post pluvo
en friska aero
sur verda rubando de herbofolio
jen gemoj ŝutitaj
pluveroj kristaliĝintaj el la ĉielo
belo en la naturo
belo sen arto
Kategorio: Ĉiutaga vivo
Foti pluvon
Foti pluvon estas malfacile al ordinara homo kun ordinara fotilo. Mi ne sukcesis montri sur foto liniojn de falantaj pluveroj.
Do anstatŭe mi fotis flakon kun ondocirkloj faritaj de pluveroj. Sed tiuj ondocirkloj ne estas klare videblaj sur la foto. Ĉu oni sentus falantajn pluverojn per la foto?
Estas malfacile al mi foti tiel same, kiel mi vidas. Foti pluvon estas ja malfacile.
Orfiŝoj en bovlo
Hieraŭ mia patrino aĉetis 5 orfiŝojn kaj metis ilin en vitra bovlo sur la ŝu-ŝrankon ĉe la enirejo. Estas ja plezuro por ŝi teni orfiŝojn ĉi-somere. Gracie naĝantaj orfiŝoj mildigas humoron de vidantoj.
Hazarde kaj bonŝance mi trovis interesan arikolon pri la historio de orfiŝoj sur la ĉina retejo. Mi rekomendas al vi legadon.
Mi vizitis mian naskiĝurbon
Jen pejzaĝo de mia naskiĝurbo Karacu (唐津/Karatsu), kiu situas ĉe norda marbordo de Kiuŝuo, la tria plej granda insulo de Japanio.
La kastelo sur la monteto estis konstruita antaŭ 400 jaroj komence de Edo-epoko, kaj ĝia ĉefturo estis konstruita antaŭ 40 jaroj.
La nomo de Karacu aperis jam en la 6-a jarcento en historiaj dokumentoj, kiel haveno al la Korea Duoninsulo kaj al la Ĉina Kontinento.
Malsaniga sanekzameno
Hodiaŭ estis jara sanekzameno en mia laborejo. Ĝi ne plaĉas al mi, ĉar mi devas havi radioskopion de stomako.
Unue mi devas engluti botelon da baria kaĉo, blanka ŝlimsimila suspensiaĵo de baria sulfato.
Due mi devas multfoje turniĝi kaj renversiĝi sur fera lito moviĝanta.
Kaj trie mi devas eligi la barian kaĉon per laksigilo, tial post la sanekzameno mi devas kuri al necesejo plurfoje.
Hodiaŭ ja estis laciga tago. Ankaŭ miaj kolegoj plendas pri la malsaniga sanekzameno.
Bulsuŝioj bongustaj
Hodiaŭ estas la naskiĝtago de mia filo. Por festi ĝin mia familio iris al suŝiejo en la ĉemara urbo, kie loĝas mia patrino.
Ni manĝis bulsuŝiojn. Jen la foto montras porcion da suŝioj. Mi klarigu la menuon.
(desupre kaj demaldekstre)
tinuso,
platfiŝo,
seriolo (Seriola quinqueradiata, specio el perkoformaj fiŝoj),
sajorio (Hemiramphus sajori, specio el belonoformaj fiŝoj),
markaŝtana ovaro kun marherbo,
fulvio (Fulvia mutica, specio el duvalvaj moluskoj),
salikoko,
ovaĵo,
aldone, pecoj de dolĉe vinagrita zingibro.
Ĉiuj pecoj estis tre freŝaj kaj tre bongustaj. Ni ĉiuj estis kontentaj.
Mokamarona rulkuko
Mi amas manĝi dolĉaĵojn. Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis dolĉaĵejon en la urbo, kie ni aĉetis kelkajn manĵuojn.
En angulo de la butiko oni metis kelkajn tabletojn kaj seĝojn. Tie butikumantoj povas libere kaj senpage trinki kafon aŭ teon. Ni fojfoje trinkas kafon kaj teon kun kukoj aĉetitaj en la butiko.
Jen mokamarona rulkuko en la foto tre plaĉas al mi. Bongusta estas la marona kremo gustigita per kafesenco kaj guteto da likvoro.
manĵuo: japana vaporumita bulko, havanta interne ruĝajn fabojn mole kuiritajn kun sukero. (PIV2005)
Vintro revenis
Hodiaŭ matene tondris kelkfoje, kaj ekpluvis kun forta vento. Tio nin tute surprizis.
Laŭ raporto de la loka meteologia observejo, temperaturo de la aero estis 16 gradoj celsiaj je la 11-a horo kaj estis 10 gradoj je la 12-a horo (tagmezo). Estas mirinde, ke temperaturo malaltiĝis je 6 gradoj nur en unu horo! Frosta aermaso nun kovras Japanion.
Pluvo kaj vento daŭris intermite. Kaj nuna (je la 23-a horo) temperaturo estas 6 gradoj celsiaj, kio estas ja vintra temperaturo.
Ugviso kantas mallerte
Hodiaŭmatene mi aŭdis, ke ugviso kantas ie en najbaraĵo. Dum kelkaj jaroj mi ne aŭdis ĝin. Tial mi estas tre ĝoja pro aŭskulti la ugvison.
Ugviso [Cettia diphone] estas birdo, kiu anoncas printempon per sia bela kanto. Ĝi ordinare kantas “Hooo hokekjo!” Tiu longa “Hooo” estas la karakterizaĵo de ĝia kanto.
Sed la hodiaŭa ugviso ripetas nur “Hokekjo hokekjo!” “Ho, ĝi kantas mallerte!” diris mia edzino.
Pastoringo

Pastoringo estas mia preferata dolĉaĵo. Jam de kelkaj jaroj tre popularaj estas vendejoj de pastoringoj, kie oni vendas diversspecaj pastoringoj kaj pastobuloj.
Lastatempe mi kaj mia edzino vizitis unu el la vendejoj. Jen pastobuloj, kiujn ni manĝis. Pastoringo kovrita de ĉokolado estis plej plaĉa al mi.