Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis ekspozicion de rozoj. Precize dirite, la ekspozicio jam finiĝis antaŭ kvin tagoj kaj la floroj pasis sian kulminon. Tamen oni povas libere promeni en la ekspoziciejo, ĝuante diversajn kultivformojn de rozoj. Estas pasie ruĝegaj, estas amuze buntaj, estas noble blankaj, estas surprize aromaj, estas ĉarme simplaj, ktp. ktp.
Estis bela vetero kun milda vento. Ni ja ĝuis la ekspozicion.
Monato: Majo 2007
Globtrotulo kaj dorsosakulo
Iam antaŭe en Radio Polonia oni priparolis pri globtrotulo kaj dorsosakulo. Nu, mi supozas, ke ambaŭ vortoj devenas de la anglaj vortoj “globe-trotter” kaj “back-packer“. La du vortoj nuntempe uziĝas preskaŭ samsence, tamen ili havas iom malsamajn nuancojn en siaj originoj.
Laŭ OED registriĝis jam en la jaro 1875 “globe-trotter (globtrotulo)”, kiu signifas tiun homon, kiu vojaĝas rapide kaj vaste tra la mondo por turismo. Kaj “back-packer (dorsosakulo)”, kiu piedvojaĝas kun dorsosako, registriĝis en la jaro 1946 (“back-packing” en 1916). Mi pensas, ke siatempe globtrotulo estis riĉa homo kaj dorsosakulo estis ne tiel riĉa.
Globamaranto
Unuavide al ĉi tiu herbo, mi pensis, ke ĝi estas proksima speco al trifolioj. Ĝia florglobo estas tre simila al tiu de trifolio. Sed ĝi havas simplajn foliojn, kontraste al trifolio, kiu havas kunmetitajn foliojn el tri folieroj. Kaj trifolio havas florglobon el papiliformaj floretoj, sed ĉi tiu herbo havas florglobon el kvinpintaj floretoj.
Hodiaŭ mi trovis tre similan foton sur semo-koverto en iu ĝardenkultura vendejo. Ĝi estas globamaranto aŭ gomfreno globa [Gomphrena globosa], unujara herbo el amarantacoj. Ĝi originas en tropika Ameriko kaj transvenis al Japanio ĉ. fine de la 17-a jarcento.
E-societo por Linukso kaj Libera Programaro
Lastatempe oni dissendis per Ret-info la novaĵon pri fondiĝo de “E-societo por Linukso kaj Libera Programaro”. Ĝia retpoŝta listo troviĝas ĉe http://groups.google.com/group/eliberaprogramaro.
Hodiaŭ mi partoprenis en la grupo. Nun ĝia membraro nombras 77. Kvankam mi nun uzas Vindozon, mi opinias, ke Linukso kaj Libera Programaro estas nepre subtenindaj.
Rafiolepiso
Jam en la lasta somero mi kaj mia edzino rimarkis, ke ia arbusto ekkreskas en nia ĝardeneto. Sed ni ne sciis, kio estas ĝia nomo.
Nun la arbusto altas je ĉ. 1 metro. Lastatempe ĝi ekhavas blankajn florojn kun kvin petaloj. Ĝi havas mallarĝajn obovalajn foliojn kun denteta rando. Per ĉi tiuj karakterizaĵoj mi serĉadis ĝian nomon, konsultante librojn kaj retpaĝojn.
Fine mi eltrovis, ke ĝia nomo estas rafiolepiso, pli detale, umbela rafiolepiso [Rhaphiolepis umbellata], ĉiamverda arbusto el rozacoj. En la japana lingvo oni nomas ĝin “ŝarin-bai (車輪梅)” t.e. “rado-umeo”. Ĝia folioj elkreskas radforme ĉirkaŭ la branĉo. Kaj ĝiaj floroj similas al tiuj de umeo [Prunus mume].
——
Korekto: Poste klariĝis, ke la arbusto ne estas umbela rafiolepiso. Bonvole legu ĉi tiun artikolon.
Mi petas vian kunlaboron
Kion, laŭ via kompreno, signifas jenaj tri frazoj?
1. kopii foton
2. presi foton
3. printi foton
Bv. ne konsultu vortarojn! Mi volas scii vian lingvosenton.
Indiki via(j)n denaska(j)n lingvo(j)n helpos al posta analizo.
Antaŭdankon al via kunlaboremo.
Flava irido
Iridoj harmonias al kampo en pluvo. Precipe sangoruĝaj iridoj [Iris sanguinea] estas plej popularaj en Japanio. Malgraŭ la scienca nomo ni sentas ĝian floron purpura.
Nu, la foto montras flavajn iridojn, kiuj floras en la ĝardeno de mia patrino. Mi ŝatas ankaŭ flavajn iridojn en pluvo.
Flava irido [Iris pseudacorus] estas plurjara herbo el iridacoj, transportita el Eŭropo en Japanion fine de la 19-a jarcento. Ili estas pororname kultivitaj kaj jam naturigitaj.
Hajko de hodiaŭ
sabla nebulo
senhalte trans la maro —
urbo freŝverda
Danci kun la Blanka Hundo
Hodiaŭ mi spektis la videofilmon “Danci kun la Blanka Hundo (To Dance with the White Dog)”, dublita en la japana lingvo (originala verkisto: Terry Kay; reĝisoro: Glenn Jordan; 1993, Usono).
Ĝi estas tre bona filmo. La vivo kaj la filozofio de la ĉefrolanta maljunulo impresis min. Lia amo al la edzino, lia fiero pri la laboro, … Perdinta la plej amatan edzinon, la maljunulo renkontas blankan hundon. Kaj …
Mi ne tuŝos enhavon de la rakonto. Mi rigardadis la postan duonon ja kun larmetoj.