Interesa blogo

Mi trovis interesan blogon plenan de fotoj pri japanaj ĉiutagaĵoj. Jen la adreso:
http://pub.ne.jp/ryonryon/

La bloganto afiŝas multajn fotojn kaj koncize priskribas ĉiutagajn okazintaĵojn. Ĉu vi iam vizitis la japanan parlamentejon? Se ne, bonvole provu ĉi-majajn artikolojn. Ekzemple:
http://pub.ne.jp/ryonryon/?entry_id=709552

Bedaŭrinde li ne afiŝas novan artikolon ĉi-monate. Mi esperas, ke li renovigos la blogon plu.

Modela letero de la unua libro

Traleginte la lernolibron de Hutabatei, la unua libro por japanoj, unu modela teksto en ĝia ekzercaro interesis min. Mi citas jene:

                                 §12 LETERO

  Estimata Sinjoro,
     Antaŭ nelonge mi komencis lerni Esperanton. Mi nun kredas, ke certe ĝi estas praktika lingvo por internacia korespondado.
     Mi esperas, ke baldaŭ homoj de ĉiuj nacioj uzados Esperanton, kiam ili scribos[tiel] al fremdaj amikoj.
    Mi ankaŭ intencas paroladi kun miaj konatoj pri tiuĉi[tiel] utilega lingvo.
                                             Kun kora saluto
                                                Via Samideanino.
                                                       M. Takata.

Hutabatei kompilis la lernolibron surbaze de la 3 verkoj antaŭirantaj. Trafoliuminte la verkojn, mi ne povis trovi similan modelan leteron en ili. Mi do miras, de kie li transprenis la tekston. Aŭ ĉu li originale verkis la tekston?
Kaj alia interesaĵo estas ĝia enhavo. Ĉi tie li uzas “samideanino”-n kaj priskribas ideon de internacia lingvo. Tia modela teksto ne troviĝas en la 3 verkoj.

Fontoj de la unua libro por japanoj

La lernolibro de Esperanto verkita de Hutabatei estis la unua libro por japanoj. Laŭ la studo de s-ro MINE Yoshitaka [Mine Joŝitaka], Hutabatei verkis ĝin surbaze de janaj tri libroj.

  1. L. Zamenhof: Meždunarodnyj jazyk esperanto. – Varsovio, 1899 (la 3-a eldono).
  2. L. Zamenhof: Ekzercaro de la lingvo internacia “Esperanto”, – Varsovio, 1895.
  3. J. C. O’Connor: Esperanto (The universal language) : The student’s complete text book, – New York, 1906.

Mi ne posedas ĉemane tiujn librojn. Mi serĉis tra la interreto kaj trovis jenajn retpaĝojn.

  1. http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100022&zoom=1
  2. http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100074&zoom=1
  3. http://www.archive.org/details/esperantotheuniv00oconiala

Ili ne estas ĝuste la samaj eldonoj. Sed komparante ilin kun la lernolibro de Hutabatei, mi imagis, kiel li kompilis la libron el tiuj 3 fontoj.

La unua japana lernolibro de Esperanto

Mi tralegas malnovan lernolibron de Esperanto eldonitan en Japanio, 1906, donacitan lastatempe de bonkora samideano. Tio estas “Sekai-go [世界語]” (La Mondolingvo) verkita de HASEGAŬA Hutabatei [長谷川二葉亭/Hasegawa Futabatei] (1864—1909).
En 1902 Hutabatei lernis Esperanton en Vladivostoko, Rusio, sub la gvido de Fjodor POSTNIKOV [Постников] (1872—1952), kiu promesigis lin verki japanlingvan lernolibron. Post unujara migrado en Ĉinio, reveninte al Japanio, li verkis la lernolibron surbaze de ruslingva lernolibro donita de Postnikov.
En la antaŭparolo li skribis, ke en la migrado li ricevis la leteron de Postnikov. Tiu ĉi urĝigis lin pri la lernolibro, asertante, ke D-ro Zamenhof tre ĝojis, sciigite pri la eldonota lernolibro en Japanio, kaj ke antaŭanonco pri ĝi jam aperis en bulteno de Rusa Esperanto-Asocio. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu tiuj du asertoj estas faktoj aŭ ne.

Verkoj de d-ro Nakamura

D-ro NAKAMURA Kijoo (中村精男, 1855—1930) estis direktoro de Japana Centra Meteologia Observatorio kaj la unua prezidanto de Japana Esperanto-Instituto. Li verkis kelkajn artikolojn en Esperanto pri meteologiaj fenomenoj kaj tertremo. Post lia morto oni eldonis kolekton de liaj esperantaj artikoloj en 1932.
Nun mi kaj kelkaj samideanoj enkomputiligas liajn verkojn kaj baldaŭ publikigos ilin rete en la Biblioteko Sakura.

Videofilmo en ĈRI

Dum lastaj du-tri jaroj mi malofte vizitis la retejon de Ĉina Radio Internacia (ĈRI). Hodiaŭ vizitinte la retejon, hazarde mi trovis videofilmon pri la malferma parolado de la (tiutempa) UEA-prezidanto Renato Corsetti [Korseti] ĉe la 92a Universala Kongreso en Jokohamo.
Bedaŭrinde la filmo daŭras nur ĉ. 8 minutojn, do mankas la fina parto. Tamen mi rememoris la impreson kaj kortuŝon, kiun mi havis tiutempe en la sama kongresejo.
URL estas:
mms://media.chinaradio.cn/esperanto/corsetti.wmv

Plani lingvon

En sia hieraŭa blogo Beĉjo skribis interesan artikolon “Kial Einstein? Kial Zamenhof?”.
http://becxjo.blogspot.com/2007/10/kial-einstein-kial-zamenhof.html

… En Esperanto oni multe vidas novlernantojn kiuj ankoraŭ ne ĝuste uzas akuzativon sed proponas reformojn por la lingvo. Tiu fenomeno ekzistas pri neniu nacia lingvo. Ekzemple mi neniam aŭdacas proponi novan formon de frazo por la angla lingvo aŭ konstrui novan vortokombinaĵon en la franca. …

Mi pensas, ke tiu fenomeno estas kaj merito kaj malmerito de Esperanto.
Antaŭ ol Esperanto, Volapuko kaj aliaj planlingvoj aperis, lingvo estis mistera sanktaĵo aŭ vivaĵo tute ne tuŝebla al homoj. Sed la apero de planlingvoj kaj la relativa sukceso de Esperanto pruvis, ke lingvo estas komuna kreaĵo de homoj, kaj ke homoj povas krei lingvon. Esperanto (kaj la ideo de planlingvo) liberigis lingvojn al homoj.
Eble Esperanto estas la unua planlingvo, kiun oni ekkonas nuntempe. La ideo de planlingvo kuraĝigas ambiciulojn, ke ankaŭ ili havas eblon krei lingvon. Kaj estas vere, ke kiu konas malmulte, aŭdacas multe.

Libroservo de UK

LibroservoDum la UK mi vizitadis libroservon ĉiutage krom la lasta tago. Oni vendis tie pli ol mil titolojn! Estas tre malofta okazo trarigardi tiel multajn esperantajn librojn ĉemane. Oni vendis ne nur librojn sed ankaŭ KD-ojn, DVD-ojn kaj aliajn esperantaĵojn.
Mi aĉetis entute 23 librojn, 2 KD-ojn kaj 1 DVD-on. Mia poŝmono preskaŭ elĉerpiĝis. Sed mi estas kontenta, ĉar mi amas librojn.

Malfacilas paroli en Esperanto

Mi parolis en Esperanto dum la lastaj 8 tagoj, kio ne okazis al mi dum ĉi tiuj du-tri jaroj. En unuaj tagoj estis malfacile al mi paroli en Esperanto. Sed iom post iom mi alkutimiĝis.
Plimultaj japanaj esperantistoj sentas malfacilon paroli en Esperanto. Kial? Ekzistas kelkaj kaŭzoj. Ĉefaj tri estas:
1. Manko de ekzercado, aparte inter alilingvanoj. Certe utilas ekzercado inter japanoj mem. Sed Ekzercado inter alilingvanoj estas pli multe efika. Tion mi forte sentis dum ĉi tiu UK.
2. Diferenco de lingva strukturo. En Esperanto verbo antaŭas al objekto. Sed en la japana, objekto antaŭas al verbo. Esperanto havas prepozicion, sed la japana postpozicion. Do, en frazfarado en kapo, japanoj havas pensofluon malan al Esperanto. Pro tio japanaj komencantoj ofte (eĉ progresantoj foje) stumblas, ekparolante sen antaŭa pripenso.
3. Psika emo al sindeteno, kiu estis kulturita en la japana intelekta klimato.