Jam pasis la 3-a tago de marto, t.e. la tago por pupfesto. Tamen en mia urbo oni ankoraŭ ekspozicias pupojn sur ŝtupara podieto en publikaj lokoj por turistoj. Ĉirkaŭ mia urbo estas la tradicio ornami ĉirkaŭ pupa podieto per pendaĵoj [sage-mon], mobiloj kun kudritaj pupetoj. De antaŭ pli ol ducent jaroj patrinoj kaj avinoj kudris pupetojn por pendaĵo dezirante bonon kaj feliĉon de siaj filinoj kaj nepinoj. Turistoj povas spekti pupojn kaj pendaĵojn en diversaj lokoj de la urbo ĝis la komenco de aprilo.
Kategorio: Kulturo
Virina rakugisto
Nun en Japanio oni elsendas televidan dramserion “Ĉiritoteĉin”, en kiu ĉefrolas juna virina rakugisto. Rakugo estas komika monologo sur podio, japana populara distraĵo kun 300 jaroj da tradicio. Estas tre malofte, ke virino fariĝas rakugisto.
En unu sceno de la dramo la heroino ĉagreniĝas pro tio, kial ŝiaj aŭskultantoj ne ĝuas ŝian rakontadon. Ŝia edzo, talenta rakugisto, aŭskultis ŝin kaj konsilas, ke la kialo estas tio, ke ŝi estas virino. Rakugo estas rakontita nur de viroj dum 300 jaroj. La rakontoj de rakugo estas adaptitaj por vira rakontado. Do, la aŭskultantoj sentas neakordecon kontraŭ virina rakontado de rakugo.
Ŝi demandas al li, kion ŝi faru. Li respondas, ke pensu ŝi mem, ĉar ĉiu rakugisto en si havas pli-malpli ĉagrenaĵon pri sia arto. Provu! Kiam vi malsukcesos, do denove provu. Vi povas provi multfoje ĝis kiam vi sukcesos.
“Kroniko Japana” legeblas
Antaŭe mi skribis pri la enkomputiligo de la Kroniko Japana. Post 5 monatoj da kunlaboroj de japanaj volontuloj ni enretigis la unuan volumon de la Kroniko Japana. Kvankam ĝi subtitolas “historio”, fakte la unua volumo estas japana mito.
Vi povas legi la tekston en la retejo de la Biblioteko Sakura.
https://www.vastalto.com/librejo/
Nimfeo de Monet
Mi kaj mia edzino vizitis la Ohara-Artmuzeon, kiu estis fondita la unua en Japanio en 1930, kiel privata artmuzeo kolektinta eŭropajn pentraĵojn. Ni rigardis diversajn verkojn de artistoj ĉefe el la 19-a kaj la 20-a jarcentoj: La Anunciacio (El Greco), La Tagmezo en la Alpoj (Giovanni Segantini), Nimfeoj (Claude Monet), Ĉarmoplena Tero – Te Nave Nave Fenua (Paul Gauguin) ktp. ktp.
En angulo de la korto de la muzeo mi vidis lageton, kie floras nimfeoj. Ili kreskis el la korpo transplantita dividite de la nimpheoj, kiuj estis kultivataj en la ĝardeno de la ateliero de Monet. Estas ja miraklo, ke mi povas vidi la pentraĵon kaj ĝian modelon samtempe.
Danci kun la Blanka Hundo
Hodiaŭ mi spektis la videofilmon “Danci kun la Blanka Hundo (To Dance with the White Dog)”, dublita en la japana lingvo (originala verkisto: Terry Kay; reĝisoro: Glenn Jordan; 1993, Usono).
Ĝi estas tre bona filmo. La vivo kaj la filozofio de la ĉefrolanta maljunulo impresis min. Lia amo al la edzino, lia fiero pri la laboro, … Perdinta la plej amatan edzinon, la maljunulo renkontas blankan hundon. Kaj …
Mi ne tuŝos enhavon de la rakonto. Mi rigardadis la postan duonon ja kun larmetoj.
