Alia provo

Jen alia provo koherigi tempodividon de la japana historio. Ĉi-foje mi uzas “epoko”-n por detala tempodivido kaj “tempo”-n por maldetala tempodivido.

  • Prahistoria tempo
    • Ĵomon-epoko (ĉ. 10000 a.K. – ĉ. 400 a.K.)
    • Jajoi-epoko (ĉ. 400 a.K. – ĉ. 300 p.K.)
  • Antikva tempo
    • Kofun-epoko (ĉ. 300 – ĉ. 700)
    • Asuka-epoko (592 – 710)
    • Nara-epoko (710 – 794)
    • Heian-epokdo (794 – 1185)
  • Mezepoka tempo
    • Kamakura-epoko (1185 – 1333)
    • Muromaĉi-epoko (1333 – 1573)
  • Frumoderna tempo
    • Azuĉi-Momojama-epoko (1573 – 1603)
    • Edo-epoko (1603 – 1868)
  • Moderna tempo
    • Meiĵi-epoko[erao] (1868 – 1912)
    • Taiŝo-epoko[erao] (1912 – 1926)
    • Ŝoŭa-epoko[erao] (1926 – 1989)
    • Heisei-epoko[erao] (1989 – )

Mi trovis la ekzemplojn de “prahistoria tempo”, “antikva tempo” kaj “moderna tempo” en la Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006). Certe estas kritikinde uzi la esprimon “mezepoka tempo”. Ĉu mi diru simple “mezepoko”? Sed tiuokaze mi faros escepton.
Cetere Meiĵi, Taiŝo, Ŝoŭa kaj Heisei estas nomoj de japana erao. Tial oni povas diri “Meiĵi-erao” anstataŭ “Meiĵi-epoko” ktp.

Japanaj esperantistoj verku en Esperanto

Japanaj esperantistoj devas pli multe verki en Esperanto por ke la lingvo fariĝu vere internacia. Por tio ni bezonas pli multajn esprimojn (vortojn kaj vortokombinojn), kiuj prezentas propraĵojn de la japana kulturo. Por tio ni devas ne nur trovi ĝis nun uzitajn sed ankaŭ elpensi novajn esprimojn. Por elprovi la novajn esprimojn ni devas ne nur pridiskuti sed ankaŭ uzi ilin. Tial ni devas multe verki en Esperanto. Tio ĉi estas certa (kaj nepre necesa) vojo al la vera internacia lingvo.

Pri tempodivido de la japana historio

Kiam oni parolas pri la japana historio, oni diras ekz. “Edo-epoko” aŭ “Edo-periodo”. Plimulto uzas “epoko”-n kaj malplimulto uzas “periodo”-n. Do ĉu ni rekomendu uzi “epokon” anstataŭ uzi “periodon”? Sed aliokaze oni diras “feŭda epoko”, “mezepoko” aŭ “moderna epoko”. Ĉu oni povas uzi la saman vorton “epoko” en ambaŭ okazoj?
Se temas pri tempodivido en la japana historio, oni uzas du seriojn de tempodividoj. Unu estas maldetala divido: antikva epoko/tempo (Kodai), mezepoko (Ĉuusei), frumoderna epoko/tempo (Kinsei), moderna epoko/tempo (Kindai) kaj nuna epoko/tempo (Gendai). La alia estas detala divido: Askuka-epoko/periodo (Asuka-ĵidai), Nara-epoko/periodo (Nara-ĵidai), Heian-epoko/periodo (Heian-ĵidai) ktp.
Laŭ mia observo oni emas uzi “epoko”-n en ambaŭ serioj. Sed cŭ vere estas oportune uzi la saman vorton “epoko” en ambaŭ okazoj? Tia uzmaniero ne estas konfuza?
La plej grava fonto de “epoko” estas la verko “Enciklopedieto Japana” (T. NAKAMURA, 1964). Eble ankaŭ Vikipedio kaj aliaj verkoj sekvas ĝin. Sed “Sepdek-sep Ŝlosiloj por la Japana Civilizacio” (UMESAO T., 1987) uzas “periodo”-n por detala tempodivido. Kaj al mia surprizo la du gravaj vortaroj “Japana-Esperanta”(M. MIJAMOTO, 1982) kaj “Esperanto-Japana”(JEI, 2006) mencias nenion pri tiu ĉi temo. Ili ne prezentas eĉ unu ekzemplon pri detala tempodivido de la japana historio.
Mi petas konsilojn de spertuloj, precipe de fakuloj pri historio.
Antaŭdankon!

Tvitero en kiuj lingvoj?

Kiam mi komencis pepi en Tvitero (Twitter), mi preparis du kontojn: unu estas por pepi en Esperanto, kaj la alia por pepi en la japana. Ĉar mi volis havi interkomunikadon per Esperanto en Tvitero.
Laŭ mia ĝisnuna observo tiuj, kiuj pepas plejparte en Esperanto, ja ekzistas kelkaj. Sed plej multaj esperantoparolantoj uzas plurajn lingvojn en unu konto. Tial en mia temlinio aperas ne nur Esperantaj pepoj sed ankaŭ multaj alilingvaj pepoj. Tiu fenomeno mem ne estas problemo. Tamen mi devas elekti Esperantajn pepojn, rigardante la temlinion. Ĉi tiu estas problemo.
Iuj opinius, ke li/ŝi volas uzi plurajn lingvojn en unu konto, ĉar plurlingveco estas lia/ŝia personeco. Aŭ ke estas teknike malfacile pepi en pluraj kontoj.
Ja ekzistas interkomunikado per Esperanto en Tvitero, sed nunmomente ĝi ne estas intensa, bedaŭrinde.
Kion mi faru?

