USB-kablo por poŝtelefono

USB-kablo por poŝtelefono

Hodiaŭ mi aĉetis USB-kablon por konekti poŝtelefonon kaj komputilon. Per la kablo oni povas uzi poŝtelefonon kiel modemon ĉe komputilo.
En la hejmo kaj en la laborejo mia tekkomputilo povas aliri al la interreto per la ekipitaj lokaj retoj. Sed krom la du lokoj mi bezonas alian rimedon por aliri al la interreto. Unu el eblaj rimedoj estas tiu ĉi kablo.
La aliro tra poŝtelefono estas multekosta. Tamen mi antaŭvidas, ke mi uzos ĝin nur malofte kaj nur mallonge.

Eltondi tekston el html-dosieroj

Hodiaŭ mi faris Perl-programeton por eltondi artikolojn el centoj da html-dosieroj, kiujn mi akiris el iu TTT-ejo. Unu retpaĝo enhavas unu artikolon kun titolo kaj dato, krome ankaŭ diversajn ligojn kaj bildetojn.
Ŝajnas al mi, sed ne certas, ke ĉiuj paĝoj estis faritaj el unu sama ŝablono. Titolo kaj dato estas metitaj inter difinaj etikedoj. Sed oni ne aldonis ian difinan etikedon antaŭ kaj post artikol-teksto.
Tial mi faris algoritmon per laŭokaza maniero. Tute maleleganta solvo! Tamen ĝi taŭgis por mia celo.

Winamp + in_ra.dll = peza

Mi legis ĉe iu retpaĝo, ke aldoninte la kromprogramon “innover’s RealAudio plugin“, oni povas aŭdi RealAudio-sondosierojn per Winamp. Mi instalis tiun kromprogramon en mia komputilo. Kiam mi reproduktis rm-dosieron per Winamp, mi trovis, ke ĝi funkcias tre peze kaj malhelpas alian programon (ekz. explorer.exe). Do ĉi tiu rimedo estas ne oportuna por ĉiutage reprodukti rm-dosierojn..

Alia uzmaniero de “wget”

Mi antaŭe skribis pri la uzado de “wget [vavoget]”.
Lastatempe mi uzas la opcion “-i”, kiu indikas dosieron, en kiu estis vicigitaj URL-oj. Ekzemple
—————————————————-
wget -O foo.txt -i url.txt
—————————————————-

Kaj la dosiero “url.txt” estas jena:
—————————————————-
http://www.bar.com/indekso.php?id=11
http://www.bar.com/indekso.php?id=12
…..
http://www.bar.com/indekso.php?id=19
—————————————————-

Rezulte de la komando, ĉiuj elŝutitaj datumoj kolektiĝas en la dosiero “foo.txt”. Kiam la opcio “-O” ne estas aldonita, tiam la elŝutitaj datumoj fariĝas apartaj dosieroj.

Elimini fonan bruon de sondosiero

Audacity, sonredakta programo, havas ankoraŭ unu avantaĝon, ke ĝi povas elimini fonan bruon de sondosiero.
Hodiaŭ mi enkomputiligis kelkajn sondosierojn el malnovaj sonbendoj. Ĉiu sonmaterialo sur sonbendo neeviteble estas kunigita kun fona bruo. Per Audacity oni forigas bruon en du paŝoj. Unue oni elektas parton de fona bruo en la sondosiero, kaj lernigas al la programo, kia estas la bruo forigenda. Due oni elektas traktotan parton de la dosiero, kaj alklakas plenuman butonon. Atendu minutojn kaj ĉio estas plenumita. Estas tre facile.
Restas unu eta malkontento. Sonoj post la traktado ekhavas iom metalecan sonkoloron. Ĉi tio, tamen, estas tolerebla.

