Baldaŭ finiĝos la jaro 2005. En aŭgusto mi komencis ĉi tiun blogon. De tiam ĝis hodiaŭ mi afiŝadis artikoletojn ĉiutage.
Ĉiutage ion fari krom manĝi kaj dormi, estas tre malofta afero koncerne min. Do gratulon al mi mem.
Kaj tio signifas ankaŭ, ke tiu ĉi jaro estis tiel paca kaj bona por mi, ke mi ne rompis la afiŝadon. Kaj mi dankas legantojn kaj komentintojn, kiuj kuraĝigis min daŭrigi ĉi tiun blogon. Mil dankojn!
Mi deziras al ĉiuj legantoj feliĉan kaj prosperan novjaron.
Felicxan Novan Jaron