Hajko de Yamada tempu

    Homojn englutis
    fabriko, — kaj nebulen
    fumojn eksputis.
          — el “Suito ’67” (1967)

Tiu ĉi estas verko de Yamada tempu, japana esperantisto (1902-1993), membro de la Hajkista Klubo. Li verkis hajkojn ankaŭ en la japana lingvo.

Nebulas en aŭtuna mateno. Laboristoj venas al la fabriko kaj ĝi komencas funkcii sputante fumon. Estas komenciĝo de ordinara tago. Tamen tra siaj kurioze deviantaj okuloj, la verkinto vidis, ke la fabriko glutas laboristojn kaj el ili elfaras fumojn. Estas ja ŝoka spektaklo!

Plaĉas al mi la vorto-artifiko de la verkinto, kiu vidigas duoblajn scenojn al legantoj.

Hajko de Ueyama masao

    Acer’ helflavas,
    sunlumo al l’ oldulo
    la koron lavas.
          — el “Finalo ’73” (1973)

Tiu ĉi estas verko de Ueyama masao, japana esperantisto (1910-1988), aŭtoro de esperantaj rakontoj kaj poemoj, membro de la Hajkista Klubo.

Jen aŭtuna bela tago. La suno milde kaj vigle heligas flaviĝintajn acerfoliojn. Ĝi refreŝigas ankaŭ la koron de la verkinto.
Estas bona poemeto. Sed mi diru, ke la verko ne estas bona hajko, ĉar en la tria verso la verkinto jam malkaŝas sian koron, kion la tradicia hajko rekomendas eviti.

La malkaŝo de la koro en hajko donas nur malprofundan impreson al legantoj. Sed aludo al la koro en hajko povas doni pli profundan impreson al legantoj.

Hajko de Miyamoto masao

    Aj, ĉiu membro
    doloras ĉe vekiĝo;
    jam tuj novembro.
          — el “Nokturno ’71” (1971)

Tiu ĉi estas verko de Miyamoto masao, japana esperantisto (1913-1989), motoro de japana Esperanto-movado, membro de la Hajkista Klubo.

Japana oktobro estas kulmino de aŭtuno. En mateno kaj vespero oni klare sentas malvarmiĝon. Ruĝaj kaj flavaj folioj estas signo de velkiĝo kaj aŭguras vintron. Tiutempe la verkinto estis 58-jara, en komenco de maljuniĝo. Certe li antaŭsentis sian vintron.

Hajko de Tanaka sadami

    Falis kaŝtano
    en ĝardena arbusto —
    solas kabano.
            — el “Kapriĉo ’70” (1970)

Tiu ĉi estas verko de Tanaka sadami, japana esperantisto (1907-1992), membro de la Hajkista Klubo.

El la hajko aperas kvieta kaj silenta sceno de serena tago en aŭtuno. La verkinto, sola en la kabano, eble ĝuas serenecon kaj sentimentalon.

Hajko de Tomita tomu

    Jen supravale
    situas laŭb’; folioj
    flirtas defale.
          — el “Suito ’67” (1967)

Tiu ĉi estas verko de Tomita tomu, japana esperantisto (1907-?), membro de la Hajkista Klubo.

Estas bela pejzaĝo de aŭtuno. La laŭbo eble konstruiĝis kiel belvidejo por vizitantoj de la valo, kiu estas plene ornamita de ruĝaj kaj flavaj folioj en aŭtuno. Ĉirkaŭite de la natura donaco, oni impresiĝas kaj sentas feliĉon.