinaraj vintroj.
Hodiaŭ mi trovis unu atestaĵon. Mi veturis aŭtovojon laŭ fervojo, kie sinsekvis longa vico de kolzoj, kvankam malaltaj, flave florantaj. La pejzaĝo ŝajnigas printempon en la mezo de vintro.
Jen, poŝvarmigilo
Poŝvarmigilo estas mane portebla aĵo, kiu eligas varmon dum kelkaj horoj. La fotita poŝvarmigilo havas dimension je 10 cm x 7 cm kun dikeco je ĉ. 5 mm. Laŭ klariga skribaĵo sur la pakaĵo, ĝia temperaturo estas averaĝe 50 gradoj dum 10 horoj.
En tre malvarmaj tagoj mi gluas ĝin sur dorso de la ĉemizo. Tiel mi povas komforte labori en malbone hejtata ĉambro.
Poŝvarmigilo
Ĉi-jara vintro ŝajnas esti malpli malvarma (eble pli varma), ol la lasta vintro. Ĉar ĝis mun mi uzis nur kelkajn poŝvarmigilojn, kiujn mi antaŭaĉetis je 30 ekzempleroj en la lasta novembro. Do, ankoraŭ restas pli ol 20 ekzempleroj neuzitaj.
Dentopasto
Hodiaŭ mi aĉetis dentopaston en supervendejo. Ĝi estas medikamenta dentopasto, kiu, laŭ la klariga skribaĵo, efikas al dentalveola pioreo (denta absceso) kaj gingivito. Verdire, jam de jaroj, mi suferas pro dentalveola pioreo kaj fojfoje vizitas dentokuraciston.
Stovo paneis
Estis malvarme hodiaŭ, ĉar paneis unu el du stovoj en mia laboreja ĉambro. La stovo bruligas kerosenon kaj elsendas varmigitan aeron per ventumilo. Ĝi aŭtomate ekbruligas kaj reguligas temperaturon per elektonika cirkvito. Ŝajnas, ke la elektronika cirkvito misfunkcias. Ho ve!
Novjara ornamaĵo
Jen estas novjara ornamaĵo ĉe la domo de mia patrino. Ŝi aĉetis ĝin kaj metis super la enirejo jam antaŭ ol la jarfina tago.
Novjara ornamaĵo konsistas el ringo de sankta pajloŝnuro kaj kelkaj bonaŭguraĵoj. Origine ĝi estis sanktaĵo por eviti malbonaj spiritoj. Do, antaŭe ĝi konsistis nur el sanktaj pajloŝnuroj kaj sanktaj folioj.
Novjara saluto 2007
Venis la nova jaro 2007. Mi deziras al ĉiuj feliĉan kaj prosperan novjaron.
2007 estas la jaro de apro, kiu impetas temerare. La karto montras apron kaj mian amatan katon Bii, kiuj festas la novan jaron per toso (= sakeo spicita per kuracaj plantoj).
Ĉe la komenco de la nova jaro mi decidu, ke nunjare mi dediĉos pli multe da tempo kaj energio al la laboro por Esperanto, ol ĝisnunaj jaroj.
Mia dentodoloro (2)
Mia dentodoloro forvaporiĝis parte pro la dentista kuraco kaj parte pro sendoloriga medikamento.
Ho, kia feliĉo esti sen dentodoloro!