Kroniko Japana (Nihonŝoki) estas la plej malnova historia libro de Japanio. Laŭ ordono de tiama Mikado, la princo Toneri finkompilis ĝin en la jaro 720. Ĝi traktas la historion de sinsekvaj mikadoj ekde la mitologia epoko ĝis la 7-a jarcento.
La Kroniko originale estis skribita en la ĉina lingvo kun japaneca parolturno. Ĝi estis malfacla al multaj japanoj por kompreni. Tial, tiutempe en la kortego, oni plurfoje okazigis leg-kunvenojn, en kiuj doktoroj prelegis pri la Kroniko de la komenco ĝis la fino.
Kategorio: Kulturo
Pleta pejzaĝo
Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis galerion de skulptaĵoj kaj artmetiaĵoj. Tie mi eksciis pri la ĝenro “pleta pejzaĝo“, japanlingve “bon-seki (盆石)”, t.e. “pletoŝtono”.
Jen estas ekzemplo de pleta pejzaĝo, kiu montras Mijaĵima [Miyazima], la historia sankteja insulo proksima de la urbo Hiroŝima. Oni faras pletan pejzaĝon per ŝtonoj kaj sablo metitaj sur pleto. La ĝenro estas unu el japanaj tradiciaj artoj.
Mi spektis “Rakontoj el Termaro”
Hodiaŭ mi kaj mia edzino spektis la animacian filmon “Rakontoj el Termaro”. Mi impresiĝis pri belaj bildoj de la filmo, same kiel de antaŭaj verkoj de Studio Ghibli.
Mi pensas, ke la scenaro bone respegulas kaj rekreas la originalan mondon de Le Guin. Kelkaj kritikistoj kritikas la filmon, dirante ke en la filmo mankas grandaj movoj, kiuj karakterizis la animaciajn filmojn de MIYAZAKI Hayao. Sed mi opinias, ke la kritiko mistrafas, ĉar la mondo de Le Guin estas plena de internaj luktoj aŭ konfliktoj. La filmo de MIYAZAKI Goro lerte rekreas la atmosferon de la originala verko.
Mi kaj mia edzino estas kontentaj pri la filmo.
Artobjekto aŭ rubaĵo?
La Fina Bordo
La animacia filmo “Rakontoj el Termaro” estas farita surbaze de la romano “La Fina Bordo (The Farthest Shore)” el la serio Termaro.
Ekvilibro de la mondo rompiĝis kaj magio perdadis sian povon iom post iom. La granda magiisto Ged kaj juna princo Arren vojaĝas al la fino de la mondo por trovi la kaŭzon.
Jam de kelkaj tagoj oni ripete elsendas sur televido reklamojn pri la filmo.
Rakontoj el Termaro
Baldaŭ estos prezentata nova animacia filmo “Rakontoj el Termaro (Tales from Earthsea/ゲド戦記)”, verko de Studio Ĝibli (Ghibli). La filmon reĝisoris MIJAZAKI Goroo (MIYAZAKI Goro), filo de MIJAZAKI Hajao (MIYAZAKI Hayao).
“Termaro” estas fikcia mondo kreita de Ursula K. Le Guin. La serio konsistas el 5 romanoj kaj 7 noveloj. Mi iam legis en la japana traduko unu romanon “Sorĉisto de Termaro (A Wizard of Earthsea)”.
Mi antaŭĝuas spekti la animacian filmon.
La Mastro de l’ Ringoj
Hieraŭ kaj hodiaŭ mi spektis per televido la filmon “La Reveno de la Reĝo”, la tria parto de “La Mastro de l’ Ringoj”.
Mi jam antaŭe legis ĝin en la japana traduko. Tamen ĉi-foje la bildoj de la filmo multe pli impresis min. Precipe la batala sceno ĉirkaŭ Minaso Tirit estis tre viveca kaj realeca al mi, kvankam la racio diris nereala.
Mi havas ankaŭ ĝian esperantan tradukon de Auld, kiun mi ankoraŭ ne legis. Mi pensas, ke mi legu ĝin iel farante tempon.
Palaco de daimio
Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis la historian muzeon de la kastelo de Saga.
En la antaŭlasta jaro oni restaŭris la palacon en la centra cidadelo de la kastela tereno. En la palaco oni eksponas historiaj dokumentoj kaj objektoj pri la feŭda regno de Saga en Edo-epoko [1603 – 1867].
Enestas multe da ĉambroj vastaj kaj altplafonaj. Mi pensis, ke estus tre malvarme en vintro eĉ kun tiamaj hejtiloj.
Filmo pri karmemora pasinta epoko
Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis urban kulturcentron, kie oni prezentis la kinofilmon “Por Ĉiam — la Vespersuna Strato”. Ĝi estas drama filmo el la komiksa originalo de SAIGAN Ryoohei “3-tyoome no yuuhi“.
Ĝi pentras la vivon de simplaj civiluloj en popola kvartalo de Tokio ĉirkaŭ en la jara 1958. Nur 13 jarojn poste de la malvenko de la Dua Mondmilito, preskaŭ ĉiuj estis malriĉaj, sed ĉiuj vivis kun espero por estonteco. La Tokia Turo en konstruado simbolas la epokon.
La ĉiutagaĵoj pentritaj en la filmo kare rememorigas nin pri la pasintaj tagoj, kaj la rektanima vivmaniero de la tiamaj homoj vekas emocion en ni.
La kava nadlo
Hazarde mi trovis la paĝon pri Arsène LUPIN (Arseno LUPINO) en Vikipedio.
Kiam mi estis knabo en elementa lernejo, mi estis entuziasma leganto de la serio de Lupino, japanlingva tradukaĵo reverkita por geknaboj.
“La Kava Nadlo (L’Aiguille creuse)” estas la plej plaĉa verko, en kiu aktivas juna detektivo, liceano Isidore Beautrelet. Mi volas scii prononceblan proksiman literumon de lia nomo en esperanto. Kaj mi esperas legi la serion de Lupino en esperanto.