Hajko de HARA Sekitei

Jen estas hajko de HARA Sekitei [原石鼎/HARA Sekitei] (1886—1951).

    Sur montosupro …
    sovaĝa krizantemo
    eĉ pli blovata.
    – – – – – – – – tradukita de Vastalto

La japana originalo estas:
    頂上や殊に野菊の吹かれ居り
    Ĉooĝoo-ja, koto-ni nogiku-no hukare-ori

(Mia aprezo)
Post pena grimpado la aŭtoro staras sur montosupro. Agrabla vento blovas al li. Ĉirkaŭ siaj piedoj li trovas etan sovaĝan krizantemon, kiu balanciĝas en vento. Li tuj sentas simpation al la ĉarma floro.

Hajko estas …

Lastatempe mi citis la recenzon de Sten Johansson [Sten Johanson] (ĉi tie). Hodiaŭ mi citu ankoraŭ unu interesan alineon el ĝi:

La poezio, kiu penetras en mian malmolan kapon kaj sekan koron, estas tiu, kie ĉiutagaĵoj, konkretaj detaloj, naturo, malsolenaj bagateloj, kunportas en si kaŝitajn subnuancojn, asociigas al mi internajn sentojn, revokas spertojn, etosojn, emociojn el mia memoro kaj menso.

Lia eldiro ja surprizis min. Kia koincido! Ĝuste tia poezio estas hajko. Preskaŭ la samon mi volis diri pri mia hajkoverkado.
Fakte li ne pensis pri hajko. Sed nun mi konvinkiĝas, ke lia poezio kaj la hajko havas certan komunaĵon.

Problemo de esperanta hajko

Traserĉante per Guglo en la interreto, mi hazarde trafis jenan paragrafon verkitan de Sten Johansson [Sten Johanson]:

La ĉiutagaj vortoj de Esperanto ja nur malmulte kapablas porti tiajn konotaciojn, kiajn mi bezonas por ĝui poemon. Problemas ne nur la malgrandeco kaj juneco de nia lingvo, sed krome ĝia kultura diseco. Se svedo legas svedlingvan poemon de sveda poeto, li plej ofte scias, kian kroman ŝarĝon portas la vortoj uzitaj. Sed se Esperanta poeto skribus pri novembro, ruĝa vino, ulambano, arĝenta mevo aŭ malsanasekuro, tiuj vortoj neniel havus saman nuancon por esperantistoj en Svedio, Aŭstralio, Usono, Irano kaj Japanio.

Ĉi tiu teksto estas parto de la recenzo pri “Ĉiuj dioj estas for…”, poemaro de Ulrich Becker [Ulriĥ Beker]. http://esperanto.net/literaturo/poem/libr/ciujdiforrec.html
Kiam mi verkas hajkojn en Esperanto, mi ĉiam alfrontas la saman problemon supre menciitan. Ekzemple, kanacikado (higuraŝi), kiun mi uzis en mia hajko antaŭhieraŭ, estas vorto nekonata de preskaŭ ĉiuj esperantistoj. Sed aliflanke ĝi estas bone konata de japanoj same kiel akrido kaj lokusto. Mi ĉiufoje verkas mian hajkon kiel eksperimentaĵon. Ĉu mia verketo donos al tutmondaj legantoj certan efikon, kiun mi intencis? Estas ja ambicia eksperimento. Tamen mi antaŭvidas, ke mi devas elteni 99-procentajn malsukcesojn.
Konkeri la problemon estas ne facile. Ni devas multe verki kaj multe aprezi. Viglaj rilatoj inter verkantoj kaj legantoj estas bezonataj.

kanacikado

    unu verseton
    kanacikado ĉirpis —
    densa krepusko

******
kanacikado: Tanna japonensis, speco de cikadoj. Aŭdinte foje ĝian ĉirpadon, oni jam ne forgesos ĝian melankolian tonon. (aŭtuna sezonvorto de la japana hajko)