Hieraŭ kaj hodiaŭ okazis aŭtuna festo “kunĉi (供日)” en mia naskiĝurbo. Tio estas festotagoj de loka ŝintoa templo. Tamen al multaj homoj ĝi ne estas religia evento, sed simpla aŭtuna festo.
La plej alloga okazaĵo en la festo estas rondiro de 14 festoĉaroj en la malnovaj kvartaloj de la urbo. La festoĉaroj en la formo de legendaj leonoj, samurajaj kaskoj, pagro, martestudo ktp, estis faritaj el papero, lako kaj ligno en la jaroj 1819 – 1876.
Stimulaj krioj “En-ja! En-ja!” de la portantoj kaj akompana muziko de tamburego kaj flutoj ĉiam entuziasmigas spektantoj. Ankaŭ mi kaj mia edzino ĝuis la feston.
Kategorio: Ĉiutaga vivo
Estis malvarme hodiaŭ
Hodiaŭ estis malvarme. La minimuma temperaturo estis 16 gradoj, dum hieraŭ estis 19 gradoj. La maksimuna temperaturo de hodiaŭ estis 21 gradoj. Forta vento blovadis el nordo.
Mi ekportis jakon sur la longmanika ĉemizo.
Pro la subita malvarmiĝo min atakis akuta nazkataro. Tial mi forkonsumis multe da nazpaperoj kaj fine prenis kontraŭkataran pilolon.
Malpli varme hodiaŭ
Hodiaŭ estis malpli varme ol hieraŭ. La maksimuma temperaturo de hodiaŭ estis 22 gradoj, dum tiu de hieraŭ estis 26 gradoj. En la lastaj 10 tagoj, la maksimumaj temperaturoj de 9 tagoj superis 25 gradojn, kio signifas, ke estis 9 someraj tagoj laŭ la japana meteologia kriterio.
Laŭ veterprognozo ĉi-semajne sekvos tagoj kun maksimuma temperaturo de 22 – 23 gradoj. Finfine somero foriras. Ĝis hieraŭ mi portis senmanikan (kuristan) subĉemizon sub longmanika ĉemzo, sed hodiaŭ mi portas kurtmanikan subĉemizon.
Ŝatataj pentraĵoj por ekrankurteno
Mi ŝatas viziti artmuzeojn, kaj ĉe ĉiu vizito mi aĉetas kelkajn bildokartojn de pentraĵoj, kiujn oni ekspozicias tie.
Iun tagon mi ekdeziris, ke mi ĝuu ilin sur la ekrano de mia komputilo. Tiam mi enkomputiligis la bildokartojn per skanilo. Kaj mi serĉis kaj trovis programon, kiu montradas bildodosierojn serie sur ekrano. Tiu programo povas funkcii ankaŭ kiel ekrankurteno.
Nun mi povas ĝui ŝatatajn bildojn sur la ekrano, kiam mi ripozas antaŭ mia komputilo.
Bonan nokton kaj bonan tagon
Kutime mi skribas miajn blogartikolojn antaŭ noktomezo. Tial fojfoje mi skribis la artikolojn en dormemo.
Hodiaŭ estas vendredo kaj mi estas laca pro unu semajno da laborado. Nun mi estas ankaŭ tre dormema. Pro tio hodiaŭa artikolo estas mia simpla murmuraĵo.
Do, bonan nokton al tiuj, kiuj nun troviĝas en la nokta hemisfero. Kaj bonan tagon al tiuj, kiuj troviĝas en la taga hemisfero. Nu, mi iru al la lito por dormi.
Post la tajfuno
La tajfuno n-ro 13 (Ŝanŝan) jam foriris. Feliĉe mia domo ne estis damaĝita. La ventego rompis duonon de la persikarbo de la najbaro, kaj la branĉaro falis sur la vojon.
Falintaj folioj kaj forblovitaj rubpecoj estas disŝutitaj ĉie. Najbaroj balaas rubaĵojn kaj reordigas disblovitajn aĵojn. Ankaŭ mi kaj mia edzino faris same ĉirkaŭ nia domo.
Uzante la okazon, mi purigis mian aŭton, kion mi ne faris dum kelkaj monatoj. :-p
La tajfuno trapasis
La intensa tajfuno n-ro 13 (Ŝanŝan) trapasis preter mia regiono. Vespere blovadis ventegoj kaj elektra liverado interrompiĝis pli ol unu horon. Miaj familianoj prenis la vespermanĝon ĉirkaŭ la lumo de kandelo.
Mi antaŭsupozis, ke mia retkonekto per la ordinara telefonlineo ne funkcios, ĉar mia telefonaparato bezonas elektron. Sed ne atendite estas, ke ne funkcias retkonekto per PHS (sendrata telefonsistemo). Mi supozas, ke ia akcidento okazis al la aparataro en loka stacio pro la tajfuno.
Ankoraŭ nun de tempo al tempo blovas ventegoj. Feliĉe ni ne ricevis videblan damaĝon ĝis nun.
“Denŝa Otoko” — rakonto pri otako
Mi spektis la filmon “Densha Otoko (laŭvorte, Trajnoviro)” per televida elsendo. Ĝi estas am-komedio pri “otako”, junulo tro fervora por bildfilmoj.
En Esperanto ankoraŭ ne estas uzata la vorto “otako”. Sed mi trovis la artikolon pri “otaku” en esperanta Vikipedio. Kaj troviĝis la artikolon pri “Densha Otoko” en alilingvaj Vikipedioj.
Estas interese, ke multaj alilandanoj havas intereson pri la japana subkulturo. Ĉu oni interparolos pri “otako” ankaŭ en Esperanto?
Tajfuno venos post tri tagoj
Laŭ la prognozo de la meteologia observatorio la tajfuno n-ro 13 (Ŝanŝan) baldaŭ ŝanĝos sian direkton. Ĝi trapasos mian regionon dimanĉe en la 17-a de septembro.
La tajfuno, estante intensa, nun situas sud-sud-okcidente 1600 km for de mia loko, kaj iras al okcidento. Ĝis hieraŭ veterprognozistoj prognozis, ke ĝi iros for plu al okcidento.
Ĉar la tajfuno ŝajnas ŝanĝi la direkton abrupte, miaj kolegoj maltrankviliĝas kaj plendas pri eventuala ĉesigo de la dimanĉaj planoj.
Aŭtuno venis frue
Estas tre malvarmete hieraŭ kaj hodiaŭ. La maksimuma temperaturo estis 23,4 celsiusgradoj. Mi ekde hodiaŭ portas longmanikan ĉemizon.
Ĉi-jare aŭtuno alvenis pli frue ol la lasta jaro. Mi rememoras, ke mi plendis longedaŭran varmegon en la lastjara septembro.