Akrilaj farboj

Antaŭ kelkaj jaroj mi ŝatokupiĝis pri pentrado per akrilaj farboj. Mi aĉetis penikojn, paletron kaj kolekton da akrilaj farboj.
Mi fervore faris kelkajn malgrandajn pentraĵojn en unu jaro. Sed post unu jaro ŝrumpis mia fervoro. Nun la pentriloj kuŝas en la angulo de mia ĉambro.
Tamen, kiam mi havos pli multe da libera tempo, mi certe okupiĝos pri pentrado. Estas mia revo fari grandan pentraĵon.

Angilo en vaporumilo

Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis restoracion por tagmanĝi. Ni mendis angilon en vaporumilo.
Ĝi estas kuiraĵo speciala al mia urbo. Unue oni rostas angilon malfermitan kun saŭco dolĉa kaj soja, kio estas ordinara kuirado en Japanio. Poste oni metas same saŭcitan porcion da bolkuirita rizo en vaporumilon (ligna kesto iom pli granda ol PIV 😉 kaj surmetas pecojn de la rostita angilo. Kaj oni vaporumas la tutan porcion, kio penetrigas la saŭcon en la rizon. Tia vaporumado de angilo ne troviĝas en aliaj regionoj.
Estas tre bongusta. Ni manĝis ĝissate.

Tago de ĉokolado

Ĉokoladvendistoj en Japanio laŭte reklamas, ke la 14-a de februaro estas la tago de Sankta Valenteno. Ili rekomendas, ke virinoj donacu ĉokoladon al sia amato.
Plejmulto de japanoj estas budhanoj, tial ili tute ne havas intereson pri tiu sanktulo. Virinoj donacas ĉokoladon ne nur al la amato, sed ankaŭ al virkolegoj kaj viramikoj. Oni vendas diversspecajn ĉokoladojn, kaj ni simple ĝuas aĉeti/donaci/ricevi/manĝi ĉokoladojn.
Hieraŭ mi mem ricevis kelkajn de mia edzino kaj de koleginoj.

Neĝo floras

neĝo kovas kiel floroj

Hodiaŭmatene mi kaj mia edzino surpriziĝis. Neĝo kovris tegmentojn kaj arbojn, kiam ni vekiĝis.

La foto montras arbustetojn antaŭ mia domo. Jen floras neĝo sur la nudaj branĉoj de rododendro. Ĝi aspektas kvazaŭ kotonujo portanta kreviĝintaj fruktoj.

Varmaj tagoj en vintromezo

Hieraŭ kaj hodiaŭ estis tre varmaj kompare al la ordinaraj vintraj tagoj. Hieraŭ en mia regiono la maksimuma temperaturo estis 13,5 gradoj celsiaj kaj la minimuma temperaturo 9,0 gradoj celsiaj.

Hodiaŭ la maksimuma 17,6 gradoj kaj la minimuma 10,3 gradoj. Estis varmeco de aprilo! Domoj kaj kampoj kuŝis en brumo. Jam printempa pajzaĝo. Mi ŝvitis fojfoje en vintra vesto.

Ŝukorno

Hieraŭ mi aĉetis poŝan ŝukornon. Ĝi estas farita el plasto kaj internaflanke tegita per lacerta ledo. Lacerta ledaĵo ne plaĉis al mi, sed ĝi estis unu sola speco de poŝa ŝukorno, kiun oni vendas tie.

Laŭ PIV2005 ŝukorno estas “duono de korno, segita laŭ la longo, kies larĝa parto servas por glitigi kalkanon en ŝuon“. Do en malnova tempo (aŭ ĉu ankaŭ nun?) oni faris ŝukornojn el la korno de bestoj. Mi neniam vidis veran ŝukornon.

Halogena hejtilo

Nun mi uzas halogenan hejtilon por varmigi min. Ĝi estas malgranda hejtilo kun halogenaj lampoj, kiuj eligas transruĝajn radiojn.

Ĝi plaĉas al mi, ĉar ĝi varmigas min tuj kiam mi ŝaltas ĝin. Mi metas ĝin sub mia skribtablo.

Ankaŭ mia amata kato Bii tre amas la halogenan hejtilon. Nun li dormas inter la hejtilo kaj miaj piedoj.