Malnovurba Kvartalo de Varsovio
Hodiaŭ NHK, la plej granda japana amaskomunikilo, prezentis en sia seria televid-programo “la Mondaj Heredaĵoj”, la Malnovurban Kvartalon de Varsovio dum 45 minutoj. En la programo mi vidis nunan aspekton de la Kvartalo, la detruadon fare de nazioj, atestoj de postvivantoj de la Varovia Insurekcio, dummilita aktivado de profesoro kaj studentoj de Varsovia Politekniko, postmilita restaŭro de la Malnovurba Kvartalo fare de polaj civitanoj ktp. ktp.
En la jaro 1980 Unesko registris ĝin en la listo de Mondaj Heredaĵoj pro tio, ke la restaŭrado mem, la homa aktivado kaj la gvidanta ideo, vere indas je Monda Heredaĵo.
Rigardinte la programon, mi ekhavis sinceran respekton al la polaj civitanoj. Kaj mi ĝojas, ke ni, homoj, havas la Malnovurban Kvartalon de Varsovio kiel heredaĵon.
202-a naskiĝdatreveno de H. C. Andersen
Hodiaŭ estas la 202-a naskiĝdatreveno de Hans Christian Andersen. Li naskiĝis en la 2-a de aprilo, 1805.
Li estas tre fama pro liaj fabeloj. L. L. Zamenhof tradukis ilin en Esperanton. Mi legis kelkajn el ili, kiam mi komencis lerni Esperanton.
En Vikipedio troviĝas konciza artikolo pri li.
http://eo.wikipedia.org/wiki/H.C._ANDERSEN
Oni povas legi lian ampleksan biografion ĉi tie.
http://www.brunajokuloj.dk/
Kaj ĉi tie troviĝas ligoj al liaj verkoj legeblaj en Esperanto.
http://www.fortaellinger.frac.dk/#esperant
Miniaturo de gotabulo
Hodiaŭ mi vizitis arkivon en mia urbo. Tie oni ekspozicias pupojn kaj miniaturojn por pupfesto (hina-macuri).
Mi trovis miniaturon de gotabulo, kies larĝo kaj longo estas ĉ. 5 cm. Sur la tabulo desegniĝis precize 19 x 19 linioj kaj metiĝis gopecoj nigraj kaj blankaj. Antaŭ la tabulo ni vidas du gopecujojn. Kaj pluse sur la kvar flankoj de la gotabulo kaj sur la gopecujoj kaj ĝiaj kovriloj pentriĝis ornamaĵo per, supozeble, orfolio kaj uruŝio (japana lako).
Mi impresiĝis pro la preciza laboraĵo.
Atendi printempon
En la elsendo de la 3-a de februaro de Radio Polonia, Barbara Pietrzak komencis iun programeron per jena frazo:
“Al la Centra Pollando revenis la aŭtuneca aŭro, …”
Unue mi tuj pensis, ke tiu estas retrorigarda programero, kiu fakte elsenditus en la lasta jaro. Sed poste mi ŝanĝis mian opinion. Certe Barbara parolas pri “reveno de aŭtuneco” en nuna februaro.
Al mi japano tiu frazero estas konfuziga. Se aŭtuno revenas, tio okazas en decembro. Kaj en januaro kaj februaro jam printempo antaŭsignas. Tio ĉi estas natura sento al japanoj.
Do povas esti ekzemplo de kulturdiferencoj.
Jen la foto montras nudajn branĉojn de melio en sunlumo de serena februara mateno. Ni ja atendas printempon.
Kanto karmemora
Karmemoran kanton mi aŭskultis en la hieraŭa esperanta elsendo de Radio Plonia. Ĝi estis kanto de Ramona van Dalsem, kiun mi aŭskultis antaŭ multaj jaroj. Mi memoras la melodion kaj kelkajn frazerojn, sed ne la titolon.
La hieraŭa kanto estis en nova aranĝo, kiu tre plaĉis al mi. Mi sentis maturiĝon de esperantista muzikarto.