Jen WordPress 2.1

Finfine mi sukcesis!
Jen vi vidas mian blogon motoratan pere de WordPress 2.1 esperantigita de Bertilo Wennergren.

La kaŭzo de mia antaŭa malsukceso estus misfunkcio de la FTP-programo sur mia nova komputilo. Mi povis senprobleme alŝuti ĉiujn dosierojn pere de la sama FTP-programo sur mia malnova tekkomputilo.

Post la alŝuto mi faris jenajn:
5. Aliri al la blogo kaj eniri en la administran paĝon.
6. Fari promocion laŭ instrukcioj.
7. Reaktivigi kromprogramojn.
8. Modifi du dosierojn sidebar.php kaj style.css laŭ la antaŭa versio kaj alŝuti ilin.

Jen estas ĉio.

Problemo de Fajrovulpo 2.0

En mia nova komputilo mi instalis la novan version 2.0 de Fajrovulpo (Firefox). Ĝenerale ĝi bone funkcias kaj plaĉas al mi.
Sed mi trovis unu problemon, ke ĝi vidigas ĉi tiun retpaĝon de Radio Polonia malsame ol la versio 1.5.
Pere de Fajrovulpo 1.5 en tiu paĝo aperas linio “Elŝutu” kaj piktogramo de laŭtparolilo por ĉiu elsendo. Sed pere de Fajrovulpo 2.0 ne aperas la linio “Elŝutu” nek la piktogramo. Tial mi ne povas elŝuti la plej freŝdatan sondosieron pere de Fajrovulpo 2.0. Kio kaŭzas la misprezenton?

Mi fuŝis

Ho ve! Mi fuŝis en instalado de OED (Oxford English Dictionary) V3.1 al mia nova komputilo. Mi ne sciis, ke ĝi ne bone funkcias kun virtuala KD-legilo. Nun la serĉprogramo de OED startas nur unu fojon en ĉ. 10 alklakoj. Tute maloportune!
Mi retpoŝte demandis la vendkompanion pri eblaj rimedoj por reordigi. Mi esperas, ke ili bonkore respondos.

Netaŭga muso

Mia nova komputilo estis liverita kun muso kaj klavaro. La muso, ordinara tipo kun du butonoj kaj ruligrado, fiere portas sur si la markon de la fabrikinto de la komputilo. Sed ĝi estas iom tro granda por mia mano. Ĝia ŝnuro estas ne mola kaj fojfoje malhelpas liberan musmovon. Aldone ĝia ruligrado mizere knaras. Entute mi estas malkontenta pri la muso.
En la venonta ferio mi aĉetos novan muson por mia nova komputilo.

Instalado de programoj

Hodiaŭ mi tuttage okupiĝis pri instalado kaj agordado de programoj en mia nova komputilo. Mi finis nur trionon de la necesaj programoj.
Mi rimarkis, ke ne facila estos restaŭro de la mastruma sistemo kunplektita kun peliloj por la aparataro, ĉar la fabrikinto liveris nur apartajn KD-ojn de la mastruma sistemo kaj de la peliloj. Hmm, se reinstalado de la mastruma sistemo estos necesa, kion fari?

Nova komputilo

Mi aĉetis novan surtablan komputilon. Jen estas ĝia specifo:
  Centra prilaborilo: Intel Core 2 Duo T7200 2 GHz(gigahercoj).
  Ĉefmemoro: 2 GB(gigabajtoj).
  Durdisko: 160 GB.
  Mastruma sistemo: Windows XP Professional SP2.
  Dimensio: longo 29,6 cm x larĝo 21,0 cm x alto 5,5 cm.

La nova komputilo estas surtabla, sed kompakta. Totale ĝi havas pli ol duoblan kapablon kompare kun la nuna tekkomputilo. Ĝi tre plaĉis al mi.
Hodiaŭ mi unuafoje ĝin startigis. Mi agordos ĝin en la venonta sabato kaj dimanĉo.

Terabajta durdisko

La usona durdiska fabrikisto Hitachi Global Storage Technologies anoncis, ke ĝi ekspedos 3,5-colan durdiskon kun la kapacito de 1 terabajto en la unua kvaronjaro de 2007. 1 terabajto (TB) estas la 40-a potenco de 2, t.e. ĉirkaŭ 1 duiliono da bajtoj, aŭ egalas al 1024 gigabajtoj (GB).
Finfine aperis terabajta durdisko! Antaŭ 10 jaroj, kiam oni uzis Vindozon 95, ni parolis pri terabajto kiel revo.

Mi ekzamenas WordPress-on

Hieraŭ kaj hodiaŭ mi traserĉis retpaĝojn pri la instalo de WordPress. Bedaŭrinde mi ne povis trovi sugeston pri la kaŭzo de mia malsukceso.
Tamen mi trovis en ĉi tiu paĝo (en la angla) rimedon por aliri la kreitan WordPress-on sen la komencan pasvorton. Per ĉi tiu rimedo mi sukcesis redifini mian pasvorton.
Nun mi uzas kaj ekzamenas la novan blogon en mia komputilo. Mi provis kaj sukcesis importi la ĝisnunan artikolaron (kun komentoj) de MovableType en la novan blogon.
Mi daŭrigos la ekzamenadon plu en kelkaj tagoj.

Malsukceso en instalado

Mi provis instali WordPress-on en mia tekkomputilo. Sed mi ne sukcesis instali ĝin.
En mia komputilo jam bone funkcias Apache 1.3.34, PHP 4.4.3 kaj MySQL 3.23.49 sur Windows XP Pro SP2. Do mia komputilo kontentigas la sistemrekomendojn.
Mi sekvis la instrukciojn de readme.html kun atento. Ĝis la unua paŝo bone iris la instalado sur Firefox 1.5.0.8. Enmetine titolon de la blogo kaj retpoŝtan adreson, mi musklakis la butonon “pluiri al la dua paŝo”.
Mi atendis kelkajn minutojn sed la ekrano de la retumilo stagnadis atendante ne aperantan duan paŝon.
Mi ekzamenis la datumbazon kaj trovis ke la tabloj estas sukcese kreitaj. Kiam mi aliris la blogejon, la nova blogo kun bonvena mesaĝo aperis sur la retumilo. Sed ĉar mi ne ricevis la pasvorton de la blogo, tial mi ne povas ensaluti ĝin.
Hmmm. Kion fari?

Nova blogprogramaro

Nun mi komencis pristudi novan blogprogramaron WordPress, kiu estas libera programaro kun nefermitaj fonttekstoj. Ĉar mi trovis, ke Bertilo WENNERGREN tradukis ĝin en Esperanton. Mi elŝutis la dosieron
el ĉi tie.
Mi nun uzas MovableType, kiu lastatempe ĝenas min per tio, ke rekonstruado de blogo kun ĉ. 400 artikoloj ĉiufoje postulas multe da tempo. Kiel do funkcios WordPress en la sama kondiĉo?