Pri fonetika transskribo de propraj nomoj

En sia iniciato por la lingvo internacia Zamenhof faris gravan decidon, ke ĝi estu fonetika lingvo. Kaj li skribis jenan artikolon en la gazeto “La Esperantisto” (1890, N-ro 11).

Al s-ro T. en S. Peterburgo.

Vi miras, ke en la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio Esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj; jen estas la kaŭzo de tiu ĉi strangaĵo: Ne volante arbitre ŝanĝi la nomojn de niaj amikoj, ni presis ĉiun nomon kaj adreson tiel, kiel ĝi estis alsendita al ni. La adresojn, kiujn ni ricevis skribitaj per literoj latinaj, ni lasis en la formo, en kiu ni ilin ricevis (plejparte en ortografio nacia); nur la adresojn skribitajn per aliaj literoj (ekzemple rusaj), kiujn ni jam sen tio devis transmeti en alfabeton latinan, ni transmetis jam laŭ nia ortografio. La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio Esperanta), ĉar alie, trovante en verko Esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, kaj post kelkaj jaroj la skribado “Byron” anstataŭ “Bajron” aŭ “Göthe” anstataŭ “Gete” kredeble estos rigardata kiel eraro. Tamen doni jam nun kategorian, difinitan kaj ĉiamdevigan regulon por la skribado de nomoj ne estas ankoraŭ tempo, kaj en la daŭro de kelka tempo ni devas ankoraŭ lasi al ĉiu skribi la nomojn, kiel li trovas la plej oportune, aŭ laŭ la ortografio Esperanta, aŭ laŭ la ortografio de la nacio, al kiu la nomo apartenas. La fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, kaj al tio ĉi ni devas ĉiam celi kaj alkutimi; sed nun ni ofte devas ankoraŭ uzadi la ortografion nacian, ĉar nia ortografio estas ankoraŭ tro malmulte konata en la mondo kaj, donante en tiu ĉi ortografio nian adreson, ni riskas, ke leteroj adresitaj al ni eble ne venos al niaj manoj. Al tiu ĉi demando ni ankoraŭ revenos en aparta pli detala artikolo; sed ĝis la demando estos difinite decidita per la uzado, ĉia maniero de skribado de nomoj estas bona, se ĝi nur estos komprenebla por la leganto.

Kiel ni jam scias, la historio pri propraj nomoj ne iris laŭ la vojo antaŭdirita de Zamenhof. Pro tio hodiaŭ ne malmultaj esperantistoj stumblas ĉe nekonataj propraj nomoj. La kaŭzo estas la lingvotradicia inercio de okcidentaj esperantistoj, kies lingvo uzas latinajn literojn. Mi pensas, ke estas jam tempo rekonsideri la aferon.

Propraj nomoj en parolata Esperanto

Ĉiutage mi aŭskultas elsendon de Pola Radio. Parolistoj elparolas proprajn nomojn ofte en nacilingva elparolo. Nomon de franca institucio en franclingvaj sonoj. Nomon de brita firmao en anglalingvaj sonoj. Ktp, ktp. Tiam preskaŭ ĉiufoje mi malsukcesas kapti la kompletan nomon.
De kie venis tiu maniero en Esperanton? Ĉu tio estas ĝenerala fenomeno en eŭropaj landoj? Kaj kiel estas en landoj ekster Eŭropo?
Almenaŭ en Japanio tio ne okazas. Parolistoj de japanaj radio- kaj televid-elsendoj elparolas alilingvajn proprajn nomojn ĉiam en japane asimilitaj sonoj, malgraŭ tio, ke ili scipovas la anglan kaj aliajn lingvojn.
Mi pensas, ke la japana maniero estas racia solvo por japanaj aŭskultantoj. Kaj mi opinias, ke elparoli proprajn nomojn sen esperante asimili estas tute malracie por esperantolingvaj aŭskultantoj, kiuj posedas plej diversajn lingvokonojn.

La nova retejo “NUN-vortoj”

Hodiaŭ mi kaj du samideanoj starigis la retejon “NUN-vortoj” (ĉi tie). Bedaŭrinde ĝi estas plejparte japanlingva kaj celas precipe al japanaj esperantistoj. La retejo estas bazo por kompili laŭtemajn listojn de nuntempaj vortoj por japanaj esperantistoj.
La japana lingvo per sia strukturo kaj vortaro multe distancas de Esperanto kaj eŭropaj lingvoj. Kaj plue, kiam japanoj enkondukis teknologiojn kaj kulturojn de Okcidento antaŭ pli ol 100 jaroj, ili ne enkondukis eŭropajn vortojn, sed rekonstruis terminojn tradukante per sia propra vortostoko de la japana lingvo. Ĉi tio multe helpis al modernigo de japana scienco kaj tekniko, ĉar meze edukitaj japanoj pli-malpli bone komprenas fakajn terminojn, kiuj konsistas el japanlingvaj elementoj (pli precize ĉinaj literoj).
Sed aliflanke ĉi tio malhelpas nin japanojn, kiam ni eldiras ion en Esperanto. Koncerne vortojn la japana lingvo posedas preskaŭ nenion komunan kun Esperanto. Pro ĉi tio, se japanoj volas ion priparoli adekvate, ni bezonas prepari pli ampleksan vortoliston japanan-Esperantan pri la temo.

