Lampoŝirmilo

Lampoŝirmilo

Sur la tablo ĉe kafeja fenestro mi trovis ĉi tiun vitran ŝirmilon de elektronika lampo, sur kiu lerte desegnitaj estas floroj kaj papilio laŭ la stilo de Art Nouveau [ar nuvo]. Ĝi ja plaĉis al mi.
En la kafejo oni ofertas bongustajn kafon kaj kukon kun modernisma atmosfero.

Varmofonto

Hodiaŭ mi kaj mia edzino veturos al iu varmofonta urbo en montaro.
Ni ŝatas ripozi en gastejo kun varmofonto. Ĝis nun ni kutimas viziti varmofonton dufoje en jaro, somere kaj vintre.
Mia amata kato Bii, bedaŭrinde, restos hejme kaj pasigos unu nokton sola.

Manskribi

Hodiaŭ mi presis novjarajn salutkartojn per komputilo. Kaj mi mane skribis adresojn de la kartoj por sendi perpoŝte.
Certe mi povintus presi ankaŭ la adresojn per komputilo, tamen mi ŝatas mane skribi almenaŭ parton de salutkarto. Tio ĉi estas mia eta persisto.

Dento doloras min

Jes, dento doloras min ekde hieraŭ. Post la noktomezo mi vekiĝis pro intensa dentodoloro, kiu daŭris ĉirkaŭ unu horon kaj forvaporiĝis.
Hodiaŭ matene mi vizitis dentiston, sed tiam ni ne povis trovi malsanan parton, ĉar strange neniu parto de miaj dentoj reagis al frapekzamenado.
Nun refoje dento doloras obtuze. Ho, ve!

Hazardluda merkato

En lastsemajna elsendo de Pola Radio oni parolis pri “hazardluda merkato” en Pollando. En Japanio la plej populara hazardludo estas paĉinko (パチンコ), kiu uzas maŝinon similan al kejlpilka ludo (la angla “pinball”). Lastatempe oni emas konstrui pli kaj pli grandan paĉinkejon kun pli multaj kaj diversaj maŝinoj. Ĉirkaŭ mia urbo troviĝas kelkaj grandaj paĉinkejoj, kaj ili konkurencas por allogi al si pli multajn ludantoj.

Loterio

Mi kaj mia edzino aĉetis loteriajn biletojn de tiel nomata “Nenmacu Ĵambo (Jarfina Grandega Loterio)”, kiu estas la plej populara loterio en Japanio. Unu bileto kostas tricent enojn. La unua premiito gajnos ducent milionojn da enoj, kaj la dua cent milionojn.
Ni antaŭzorgas, kion ni faru, kiam ni gajnos la unuan premion. ;-p
Oni lotumos la premiojn en la 31-a de decembro. Ĝis tiam ni povos ĝui la antaŭzorgadon.

Korvoj gvatas

korvoj

En mia urbo korvoj plimultiĝas en vintro. Ili ofte agas en grupo. Hodiaŭ ili gvatas rubosakojn metitajn antaŭ domoj, ĉar ili scias, ke manĝaĵoj troviĝas en la rubosakoj. Mi vidis maljunulon balaanta ĉirkaŭ rubosako, kiu estas ŝirita, supozeble, de korvoj.