knabo insistas
haste duonkriante —
friska printempo
Kategorio: Hajko
Hajko de hodiaŭ
nun vaporspuro
malstreĉite larĝiĝas —
printempa lumo
Hajko de Baŝoo
tumulta maro —
ĝis Sado transe kuŝas
la Lakta Vojo
— MACUO Baŝoo (1644 – 1694)
— tradukita de Vastalto
* Sado estis insulo, en kiu oni izolis ekzilitojn.
Modernaj stiloj de hajko
Hieraŭ mi skribis pri la tradicia stilo de hajko.
Jam de la komenco de la hajka historio talentaj hajkistoj klopodis disvolvi novan stilon super la tradicio.
Nuntempe troviĝas diversskolaj hajkistoj en Japanio. Mi priskribos tri ĉefajn fluojn.
La unua estas tradiciistoj, kiuj disvolvas sian stilon sur la tardicia vojo. Ili pli atentas naturon kaj homon. Ili estas plimulto de la hajkista mondo.
La dua estas sociistoj, kiuj pli atentas homon kaj socion. Kelkaj el ili verkas hajkojn sen sezonvortojn.
Kaj la tria estas liberformistoj, kiuj verkas liberformajn hajkojn. Ili staras ĉe la plej malproksima ekstremo kontraŭ la tradiciistoj. Ŝajnas, ke iliaj hajkoj elverŝiĝas el la animo de aŭtoro.
Kompreneble unu hajkisto povas esti foje tradiciisto, foje sociisto aŭ sensezonisto, kaj foje, kvankam malofte, liberformisto.
Tradicia stilo de hajko
Hajko havas tradicion de ĉ. 400 jaroj. En la daŭro de sia historio ĝi firmigis sian kernon, kaj de tempo al tempo geniaj hajkistoj renovigis kaj pliriĉigis ĝin.
La tradicia hajko havas tri karakterizaĵojn.
- respekto al la fiksita formo de 5, 7, 5 silaboj
- respekto al la sezonvortoj
- kunmetado de du aferoj, aŭ aserto de unu afero
Hajko de hodiaŭ
nuda arbeto —
ekpenso, ke mi faru
ree denove
Hajko de hodiaŭ
Hajko de hodiaŭ
asfalta korto —
ombro de nudaj branĉoj
faras desegnon
Hajko de hodiaŭ
novembra nokto —
anticipe la seĝon
okupas kato
Hajko de hodiaŭ
voĉoj senĝenaj
de plenaĝaj virinoj —
ruĝaj folioj