PEJVo 1.71 uzebla sur iPhone

Mi uzadas iFonon (iPhone) kaj trovis, ke ĝi estas utila en diversaj celoj. Do mi volis ekuzi ankaŭ mian Esperanto-japanan vortaron PEJVo sur iFono.
La programo “EBPocket for iPhone” estas serĉilo por elektronikaj vortaroj laŭ la datenaranĝo de JIS-X4081(EPWING), kiu estas vaste uzata en Japanio. Mi transformis PEJVon al tiu ĉi datenaranĝo kaj instalis en mian iFonon. Ĝi bone funkcias kaj prezentas bele ĉapelitajn literojn. Mi estas ja kontenta pri la rezulto.
Se vi scipovas la japanan lingvon, provu:
* PEJVo 1.71 : http://homepage1.nifty.com/esperlando/jp/#EPWING
* EBPocket for iPhone : http://www31.ocn.ne.jp/~h_ishida/EBPocket_iPhone/index.html

Oportuna retservo

Oni jam scias, ke aperis nova vortaro de J. C. Wells, “English-Esperanto-English Dictionary (2010 Edition)“.
Hodiaŭ mi mendis ĝin ĉe la retejo de amazon.co.jp. Lastatempe oni malfermis bazaron ĉe la retejo, kie varojn vendas ne nur Amazon mem, sed ankaŭ aliaj vendistoj. Ĉi-okaze du vendistoj ofertas la vortaron kun malsamaj prezoj. Komparante la ofertojn (prezo plus sendokosto), mi elektis usonan vendiston, kiu ofertas pli malmultekoste (3220 enoj + 340 enoj). Pro tio mi povis ŝpari 742 enojn (ĉ. 8 dolaroj).
Iom post iom retaj servoj fariĝas ja oportunaj al loĝanto de loka urbeto.

Tro da abundo

Ĉu vi bonvolas klarigi al mi, kion signifas kaj kiel diferencas la vortoj kreskaĵo, planto, vegetaĵo kaj vegetalo? Laŭ mia observo ili estas preskaŭ samsignifaj.
La difinoj de NPIV estas tro scienca (aŭ pedanta) kaj ne konvinkas min. Aliaj vortaroj donas ĝenerale ne-klarajn difinojn. La Reta Vortaro (http://reta-vortaro.de/revo/) donas relative konkretajn difinojn.
La kvar vortoj al unu koncepto estas tro abunda. Mi ŝatas elekti unu el ili. SSV (Simplaj samsignifaj vortoj, http://www.bonalingvo.org/) rekomendas la uzon de “kreskaĵo”, sed mi ne estas konvinkita.
Mi esploris oftecon de la vortoj kaj ricevis du rezultojn.
(1) En la Tekstaro de Esperanto (http://tekstaro.com/):
    kreskaĵo: 151 / planto: 134 / vegetaĵo: 31 / vegetalo: 2 (trafoj)
(2) En la retpaĝoj per Kukolo (http://tekstoj.nl/kukolo/) [-Wikipedia]:
    planto: 91300/ kreskaĵo: 11900/ vegetaĵo: 9150/ vegetalo: 4540 (trafoj)
En la Tekstaro 73 trafoj el 151 de “kreskaĵo” estas tiuj de Zamenhof. Ŝajnas al mi, ke plimulto de esperantistoj nuntempaj preferas la vorton “planto”. Sed kompilantoj de Esperantaj vortaroj ŝajnas havi malsamajn opiniojn.

Mia fantaziaĵo

Mi fantazias, ke en iu bela tago plej supera aŭtoritato de Esperantistaro absolute malpermesas pluajn enkondukon de novaj radikoj. Aŭ la sama decido okazas per kuraĝa interkonsento de noblaj esperantistoj.
Post la malpermeso, kiam oni bezonas novan esprimon, oni devas elturniĝi ĉiam per kunmetitaj vortoj. En tia situacio verŝajne japanoj kaj ĉinoj (eble ankaŭ aliaj orientanoj) povos relative facile elturniĝi. Sed francoj kaj aliaj okcidentanoj plendos, ke tiuj kunmetaĵoj malfaciligas Esperanton, ĉar kunmetaĵo ne havas precizan sencon.
Jarojn poste la ne-precizaj kunmetaĵoj akiros pli precizajn sencoj en la uzado de Esperantistaro. Orientanoj, en trankvila koro, povos lerni kaj uzadi Esperanton kun multegaj kunmetitaj vortoj. Aliflanke okcidentanoj ĉiuokaze plendados, ke Esperanto perdas sian facilecon, ĉar malmultas tuj rekoneblaj vortoj al ili.

Ja nur fantazio…

Mi planas …

Ĝis nun mi okupiĝis pri kelkaj laboroj por Esperanto. 1. Kompilado de elektronika vortaro (PEJVo). 2. Enkomputiligo de malnovaj Esperantaj eldonaĵoj. 3. Kolektado de nuntempaj vortoj de Esperanto. 4. Verkado de Esperantaj hajkoj.
Pro la familiaj aferoj nunmomente al mi mankas libera tempo. Tial stagnas unuaj tri laboroj. Sed mi antaŭvidas, ke post du aŭ tri monatoj mi povos reordigi mian vivon. Nun mi planas reakiri iom post iom tempon labori por Esperanto.