Tranĉo en hajko

“Tranĉo” estas laŭvorta traduko de la japana “kire [切れ]”. Ĝi estas faka esprimo pri tekniko, kiu faras hajkon pli esprimpova. Tranĉo dividas unu hajkon en du partojn. Ĝi estas paŭzo en deklamado, dividpunkto de enhavo. La tradicia japana hajko devas havi en si unu tranĉon, kiun oni indikas per tranĉvorto (cezurvorto) [切れ字/kire-ĵi].

Mi citu faman pecon de Baŝoo:
    Huruike ja
    kaŭazu tobikomu
    mizu-no oto.
    [古池や蛙飛び込む水の音]
    *huruike = malnova lageto, kaŭazu = rano, tobikomu = plonĝi, mizu-no oto = sono de akvo.

En ĉi tiu hajko “ja” estas tranĉvorto kaj dividas la pecon en du partojn. Tiam post la parto “huruike ja” ekestas paŭzo, kiu impresas leganton per bildo de malnova lageto. Kaj tuj poste sekvas la dua parto “kaŭazu tobikomu mizu-no oto“, kiu donas al la leganto bildon de moviĝo kaj brueto. Do la tranĉo supermetas unu bildon super la alia bildo, kaj kreas kontrastojn inter senmovo kaj movo, inter silento kaj bruo, kio plivastigas kaj pliprofundigas la mondon priskribitan de la hajko.

Tiamaniere japanoj aprezas la supran hajkon. Ili opinias, ke tranĉo estas tre grava elemento de hajko.

Nun mi ekzamenu, kiamaniere esperantistoj tradukis la hajkon en Esperanton. Mi citu kelkajn el la paĝo “Lageta rano, komparo de hajko esperantigita“.

    Lag’ forlasita
    kaj muta. Plaŭd’, ensaltis
    rano subita
    – – – – – – – – – – traduko de Kolomano Kalocsay

Tranĉo ekzistas. Sed en alia loko ol la originalo. La adjektivoj “muta” kaj “subita”, ne troviĝantaj en la originalo, malkaŝas implicon de la hajko kaj malpliigas guston de la traduko.

    Olda lageto!
    Ran’ forlasas la randon.
    sono de akvo.
    – – – – – – – – – – traduko de Daphne Lister

Tranĉo ekzistas en la sama loko al la originalo. Sed ĝi havas la duan tranĉon inter la dua kaj la tria versoj, kio rompas la etoson. Tamen estas bone, ke ĝi ne troparolas (ne uzas “muta” nek “subita”).

    Jen akvo plaŭdis,
    laget’ malnova plonĝon
    de ran’ ekaŭdis
    – – – – – – – – – – traduko de Miyamoto Masao

Tranĉo iel ekzistas. Sed la strukturo estas tute alia ol la originalo. La traduko eble konsternos Baŝoon.

    laget’ malnova —
    rano ensaltis akvon
    kun plaŭda sono
    – – – – – – – – – – traduko de Vastalto

Tranĉo ekzistas same kiel la originalo. Tamen restas dubo pri la teda esprimo “palŭda sono”.

Nu, kiu traduko plaĉas al vi, legantoj?

Hajko aŭ senrjuo?

Ĝenerale estas dirite, ke 17-silaba (5-7-5) poemeto estas hajko, kies formo devenis de Japanio. Kaj multaj esperantistoj publikigis siajn 17-silabajn poemetojn kiel hajkon.
Aliflanke ankaŭ estas dirite de japanaj esperantistoj, ke plimulto el hajkoj verkitaj de okcidentaj esperantistoj ne estas hajkoj. Ankaŭ mi same opinias.
Lastasomere en Jokohama UK mi hazarde prenis la poemaron “eklipsas” de J. Camacho [Kamaĉo], en kiu li metis 8 pecojn da 17-silabaj poemetoj. Kiel kutime mi unue provis aprezi ilin kiel hajkon. Sed mi apenaŭ sukcesis. 2 pecoj estas pli-malpli proksimaj al hajko laŭstile. Mi citu la plej ŝatatan pecon, kiu estas, laŭ mia kriterio, la plej proksima al hajko.

    Post uragano
    aŭdiĝas dise pafoj:
    Nov-Orleano.

Lastatempe mi skribis pri japanaj modernaj senrjuoj (tie, tie kaj ĉi tie). Nun mi ekhavas ideon, ke la 17-silabaĵoj de Kamaĉo eble estas modernaj senrjuoj. La peco, kiun mi citis supre, estas tre bonkvalita moderna senrjuo.

Senrjuo de MACUNAGA Ĉiaki

Posedante la saman formon al hajko, senrjuo celas aliajn direktojn ol hajko. Jen verko de MACUNAGA Ĉiaki [松永千秋] (1949— ).

    En subtegmento
    mi kaŝe konservadis
    patrinan voĉon.
    – – – – – – – – tradukita de Vastalto

La japana originalo:
    屋根裏に匿しておいた母の声
    Jane-ura-ni kakuŝite oita haha-no koe.

Ŝi ne celas ian konkretan situacion per ĉi tiu verko. Leganto devas nur akcepti bildon, kiun li/ŝi imagis al si pere de la vortoj.

Senrjuo de OONIŜI Jasujo

Jen alia senrjuo… Unu el verkoj de OONIŜI Jasujo [大西泰世/OONISI Yasuyo] (1949— ).

    rozoj en vintro,
    unu stelon el steloj
    mi ja ricevis
    – – – – – – – – tradukita de Vastalto

La japana originalo:
    冬薔薇星のひとつを受信せり
    Huju-soubi, hoŝi-no hitocu-o ĝuŝin-seri.

Kvankam ŝi estas senrjuisto kaj ŝi mem insistas, ke ŝi verkas nur senrjuojn, tamen ŝiaj verkoj fojfoje estas aprezitaj kiel hajkoj.

Senrjuo de CURU Akira

En Japanio ekzistas alia poezia ĝenro “senrjuo”, kiu uzas la saman formon kun hajko. Plej ofte oni rigardas ĝin kiel humuran poemeton, sed ne ĉiam tia.

Mi citu senrjuon de CURU Akira [鶴彬/TURU Akira] (1909—1938).

    Brakojn kaj krurojn
    deŝirinte, do tiu
    ŝtipon redonis.
    – – – – – – – – tradukita de Vastalto

La japana originalo estas jene:
    手と足をもいだ丸太にしてかへし
    Te-to aŝi-o moida maruta-ni ŝite kaeŝi.

Post publikigo de ĉi tiu senrjuo li estis arestita de tiama politika polico, kaj mortis pro infekta malsano (disenterio) en malliberejo.

La unua hajko ekster la japana

Kuŝu’ [Paul-Louis Couchoud] (1879—1959) estas franca filozofo kaj poeto, kiu la unua verkis hajkojn en la franca, nome en lingvo krom la japana. Li vizitis Japanion en 1903-1904, kaj tiam li konatiĝis kun hajko. Reveninte al Francio, li, kune kun du amikoj, faris vojaĝon per boato laŭ la Sejno, kaj verkis 73 hajkojn. Tiam li verkis hajkojn en tri versoj. Li publikigis la unuan hajkaron en la franca lingvo kun la titolo “Laŭ fluo de l’ akvo [Au fil de l’eau]” (1905). Li verkis eseon ankaŭ pri la japana hajko kun la titolo “La Japanaj Lirikaj Epigramoj [Les Épigrammes lyriques du Japon]” (1906 k 1916), en kiu li tradukis kaj eksplikis 155 hajkojn de Buson, Baŝoo kaj aliaj japanaj hajkistoj.
En la jaro 1920 “La Nova Franca Revuo [La Nouvelle Revue Française]” dediĉis sian septembran numeron al la hajko [le haïkaï], en kiu Kuŝud kaj aliaj 11 poetoj kontribuis entute 82 hajkojn. La eldono de tiu numero pruvas furoron de hajko en la franca poetika mondo. En 1924 en Francio, oni okazigis hajko-konkurson kaj kolektis ĉ. 1000 kontribuojn.
——
*Resumo bazita je “La Hajko disvastiĝas en la mondon” [Sekai ni hirogaru haiku], UĈIDA Sonoo [Uchida Sonoo], 2005, Tokio.

fluo senhaste

    fluo senhaste
    akompanas pasantojn —
    ja pendsalikoj

*****
pendsaliko = Babilona saliko [Salix babylonica], la plej populara saliko en Japanio. Kiam japanoj parolas simple pri saliko, plejofte ili implicas pendsalikon.
Nun en mia urbo pendsalikoj bele burĝonas helverde.