Retiriĝo de la Japana Defendkorpuso

Hodiaŭ je la 3-a ptm. (laŭ la japana horo) la japana defendministro ordonis al la ĉefkomandanto de la Mara Defendkorpuso retirĝon de la trupo, kiu estis sendita al la Hinda Oceano por provizi koaliciajn ŝipojn per petrolo.
La kaŭzo estas tio, ke la speciala leĝo kontraŭ terorismo, kiu agnoskis la sendon de la martrupo, perdas validecon hodiaŭ. La leĝo estis tempolimigita ĝis la 1-a de novembro kaj la registaro deziris prokrasti la limdaton per amendo de la leĝo en ĉi somero. Sed en la elekto de senatanoj en julio, plimulton gajnis la Demokrata Partio kaj aliaj opozicia partioj, kiuj kontraŭas la leĝon. Do, antaŭvidante malakcepton de la amendopropono, la registaro rezignis renovigi la leĝon.

Spamoj

Mi havas du afiŝejojn en mia retejo. Ekde la komenco mi kuninstalis programon por ŝirmi ilin kontraŭ spamoj (trudafiŝoj). La ŝirmilo bone funkcias en ambaŭ afiŝejoj kaj ne lasas preskaŭ ĉiujn spamojn aperi sur la afiŝejoj.
Lastatempe unu el du afiŝejoj ricevadas dekojn da spamoj ĉiutage. Kaj de tempo al tempo sur la afiŝejo aperas spamo nekaptita. La atako de spamoj fariĝas pli intensa. Hodiaŭ la afiŝejo ricevis 79 spamojn, el kiuj 77 estis kaptitaj de la ŝirmilo.
Kio okazos estonte?

Hajko de SAITOO Sanki

SAITOO Sanki [西東三鬼] (1900—1962) estis japana hajkisto, kies hajkojn karakterizis modernismo.

    Aŭtunvespero —
    Skeleton de fiŝego
    la maro trenas.
    – – – – – – – – tradukita de Vastalto

Jen la japana originalo:
    秋の暮大魚の骨を海が引く
    Aki-no kure, taigjo-no hone-o umi-ga hiku.

Ĉu katastrofo?

Mi kaj miaj familianoj multe amas nian ĉarman katon Bii. Tamen ekzistas nur unu afero, per kiu li ĝenas nin.
Li gratas per la ungoj tion, kio ajn al li plaĉas. Ni komprenas, ke tia ungogratado estas necesa al katoj. Ni aĉetis kelkajn kartontabulojn fabrikitajn speciale por katoj, kaj metis ilin ĉe diversaj lokoj en la domo. Ĝenerale la kartontabuloj plaĉis al Bii. Li multfoje ungogratas ilin. Sed li ŝatas ungograti ankaŭ tatamojn kaj fostojn.
Li plej preferas unu apartan lignan foston ĉe koridora fenestro. La fosto nun estas plene kovrita de liaj profundaj ungogrataĵoj. Ni timas, ke ĝi rompiĝus maldikigite pro lia ungogratado.

Mediavikio generas matematikajn esprimojn

Eble spertuloj jam bone scias. Sed mi eksciis tion nur hodiaŭ.
Nun mi studas manipuladon de Mediavikio [Mediawiki]. Ĝi kapablas facile generi matematikajn esprimojn per instrukcioj laŭ Teĥo [TeX].
Ekzemple mi skribas:

<math>v=v_0+at</math>

Tiam mi ricevas jenan png-bildon.

matematika esprimo

Se mi skribas:

<math>v={ x_2-x_1 over t_2-t_1 }</math>

mi ricevas jenon.

matematika esprimo

Kaj estas tre oportune al mi, ke mi povas kopii ilin kaj enmeti ekzemple en ĉi tiu blogo.

Rapido kaj rapideco

Kiam mi lernis fizikon en supera mezlernejo, mi eksciis la distingon inter rapideco kaj rapido. (Japane 速さ[hajasa] kaj 速度[sokudo] respektive. Angle: speed kaj velocity respektive.)
Rapideco de fizika korpo estas distanco trairita de la korpo dum tempunuo. Oni diras pri rapideco, ekzemple “60 kilometroj en horo”.
Rapido estas ŝovo dum tempunuo. (Ŝovo estas diferenco de la nuna pozicio disde la origina pozicio.) Oni diras pri rapido, “60 kilometroj en horo norden”. Ĝi montras ne nur grandon sed ankaŭ direkton.
Do rapideco estas skalara fizika grando kaj rapido estas vektora fizika grando. Rapideco povas nomiĝi skalara rapido.
Mi miris multe, kiam mi trovis, ke tute ne ekzistas tia distingo en la nuna lingvouzo de Esperanto. Nek en PIV, nek en Vikipedio. En ĉi tiu artikolo mi provis distingi per rapideco kaj rapido.
Esperanta Terminaro de Fiziko, kompilita de KACUMORI Hiroŝi [勝守寛/KATSUMORI Hiroshi] k.a., proponas “velocito”-n por vektora rapido kaj “rapido”-n por skalara rapido. Sed mi ne aprobas neologismon en ĉi tiu kazo.

Manĵuo kun azukia anno

Manĵuo kun azukia annoJen estas foto de manĵuoj. Oni enpakas annon per tritika pasto kiel duonsferan bulon kaj ĝin vaporumas.
Ofte anno estas farita el azukio (ruĝa fabo [Vigna angularis]) boligita, dispremita kaj miksita kun sukero. Foje oni uzas por anno ankaŭ fazeolon, pizon, bataton, kaŝtanon k.a.
Ĉi tiuj manĵuoj kostas po unu 55 enojn en la kutima dolĉaĵejo. Ili estas bongustaj kaj tre malmutekostaj kompare kun aliaj vendejoj.

Mia gusto

Mi amas dolĉaĵojn. Mia plej amata dolĉaĵo dum jaroj estis ĉokolado kaj ĉokolada kuko. Sed lastatempe mi rimarkis, ke mi preferas annon kaj manĵuon ol ĉokoladon kaj kukon. Anno kaj manĵuo estas japanaj tradiciaj dolĉaĵoj.
Oni diras, ke homa prefero pri gusto ŝanĝiĝas laŭ aĝo. Mi jam estas en la dua duono de mia vivo. Estas interese, ke mia gusto ŝanĝiĝis, malgraŭ tio, ke dum longa tempo mi tre amis kaj multe manĝadis eŭropecajn dolĉaĵojn.

Verkoj de d-ro Nakamura

D-ro NAKAMURA Kijoo (中村精男, 1855—1930) estis direktoro de Japana Centra Meteologia Observatorio kaj la unua prezidanto de Japana Esperanto-Instituto. Li verkis kelkajn artikolojn en Esperanto pri meteologiaj fenomenoj kaj tertremo. Post lia morto oni eldonis kolekton de liaj esperantaj artikoloj en 1932.
Nun mi kaj kelkaj samideanoj enkomputiligas liajn verkojn kaj baldaŭ publikigos ilin rete en la Biblioteko Sakura.