Hieraŭ kaj hodiaŭ mi purigis kaj rearanĝis mian ĉambron. Ĝis nun libroj, gazetoj, dokumentoj kaj leteroj superfluis la bretojn kaj la tablon kaj inundis sur la planko. Mi estis preskaŭ dronanta en ili.
Unue mi devis fari spaceton en la bretoj, forĵetinte dudekon da gazetoj pri komputado. Mi forĵetis ankaŭ kelke da dokumentoj kaj leteroj. Due mi klasifikis kaj ordigis la aĵojn en difinitajn lokojn. Trie mi balais kaj purigis la plankon per viŝtuko. Ho, kiel multe da polvo!
Nun la planko estas libera kaj facile trairebla, kvankam restas kelkaj papersakoj kun neordigitaj dokumentoj kaj leteroj. La tablo estas vaste uzebla. Do mi estas ĝoja kaj kontenta.
Kategorio: Ĉiutaga vivo
Somera vespero
Estas vespero. Ripete tondras malproksime. Fulmas fojfoje. Tamen ankoraŭ ne falas pluvo.
Hodiaŭ estis tre varmega tago. En la tagmezo la bluega ĉielo sin etendis super la kapo. Blankaj kumulonimbusoj elkreskis el la horizonto. Posttagmeze la nuboj alŝvebis kaj kovris la zeniton.
La suno jam subiris. Ekstere krepuskas. Estas humide kaj varme. Mi atendas pluvduŝon. Jen unu el someraj vesperoj.
Tajfuno preterpasis
Hodiaŭ vespere la tajfuno 10-a preterpasis mian urbon. Ĝi estas ne tre intensa, sed iras tre malrapide. Tial ĝi donas multe da pluvo kaj longedaŭran venton en la trairataj regionoj.
La azia nomo de ĉi tiu tajfuno estas “Wukong” proponita de Ĉinio. “Sun Wukong (孫悟空)” estas la nomo de la heroo, supersimio kun magia forto, de la ĉina klasika fantazia romano “Xi you ji (西遊記)” (Pilgrimado al la Okcidento), kiu estas populara ankaŭ en nuntempa Japanio.
Somera ĉielo
Nun mi estas en mia naskiĝurbo. Ankaŭ hodiaŭ estas varmega somera tago.
Super la fona montaro ŝvebas nuboj — kumulusoj. En kelkaj minutoj mi vidas, ke unu el ili kreskas pli alten kaj fariĝas nubego — kumulonimbuso. Sed la vento de alta tavolo blovas kaj formovas la supron de la nubego.
Observante kreskiĝon de nuboj, mi sentas interesan dinamismon de aerfluo.
Malplena ŝelo de cikado
Daŭras varmegaj tagoj. Cikada ĥoro duŝas min promenantan sur strato. Nuntempe plej vigle ĉirpadas olecikadoj. Foje bruege kaj trude al la oreloj.
Fojfoje mi trovas malplenan ŝelon de cikado tie kaj ĉi tie. Jen sur la foto cikada ŝelo kroĉiĝas al arbotrunko. Tra la dorsa fendo eliĝas du blankaj fadenoj. Kio ili estas?
Varmega je 47 celsiusgradoj
Hodiaŭa maksimuma aertemperaturo estis 35 celsiusgradoj en mia regiono. Oni mezuras aertemperaturon per termometro en kesto (t.e. en ombro), kiu altas je 1,5 m super la tero.
Sed homoj sub la suno sentas pli da varmo. Mi prove metis termometron sub la sunradioj. Je la tagmezo ĝi indikis pli ol 50 gradojn! Je la 4-a ptm ĝi indikas 47 celsiusgradojn (la foto). Certe estas tre varmega.
Kolektado de uzitaj metalaĵoj
Hodiaŭ, la unua merkredo de ĉiu monato, estas tago por kolekti uzitajn metalaĵojn en mia urbo. Oni devas enmeti ladskatolojn ferajn kaj aluminiajn en grandan retsakon distribuitan de la urba oficejo. Kaj aliajn metalaĵojn oni povas enmeti en konvenajn sakojn.
Jen la retsako estas lokita fronte al mia domo. Miaj najbaroj metas siajn ladskatolojn en la sakon. Ĝis la tagmezo teamo da urbaj laboristoj forportas ilin per ŝarĝaŭto.
Fino de pluvsezono
Hodiaŭ la meteologia obervatorio anoncis, ke la pluvsezono finiĝis en la sudokcidenta Japanio. Ĉi tio estas malfrua je 8 tagoj kompare kun la valoro de normala jaro (averaĝa valoro de lastaj 30 jaroj).
Nun vera somero alvenis ankaŭ al mia regiono. La suno brulas sur la blua ĉielo. La aera temperaturo altiĝis je 33 celsiusgradoj.
Akvoŝprucigilo difektiĝis
Akvoŝpruca aparato de la necesejo difektiĝis. Pli precize dirite, ferpeco, kiu tenas ŝtop-klapon de enflua akvotubo en la akvorezervujo, rompiĝis pro rustiĝo. Tial akvo ne ĉesas enfluadi en la rezervujon kaj elfluadas el la rezervujo al la pelvo.
Por provizora rimedo mi fermis antaŭkranon de akvotubo al la akvorezervujo. Morgaŭ mi petos tubiston pri la riparo.
Varmegaj tagoj
Dum ĉi tiuj kelkaj tagoj daŭras suna kaj varmega vetero, kvazaŭ jam finiĝis la pluva sezono. Hodiaŭ la aera temperaturo atingis 35 celsiusgradojn en mia loko.
Laŭ veterprognozo pluvos en la venonta semajno, kio estos la lasta pluvo de ĉi-jara pluvsezono en mia regiono. Kaj venos varmegaj someraj tagoj.
Nun flugas kelkaj libeloj ĉirkaŭ mia domo. Se vi havas akrajn okulojn, vi trovos du libelojn flugantaj en la hodiaŭa foto.