Instali programojn

Hodiaŭ mi faris la malpromocion de la programoj Apache, MySQL kaj PHP en mia komputilo.
Unue mi haltigis servojn de MySQL kaj Apache. Kaj mi forigis sinsekve MySQL, Apache kaj PHP el mia komputilo. Due mi instalis malsuperan version de ĉiu programo. Sinsekve Apache, PHP kaj MySQL.
La malpromocio estis ĝenerale sukcesa. Denove ekfunkcias TTT-ejo en mia komputilo. De nun mi devas alĝustigi kelkajn aplikajn programojn al la nova cirkaŭaĵo.

Malpromocii programon

Mi jam instalis TTT-servilan programon Apaĉo [Apache] en mia komputilo antaŭ pli ol unu jaro. Ĝia versio estis 2.0. Sed la gastiga komputilo, en kiu gastas tiu ĉi TTT-ejo, disponas la version 1.3 de Apaĉo.
En tiu ĉi TTT-ejo mi rulas kelkajn aplikajn programojn, kiuj estis skribitaj en la programlingvoj Perl kaj PHP. Ankaŭ la versioj de la programlingvoj estas malsamaj inter mia komputilo kaj la gastiga komputilo.
Nun mi planas instali novan aplikan programon en tiu ĉi TTT-ejo. Sed antaŭ ol mi faros tion, estas pli bone, ke mi provu ĝin en mia komputilo. Tial mi decidis, ke mi aranĝu mian programaron same al la gastiga komputilo. Mi devas malpromocii la programojn. Mi do esploras sekuran farmanieron de malpromocio.

Ekŝvelas burĝonoj de sakuro

sakuro burĝonas

Ĉefrolulo de printempo baldaŭ vizitos nin. Jen rigardu branĉon de la sakuro, kiu staras en la proksima hospitalo. Vi vidas, ke florburĝonoj sur la branĉo jam ekŝvelas kreviginte sian ŝelon. Mi antaŭsupozas, ke la sakuro ekfloros post semajno.
sakuro: fal-foliaj arboj de la subgenro Cerasus el la genro Prunuso, distingataj per la aparte belaj floroj.

Blanka magnolio

blanka magnolio

En iu proksima domo de la sama strato nun floras blanka magnolio [Magnolia heptapeta]. Ĉe magnolio unue aperas floroj kaj poste folioj. Mi tre ŝatas ĝian duonmalferman floron, kiu similas al blanka lampeto sur branĉo.
En la japana lingvo blanka magnolio nomiĝas haku-mokuren t.e. “blanka lotusarbo”. Tiu ĉi estas bona nomado, ĉu ne?

Eolitiko — malaperinta epoko

De tempo al tempo mi foliumas vortarojn. Mi trovis, ke en Nova PIV [2002] malaperis la kapvorto “eolitiko“, kiu aperis en PIV [1970].
Laŭ PIV eolitiko estas “prahistoria epoko, antaŭa al paleolitiko“. La eolitiko havis sian bazon sur la eltrovo de “eolitoj”. Eolito estas peceto de silikŝtono, kiu la unua troviĝis en Anglujo en 1885. Kaj poste ankaŭ en kelkaj lokoj de Eŭropo. Tiutempe oni pensis, ke ili estas ŝtonaj instrumentoj artefaritaj de prahomoj antaŭ ol paleolitiko. Sed poste klariĝis, ke ili ne estas artefaritaĵoj, sed naturaj produktaĵoj pere de geologiaj fortoj kiel erozio.
Nun arkeologoj ne parolas pri eolito, nek pri eolitiko.

Ankaŭ flava narciso floras

flava narciso

Hieraŭ mi prezentis tute blankan narcison. Hodiaŭ do tute flavan narcison. Ankaŭ tiu ĉi floras en mia ĝardeneto.
Tiun ĉi floron karakterizas mezgranda taso-forma kromkorolo. La pedunklo portas nur unu floron.
Mi pensas, ke ĝi estas Narcissus incomparabilis, t.e. “senkompara narciso”. En la japana lingvo oni nomas ĝin taihai-suisen, t.e. “grandpokala narciso”.

Novaj narcisoj en la ĝardeno

blankaj narcisoj

Nun en mia ĝardeneto floras multaj narcisoj, pli detale, japanaj tazetoj. Antaŭe mi prezentis varion de tazeto kun flava kromkorolo.
Jen la foto montras alian varion (aŭ formon ?) de tazeto. Ĝia floro konsistas el 6 blankaj petaloj (perianteroj) kaj blanka kromkorolo en la mezo. Bedaŭrinde mi ne scias, al kiu vario aŭ al kiu formo ĝi apartenas.
Tiu ĉi vario estas tre plaĉa al mi pro la tute blanka pureco.