kelktagoj restas —
haste tien kaj reen
homoj kaj korvoj
******
Ĉi-jare restas nur kelkaj tagoj. Ni devas fari multon por bonvenigi la novan jaron.
kelktagoj restas —
haste tien kaj reen
homoj kaj korvoj
******
Ĉi-jare restas nur kelkaj tagoj. Ni devas fari multon por bonvenigi la novan jaron.
mano en mano
patrino kaj infano —
kristnaska kuko
———
Plimulto de japanoj ne estas kristanoj. Sed ili ja ŝatas frandi kristnaskan kukon kaj infanoj atendas donacon de Sankta Nikolao.
nuda branĉaro
sur ĉielo vitreca
alglaciiĝas
flagras vaporo,
odoro kaj humoro —
odena poto
———
odeno = speco de japanaj mikspotoj, konsistanta el diversaj ingrediencoj (fritita tohuo, amorfofalaĵo, kolokasio, boligita ovo, rafano, fiŝpastaĵo ktp laŭplaĉe) en buljono el bonitaĵo, laminario kaj sojo; preferata precipe en vintro.
nigra asfalto —
jen unuj sur aliajn
buntaj folioj
MASAKI Juuko[正木ゆう子/MASAKI Yuko] (1952— ) estas japana moderna hajkisto. Mi ŝatas ŝian sekan lirikismon.
Akva terglobo.
Kun iom da distanco,
printempa luno.
– – – – – – – – tradukita de Vastalto
Homo sur la tero rigardas la belan printempan lunon. Sed per la vortoj “iom da distanco”, la aŭtoro prezentas grandan kosman scenon, en kiu la terglobo kun la luno rivoluas ĉirkaŭ la suno. Ĉiutaga sceno saltas al kosma vizio. Bela tranĉo kaj granda salto!
Jen la japana originalo:
水の地球すこしはなれて春の月
Mizu-no ĉikjuu, sukoŝi hanare-te haru-no cuki.
velkiga vento —
ĉie ŝuoj stumbladas
per sekaj sonoj
ginko maljuna
pike al firmamento —
rotacias tero