“Invito por Vojaĝo”

Lastatempe mi aĉetis k-diskon, albumon de Ĵak Ivar [Jacques Yvart] “Invito por Vojaĝo”. Ĝi enhavas 14 + 1 kantojn, ĉefe baladojn. Melodio kortuŝa kaj voĉo profunda. Harmonio kun gitara akompano. Ĝia trankvila etoso tre plaĉis al mi.
Mi unuafoje eksciis la kantiston per la lastmonata elsendo de Pola Radio. Ĉi tiu albumo estas la plej bona kaj la plej altkvalita el esperantaj muzikalbumoj, kiujn mi aĉetis ĝis nun. Mi plenplene ĝuas ĝin.

*Informo pri la albumo estas ĉi tie. Kaj specimeno el la albumo estas ĉi tie.

Ciferecigi paperan vortaron

SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) eldonis la grandan Esperanto-vortaron PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005). Laŭ Vilhelmo LUTERMANO (la artikolo ĉi tie) SAT ne volas ciferecigi PIV-on t.e. eldoni ĝin en kompakta disko uzebla per komputilo, timante ke ĝia cifereca eldono malutilos kontraŭ la enspezo de SAT pro eventualaj senpagaj kopiadoj.
JEI (Japana Esperanto-Instituto) eldonis la Esperanto-Japanan Vortaron (2006) kaj ĝis nun ne eldonas ĝin en cifereca formo. Onidire JEI argumentas tute same al SAT.
Mi kontraŭas senpagan kopiadon de cifereca vortaro, malsame al Lutermano, ĉar SAT kaj JEI rajtas akiri monon per la vortaroj. Sed mi ege bedaŭras, ke SAT kaj JEI ne eldonas ciferecan vortaron. Nuntempe mi preskaŭ ne uzas paperajn vortarojn de la japana kaj la angla lingvoj. Mi uzas nur ciferecajn enciklopediojn en mia komputilo. Manko de fidindaj ciferecaj Esperanto-vortaroj estas grava malavantaĝo kompare kun la japana kaj la angla.

*La artikolon de Lutermano mi eksciis pere de la blogo de Ken Miner. Dankon!

Peresperanta tradukprojekto de infanlibroj

Libera Folio raportas, ke la Eŭropa Komisiono aprobis tradukprojekton de infanlibroj, en kiu Esperanto rolas kiel pontolingvo. En la projekto partoprenos eldonejoj el kvar landoj: Italio, Slovenio, Kroatio kaj Barato. Ĉiu eldonejo tradukos el sia lingvo unu infanlibron al Esperanto, kaj inverse. EU financos la projekton per 64 000 eŭroj.
Oni povas legi detalojn ĉi tie:
http://www.liberafolio.org/2008/eubaratalibro

Estas ja gratulinda projekto.

La nomo de la floro

En esperanto oni donas nomon al floro ĉefe en tri manieroj.

  1. Rekta esperantigo de nacilingva vortoradiko: rozo, lilio, narciso, lekanto, sakuro, umeo, sazanko ktp.
  2. Esperantigo de scienca nomo: krizantemo, platikodono, rododendro, hemerokalido, likorido ktp.
  3. Kunmetado laŭ nacilingva kunmetaĵo: neforgesumino, trikoloreto, taglilio, buterfloro, vulpovosto ktp.

Plimulto de floroj ordinaraj en Eŭropo ricevis la nomon laŭ la unua maniero. Al tiu kategorio apartenas tre malmultaj ekstereŭropaj floroj. Estas malfacile enkonduki novan radikon laŭ adekvataj kriterioj.
Nuntempe pli kaj pli multiĝas nomoj laŭ la dua maniero. Ili estas relative facile enkondukeblaj kun klara difino. Sed tiaj nomoj estas iom longaj kaj donas nefamiliaran impreson. Verŝajne poetoj ne ŝatus ilin.
Pri la tria maniero mi ne multe interesiĝis ĝis nun. Sed, mem verkante hajkon kaj blogon, mi rimarkis eblecon de tiu maniero por krei familiaran flornomon. Certe estas problemo, ke kunmetita nomo ne ĉiam indikas la saman floron laŭ nacilingvaj kutimoj. Nu, ni pensu optimisme, ke tia kreado okazos iom post iom, ne kiel lavango. Ni havos necesan tempon por moderigi.

Vikipedio sen disciplino

Vikipedio estas senprecedence unika entrepreno, en kiu povas libere partopreni ĉiuj volontuloj. Mi trovas en ĝi ne malmultajn perlajn artikolojn de talentaj esperantistoj. Sed samtempe mi trovas tro multajn fuŝojn faritajn de bonvolaj komencantoj aŭ mezniveluloj.
Mi povus ja korekti kelkajn el tiuj fuŝoj. Sed la supozita nombro de la fuŝoj jam fortimigas min.
Estas ne malbone, ke komencantoj kaj mezniveluloj kun siaj fakaj scioj partoprenas en redaktado de Vikipedio. Sed ili devas esti singarda por krei novan artikolon kaj daŭre peni altigi sian lingvonivelon. Laŭ mia observo tio ĉi estas grava manko de la nuna esperanta Vikipedio.
Se oni daŭrigos nunan sistemon de libera aritikol-verkado, Vikipedio en Esperanto neniam atingos kvalite nivelon de alilingva (ekz. la japana) Vikipedio.

Kotizoj por 2008

Mi estas membro de kelkaj esperanto-organizoj kaj abonanto de kelkaj esperanto-gazetoj. Do ĉiujare mi devas pagi membrokotizojn kaj abonkotizojn. Hodiaŭ mi ĝiris kotizojn por 2008 ĉe poŝtoficejo.
Jam de kelkaj jaroj iuj organizoj ricevas kotizon per aŭtomata pago el bankkonto. Ĉi tiu rimedo estas oportuna por mi, ĉar mi ne bezonas iri al banko por ĝiri.