Mia deziro

Mi konas kelkajn parolemulojn. Ili povas senĉese paroladi dum konversacio. Ili trovas paroltemojn unu post alian. Kelkajn interesajn kaj kalkajn neinteresajn. Ĉiuokaze ilia parolo elfluas, kvazaŭ akvo el fonto.
Mi tre admiras kaj envias tiujn parolemulojn. Mi mem emas pli aŭskulti ol paroli. Certe malparolemulo mi estas. Al mi estas malfacile trovi paroltemojn konvenajn al kunparolantoj.
Mi deziras scii, kio estas la sekreto de tiuj parolemuloj.

6 pensoj pri “Mia deziro”

  1. Interesa demando. Ankaŭ mi estas malparolema, aparte kiam mi estas kun nekonatuloj, aŭ personoj kiujn mi malbone konas. Mi pensas ke eble mi tro timas diri sensencaĵojn aŭ malinteresaĵojn. Ekzemple, kun miaj familianoj kaj bonaj geamikoj mi ne tiom timas tion. Mi scias ke ili ne pensus malbone de mi eĉ se mi balbutas. Estas aparte malfacile en laboraj kunsidoj kie mi volas montri min profesia, lerta, ktp.

    Mi kredas ke tiuj kiu parolemas flue ne timas la reagojn de la aŭskultantoj.

    Strange – mi ne spertas la saman malparolemon kiam mi parolas en Esperanto (mia denaska lingvo – mi nur lernis la anglan 3-jaraĝa kiam mi devis komenci la lernejon). Eble mi funde sentas min pli memfida en Esperanto – kiu estus strange ĉar fakte mi pli eraras en Esperanto pro manko de praktikeblecoj.

  2. Mia deziro estas amikiĝi kun aliaj, eĉ sen vortoj. Sed ne eblas.
    Kiam mi estas eksterlande kun esperantistoj kaj silentas,
    mi rimarkas, ke ili maltrankviliĝas ĉu mi fartas malbone.
    Mi lernis el ili plezuligi per vortoj aliajn homojn kiuj samloke
    kunestas. Sed mia kapo estas malplena por eldiri spritaĵon.
    Rezulte nur bagatelaĵon mi babilas. Speciale kiam mi trovas
    komencantojn, mi rememoras kiel mi estis maltrankvila inter
    bonaj parolantoj de Esperanto kiam mi mem estis komencanto.
    Tial mi laŭeble alpaloras al komencantoj por ke ili ne timu Esperantujon. Eble mi ĝenas progresintojn per mia sensencaĵo.
    Alia kialo de la babilemo estas, ke mi povas pli facile esprimi min en Esperanto ol en iu ajn lingvo sendepende ĉu kunparolantoj estas
    junaj aŭ maljunjaj, viroj aŭ virinoj, profesoroj aŭ studentoj,
    riĉuloj aŭ malriĉuloj. Se mi ne estus esperantisto, mi restus
    nebabilema, kia mi estis infano.

  3. Eble la sekreto estas ke oni ne tiom timas diri sensencaĵojn, ĉar ili konscias ke ne estas tiom grave kaj malagrable foje diri sensencaĵojn. Mi mem estas pli parolema ol malparolema, kaj eĉ ne timas paroli publike. Mi scias ke mi ne malofte diras neinteligentaĵojn aŭ bagatelaĵojn, sed mi fidas je la toleremo de la ceteraj, ĉar mi mem pretas toleri la samon de aliaj (kio kompreneble ne signifas ke mi akceptas homojn kiuj nur diras stultaĵojn). Do, mi volonte kuraĝigus vin tri paroli pli: mi deduktas el viaj skribaĵoj ke vi estas inteligentaj homoj, kaj do vi ja rajtas ofte erari. La sekreto estas pensi ke se iu ĉagreniĝas, probable tiu estas malpli inteligenta, ĉar malpli tolerema.

  4. Kara Tonjo,
    Mi tre bedaŭras, ke vi eble ne estos en Roterdama UK.
    En SAT-diskutejo mi ĉiam lernas multon el viaj bonaj opinioj, dum mi nur babilaĉas en la diskutejo pri neesencaj aferoj por SAT. Mi jam ne timas malkaŝi mian malinteligentecon en iuj ajn diskutejoj, kvankam mi ofte pentas post la alsendo de miaj mesaĝoj.

  5. Ho, Masakato, ne diru tion. En tiu diskutejo (kiel en ĉiuj, cetere) oni ja diras stultaĵojn, sed mi vere ne pensas ke viaj skriboj troviĝas inter tiuj. Ankaŭ mi ja volonte lernas el la travivaĵoj kaj la opinioj de aliaj. Povas esti koincido, sed ĉiuj japanaj amikoj kiujn mi konas pere de SAT, estas treege interesaj homoj. Min multe interesas iliaj komentoj.

  6. Eble alia kaŭzo de silentemo povas esti la manko de memfido. Kiam oni sentas sin sekura kaj ne zorgas pri aliulaj pensaĵoj pli kuraĝas publike paroli.

    Ankaŭ mi kredas ke diri sensencaĵojn ne estas tiel grave, tial ke ĉiu homo iafoje pensas pri banalaĵoj, stultaĵoj. Eĉ la plej saĝa homo certe havas tiajn pensojn.

    Mi kredas, ke oni devas fidi je la toleremo de la kunestantoj kaj ne tro zorgi pri eblaj eraroj propraj. Kio gravas estas ne tio, ke oni diru stultaĵojn aŭ spritaĵojn, sed agi respekteme kaj kompreneme al aliaj homoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *