printempaj tagoj
de l’ jaro 2008a,
se povus rei
Kategorio: Hajko
kadukaj paŝoj
kadukaj paŝoj
la plankon peze tretas…
malvarma nokto
matena frosto
matena frosto…
velura nubo grizas
super urbego
rompitaj kuŝas
rompitaj kuŝas
krajonoj sangoruĝaj…
sunlumo frosta
hejtita ĉambro
hejtita ĉambro…
nur gazetfoliumado
susuras milde
al vi deziras
al vi deziras
feliĉan novan jaron…
mateno neĝa
10 jarfinaj hajkoj
vintra sereno…
tempolavita robo
de granda budho
sunlumo svene
frostas super tegmentoj…
vintra vespero
neĝas intense…
stratoj kaj konstruaĵoj
perdas konturon
firme tenante
valizon sub la brako…
lamenglacio
jarfina tago…
aĉetantoj kunpuŝas
antaŭ kastabloj
nerealeco
de nuboj senkonturaj…
rivero frostas
neĝas intense…
du manoj plektitaj
en mia poŝo
vintra ĉielo…
elektraj betonfostoj
kunstreĉas kablojn
rosti rizkukon…
onidiro pri najbaro
loton gajninta
jarfina tago…
kuŝi nenifarante
solaj kun kato
*** Mi deziras feliĉan novan jaron al vi ĉiuj.
pajlogirlandon
pajlogirlandon
aĉeti kun espero
por nova jaro
pluvo ŝanĝiĝis
pluvo ŝanĝiĝis
al la unua neĝo…
nigraj tegoloj
malŝalti lumon
malŝalti lumon…
la ĉambro sieĝata
de ĉirpinsektoj