heroldas cujon
sur ŝtofo pantalona
fajnaj katharoj
******
Baldaŭ komenciĝos pluvsezono en mia regiono.
heroldas cujon
sur ŝtofo pantalona
fajnaj katharoj
******
Baldaŭ komenciĝos pluvsezono en mia regiono.
Amuze. Estas ja fakto, ke arteca verko donas inspiron al spektantoj. Vidante la foton de Ora Mezo (ĉi tie), mi umis jenan hajkon.
serĉas mi spuron
de Elinjo-fingreto —
brilas la vento
Inspirite de la foto ĉe Ora Mezo (ĉi tie):
kapetoj ridas
en la infanĝardeno
aroma vento
Vidante la belan foton pri verdaĵo ĉe Ora Mezo, mi tuj rememoris jenan hajkon de Baŝoo.
Ho, kia sankta!
Tra freŝverdaj folioj
la suna lumo.
– – – – – – – – tradukita de Vastalto
La japana originalo estas:
あらたうと青葉若葉の日の光
Ara touto aoba ŭakaba-no hi-no hikari
malvoj en poto —
peniko plentrempita
en hela akvo
verdaj folioj —
kapjesas kompreneme
la aŭskultanto
*****
Hodiaŭ mi prelegis pri esperanta hajko en la 82-a Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu. Reago de la aŭskultantoj estis pli-malpli bona, mi pensas.
ŝtona ŝtuparo
grimpas inter ŝtonmuroj —
ho, verda pluvo
per trifolioj
jam katenon koloran
knabino plektas
jam unu jaro —
brilas tomboŝtono en
lumo printempa
Jen estas hajko de NAGATA Kooi [永田耕衣/NAGATA Kōi] (1900—1997).
Tiu soleco
estas somera maro.
Ja du piedoj.
– – – – – – – – tradukita de Vastalto
La japana originalo estas:
寂しきは夏の海なり足二本
Sabiŝiki ŭa nacu-no umi nari, aŝi ni-hon.
Li estis fiere sendependa hajkisto, kiu celis propran belon kaj poezion. Sezonvorto en lia hajko prenas siaspecan tonon.