Sonregistri retan elsendon en komputilo

Radioprogramo de la Pola Radio (Radio Polonia) estas rete disaŭdigita en la formatoj de Real Audio kaj WMA(Windows Media Audio). Oni povas aŭdi tiun programon per la aŭdilo RealPlayerWindows Media Player, sed oni ne povas konservi la programon kiel sondosieron en sia komputilo per tiuj aŭdiloj.
Mi trovis la komputilprogramon Audacity, libera programo por registri kaj redakti sondosierojn. Jen la proceduro:
(1) Aldonu agordopanelon de “WAVE-eligo miksita (aŭ Stereo MIX)” al la panelo “Sonregistr-agordilo (Recording Control)”.
[[“Stirpanelo (Control Panel)” -> “Sono kaj Plurmedio (Sound & Multimedia)” -> “Aŭdigo (Audio)”, kie alklaku la butonon “Sonkvanto (Volume)” ĉe “Sonregistro (Recording)”]]
(2) Startigu Audacity kaj elektu kiel enig-fonton “WAVE-eligo miksita (aŭ Stereo MIX)” anstataŭ “Mikrofono (MIC)” aŭ “LINE IN”.
(3) Aŭdigu radioprogramon per iu aŭdilo.
(4) Alklaku la registrobutonon ĉe Audacity. Komenciĝas sonregistrado.
(5) Alklaku la haltig-butonon, kiam finiĝis la radioprogramon.
(6) Sekurigu la faritan sondosieron en la formato de MP3.

Ŝatataj pentraĵoj por ekrankurteno

Mi ŝatas viziti artmuzeojn, kaj ĉe ĉiu vizito mi aĉetas kelkajn bildokartojn de pentraĵoj, kiujn oni ekspozicias tie.
Iun tagon mi ekdeziris, ke mi ĝuu ilin sur la ekrano de mia komputilo. Tiam mi enkomputiligis la bildokartojn per skanilo. Kaj mi serĉis kaj trovis programon, kiu montradas bildodosierojn serie sur ekrano. Tiu programo povas funkcii ankaŭ kiel ekrankurteno.
Nun mi povas ĝui ŝatatajn bildojn sur la ekrano, kiam mi ripozas antaŭ mia komputilo.

Koloro de LCD-vidigilo

Mi aĉetis 15-colan LCD-vidigilon Diamondcrysta RDT155LM fabrikitan de MITSUBISHI. Ĝia ekrano havas fajnecon de XGA (1024 x 768 bilderoj). Ĝis nun mi uzadis la tekkomputilon kun 12-cola ekrano. Tial mi ĝojas, ke mi povas vidi ĉion kun pli grandaj literoj sur pli vasta ekrano.
Sed unu manko ĝenas min. Tio estas, ke la likvakristala ekrano havas iomete bluetan koloron tie, kie la koloro devas esti tute blanka. Mi provis agordi la ekranon konsultante la manlibron, sed mi ne sukcesis. Ja bedaŭrinde!

Vidigi lokajn dosierojn sur FireFox

La retumilo FireFox implicite ne vidigas ligitajn dosierojn en loka disko pro sekureca kialo. Tio malpermesas malican retpaĝon de ekstere atenci lokajn dosierojn.
Sed kiam mi uzas la serĉilon Hyper Estraier en mia komputilo, tio estas maloportuna, ĉar mi volas vidi originajn dosierojn ligitajn el la listo de serĉrezulto.
La rimedo por vidigi lokajn dosierojn sur FireFox estas prezentita en ĉi tiu retpaĝo (en la angla). Mi resumas la enhavon en la sekvaj linioj.
Daŭrigi legi Vidigi lokajn dosierojn sur FireFox

Akiri dosierojn el retejoj per “Wget”

Wget“[mi prononcu: vavoget] estas libera programo, kiu helpas elŝuti dosierojn aŭtomate el TTT-serviloj.
Ekzemple, kiam mi volas elŝuti retpaĝojn generitajn de servilo kun seriaj numeroj, mi faris jenan komandodosieron.
—————————————————-
wget -O foo101.html http://www.bar.com/artikolo.php?id=101
sleep 1
wget -O foo102.html http://www.bar.com/artikolo.php?id=102
sleep 1
……
wget -O foo109.html http://www.bar.com/artikolo.php?id=109
—————————————————-
Ĉi tie “sleep” estas il-programo, kiu haltigas la funkciadon dum la difinita sekundo.