streĉa intrigo
en mirinda romano —
freŝa sodakvo
Kategorio: Hajko
Hajko de hodiaŭ
suna en cujo —
vigle muĝetas kato
kaj lavmaŝino
—
Ni ĝojas kelkajn sunajn tagojn en la longa pluvsezono.
Hajko de hodiaŭ
turtido atendas
kun nigraj okuletoj
en verda pluvo
Hajko de hodiaŭ
kato malsana
lasas harojn al mano —
varmo humida
Hajko de hodiaŭ
prosperas cujo —
tapiŝoj da rizkampo
maldense verdaj
Hajko de hodiaŭ
elbaniĝo nun —
disŝprucas en la gorĝon
sodakva ŝaŭmo
Hajko de hodiaŭ
kiu distingas
kolorojn de pluvguto —
ja hortensio
Hajko de hodiaŭ
malbonhumore
batas vosto de l’ kato —
cujo vigliĝas
Hajko de hodiaŭ
porda lanterno —
ŝirmita de pluveroj
ha, hidrangeo
La meteologia observatorio deklaris, ke hodiaŭ komenciĝis ĉi-jara cujo (pluvsezono) en nia regiono.
Hajko de hodiaŭ
virino vokas —
semitaj farbitoj jen
ĝermis tri el kvin