vortoj malorde
venas el lia buŝo —
akra malvarmo
Kategorio: Hajko
des malpli hela
des malpli hela
bluo de la ĉielo —
nun ekas vintro
sola ŝtonfiŝo
sola ŝtonfiŝo —
malamo malbeligas
ja malamanton
***
ŝtonfiŝo: fiŝo kun venenaj naĝiloj el la familio Synanceiidae. Ĉirkaŭ Japanio loĝas multaj Inimicus japonicus.
du arbovicoj
du arbovicoj
kun orflavaj folioj
ĝis la fuĝpunkto
kato senbride
kato senbride
kuregas kaj kriegas —
nokta ventego
ĉielan pecon
ĉielan pecon
revidi tra fenestro
post kvar monatoj
vintra komenco
vintra komenco —
en la korpo sternita
fariĝas plumbo
mildaj rebriloj
mildaj rebriloj
sur persimonaj fruktoj —
domo malnova
branĉoj fleksitaj
branĉoj fleksitaj
kun persimonaj fruktoj
dense maturaj
templo silentas
templo silentas
sub tegmento verdigra —
monat’ sen dioj