Apud la pordo de mia domo nun floras speco de brasikoj. Probable ĝi estas kolzo (oleonapo) [Brassica napus var. ~] aŭ oleorapo [Brassica rapa var. ~]. Mi ne kapablas distingi tiujn du speciojn.
Ordinare kolzoj kaj oleorapoj kreskas arope sur vojrando aŭ sur riverbordo krom en kulturkampo. Tamen la kolzo apud la pordo kreskas tute sola. Neniu aro de kolzoj nek oleorapoj troviĝas en mia najbaraĵo. Mi kaj mia edzino miras, kiu do tranportis semon de la kolzo. Ĉu birdo? Aŭ …?
Kategorio: Ĉiutaga vivo
Pupfesta boatparado
Hodiaŭ en mia urbo oni okazigis pupfestan boatparadon. Multaj knabinetoj bele vestitaj per kimono malrapide kaj elegante paradis en dekkelkaj boatoj laŭ kanalo tra la urbo. Muzikistoj en unu boato akompanis la paradon per klasika kortega muziko. Sur la bordoj multaj urboloĝantoj kaj turistoj spektis la paradon. Ankaŭ du dekoj da amatoraj fotistoj akompanis la paradon surborde. Estis serena kaj sunoplena tago printempa.
Spegula fotilo
Pluraj japanaj fabrikantoj de cifereca spegula fotilo anoncas surmerkatigon de siaj novaj produktoj. Ĉi tiuj estas tre allogaj varoj. Kvankam mi aĉetis novan kompaktan ciferecan fotilon jam en la lasta decembro, en mia koro denove ekaperas deziro aĉeti novan spegulan fotilon. 🙂
Ĉar mi ekhavis malkontenton pri kvalito de la hieraŭa foto, kiun mi fotis per mia nova fotilo kun plej teleflanka zomado (150mm kalkulite je 35mm-filmo). Mi iomete retuŝis la originalan bildon de 2848×2136 bilderoj kaj eltondis 750×500 bilderojn el ĝi sen mezurŝanĝo. Se mi fotus la birdon per spegula fotilo en samaj kondiĉoj, mi akirus pli bonkvalitan bildon.
Sed se mi diros mian deziron al mia edzino, sendube ŝi riproĉos min. Kion fari? Daŭros mia maltrankvila cerbumado.
Pupoj kaj pendaĵoj
Jam pasis la 3-a tago de marto, t.e. la tago por pupfesto. Tamen en mia urbo oni ankoraŭ ekspozicias pupojn sur ŝtupara podieto en publikaj lokoj por turistoj. Ĉirkaŭ mia urbo estas la tradicio ornami ĉirkaŭ pupa podieto per pendaĵoj [sage-mon], mobiloj kun kudritaj pupetoj. De antaŭ pli ol ducent jaroj patrinoj kaj avinoj kudris pupetojn por pendaĵo dezirante bonon kaj feliĉon de siaj filinoj kaj nepinoj. Turistoj povas spekti pupojn kaj pendaĵojn en diversaj lokoj de la urbo ĝis la komenco de aprilo.
Kato televidas
Lastatempe mia amata kato Bii lernis spekti televidon. Li interesiĝas precipe pri io moviĝanta en la ekrano. Tiaokaze li postsekvas la moviĝon per sia kapo same moviĝanta. Foje li etendas sian manon kaj tuŝas la objekton sur la ekrano. Verŝajne li volas kapti ĝin.
Jen li serioze rigardas rostatajn meretrikojn en la televido.
*meretriko: manĝebla konkulo bongusta [Meretrix lusoria].
Kovrita de flava sablo
Hodiaŭ estis nuba tago kaj matene iom pluvetis. Neordinare la atmosfero estis flaveta. Kaj eksterdome tegoloj, pavimoj, arbofolioj, aŭtoj ktp, ĉiuj estas kovirtaj maldense sed videble per fajnaj sableroj. Jen rigardu la antaŭglacon de mia aŭto.
Flava sablo alvenis transmare el Ĉinio. Laŭ televida raporto, la flava sablo kovris la tutan okcidentan Japanion. Pri la kaŭzo de flava sablo mi antaŭe skribis ĉi tie.
Tulipoj ĝermas
Hodiaŭ komenciĝis marto. Estis sunoplena tago. Kvankam la maksimuma temperaturo estis 11,9 celsigradoj (do ne tiel alta), mi sentis varmeton sub la suno ekster domo.
Jarkomence mia edzino aĉetis kaj plantis bulbojn de tulipo. Ili jam ekĝermis en februaro. Ili kreskas iom post iom. Rigardante ilin, mi pensas, ke ankaŭ printempo kreskas iom post iom.
Veterprognozisto anoncas, ke morgaŭ la maksimuma temperaturo atingos 14 celsigradojn.
Printempa neĝo
Hodiaŭ matene mi tre miris, kiam mi vekiĝis. Ĉar neĝo kovras maldense tegmenton de la najbara domo. Kaj neĝflokoj ankoraŭ falas iom post iom.
En mia regiono, kiel mi iam skribis, neĝo estas tre malofta okazaĵo. Do tio iomete ĝojigas min.
Nuboj estis ne amasaj. Tial la neĝo tuj komencis degeli pro la matena suno radianta tra la nuboj.
Teo el Keemun
Ĉi-semajne sekvis malpli malvarmaj tagoj. La minimuma temperaturo de hodiaŭ estis 6,4 celsigradoj kaj la maksimuma temperaturo estis 11,3 celsigradoj. La sunradioj varmigas homojn kaj domojn. Sed hodiaŭ komencis blovi fortaj ventoj. Meteologia prognozisto diras, ke frosta aermaso kovros la japanan insularon morgaŭ.
Posttagmeze mi kaj mia edzino vizitis la tesalonon apud kanaleto. Ĉi-foje mi ĝuis nigran teon el Keemun. Ĝi havas ne adstringan sed klaran guston.
Hazarde mi trovis retpaĝon pri diversspecaj nigraj teoj en Esperanto.
http://www.kaeffchen.de/xesp/xesp40tee/xesp41schwarztee.php
Ĝin faris iu butiko en Kolonjo, Germanio. Laŭ ĝi Keemun-a teo estas “mola, tenere floreca, milda, malhela” kaj “konvena por la malfrua posttagmezo”!
Lakto
Estas mia kutimo manĝi rostpanon kun taso da varma lakto ĉiumatene. Mi ne ŝatas malvarman lakton, ĉar mi kredas, ke varmaj manĝaĵoj ĝenerale estas bonaj por homa sano.
Hodiaŭ matene mia edzino avertis min, ke lakto en skatolo restas nur malmulte. Tiaokaze mi kutime piediras dek minutojn al superbazaro por aĉeti skatolon da lakto. Sed ho ve, mi tute forgesis iri al la superbazaro ĝis la malfrua vespero. Do, morgaŭ matene, mi devos kontentiĝi per malmulta lakto.