Tagon post tago maturiĝas kaj pliruĝiĝas fruktoj de la ruĝa pirakanto [Pyracantha coccinea] en mia ĝardeneto. Kvankam ĝi havas dornajn branĉojn, kiuj pikas homon, nun ĝi disetendas junajn branĉojn kun relative molaj dornoj kaj folietoj.
Antaŭe mia edzino ne ŝatis la pirakanton, ĉar ĝi plurfoje pikis ŝin. Sed nun ŝi ŝatas ĝin, ĉar ĝi portas ĉarmajn ruĝegajn fruktetojn, kiuj ĝojigas ŝiajn okulojn.
Hajko de hodiaŭ
glacea korpo
vibras violonĉele —
aŭtun’ profunda
Kato sur genuoj
Aŭtuno hastas. Pli kaj pli malvarmiĝas. Hieraŭ la atmosfera temperaturo estis maksimume 20,8 kaj minimume 14,3 celsigradoj. Kaj hodiaŭ maksimume 18,6 minimume 8,5.
Mia amata kato Bii dumtage kuŝadas kaj sur mia kusenego kaj ĉe suda fenestro. Mi foje kapits lin kaj surmetis sur miaj genuoj. Tie li senreziste ripozas kelkajn minutojn, malgraŭ ke li malŝatis miajn genuojn dum varma somero.
Datumtransigo el VM al Vindozo
Antaŭ ol komenci praktike uzi vikion (Mediawiki) sur la virtuala maŝino (VMware Player) en mia komputilo, mi devas solvi tion, per kiu rimedo mi transigu sekurigitajn datumojn el VM al Vindozo. En la VM funkcias Debian-Linukso. Onidire ekzistas 4 elektebloj.
1. Uzi komunan dosierujon farita de VMware Player 2 + VMware Tools.
2. Uzi komunan dosierujon de Vindozo per Vindoza komunuzo.
3. Uzi komunan dosierujon de Vindozo per SMBFS.
4. Uzi komunan dosierujon de Vindozo per CIFS.
Verdire mi ne bone scias SMBFS nek CIFS. Unue mi provis la rimedon 1. Mi preparis komunan dosierujon en la Vindozo kaj en la VM. Sed mi ne sukcecis munti la dosierujon en la Linukso. Mi provadis dum du, tri tagoj, sed mi ne sukcesis, nek povis trovi la kaŭzon.
Sekve mi provis la rimedon 2. Ĉi tiu rimedo estis ja tre facila! En Vindozo mi agordis certan dosierujon komune uzebla. Poste en la Linukso mi elektis menuon: Lokoj -> Konekti al servilo.
servotipo = Vindoza komunuzo
servilo = Nomo de mia komputilo
Kaj alklaki “Konektu”-butonon. Post paŭzeto aperis la Vindoza dosierujo sur la Linuksa labortablo.
Do de nun mi povas senprobleme akumuli datumojn en la vikio sur VM. Kiam mi bezonos kopion de la datumbazo, mi transdonos la datumojn pere de la komuna dosierujo el VM al Vindozo.
Frukto de etfarbito
Ĝis la komenco de ĉi-monato etfarbitoj [Ipomoea lacunosa] floradis en mia ĝardeneto. Ĉi-semajne mi jam ne vidis la florojn, anstataŭe mi trovis multajn fruktojn de la etfarbitoj. Kvankam la floroj de etfarbito estas tre malgrandaj kompare kun ordinara farbito, tamen la fruktoj havas relative similan grandecon. Baldaŭ ili disŝutos semojn kaj ankaŭ venontjare mi povos vidi ĉarmajn blankajn floretojn.
Pririkoltita rizkampo
Hodiaŭ mi preteriris la rizkampon kaj trovis, ke oni jam rikoltis la tutan rizon. En la lasta vendredo rizherboj ankoraŭ kreskis en la rizkampo. Verŝajne oni rikoltis la rizon en la lasta sabato aŭ dimanĉo.
Aŭtuno ja profundiĝis. Tagmeze estas varme, sed matene kaj vespere estas pli kaj pli malvarmete. Mi sentas, ke, post tro longa restado de la somero, hastas la aŭtuno.
Mediawiki en Esperanto
Mi skribis pri Mediawiki funkcianta en la virtuala maŝino. En la komenca agordado de Mediawiki mi povis elekti Esperanton kiel fasad-lingvon. Post la agordado menuoj kaj mesaĝoj de Mediawiki aperis en Esperanto. Estis ja neatendita ĝojo al mi. Gratulon kaj koran dankon al nekonata traduk-teamo!
La mondo progresas
Hieraŭ mi aĉetis kelkajn varojn ĉe iu superbazaro. Ĉe kastablo komizo preterigis ĉiun varon antaŭ strekkod-legilo, kiu aŭtomate kalkulis monsumon. La sumo estis kelkcent kelkdek enoj. Ĉar mi okaze ne havis sufiĉajn monerojn, mi donis al la komizo dekmil-enan monpaperon. Ŝi enigis ĝin en fendo de kasregistrilo, kiu tuj eligis ĝustan sumon da moneroj kaj monpaperoj por la restmono.
Ja maŝino faras tion, kion faris homo antaŭ kelkaj jaroj. Homo tute ne bezonas kalkuli. La mondo progresas. Ĉu venos tempo, kiam ĉe kastablo staras nur maŝino sen komizo?
Virtuala maŝino
Hodiaŭ mi prove instalis virtualan maŝinon en mia komputilo. Virtuala maŝino estas komputila programaro, kiu funkcias kiel alia aparataro (komputilo) en unu reala komputilo. Ĉiutage mi uzas la surtablan komputilon kun Vindozo XP, en kiu mi instalis VMware Player-on.
La virtuala maŝino funkcias nur kiel aparataro de komputilo. Do mi bezonas operaciumon kaj aplikajn programarojn (entute virtuala aplikaĵo) por la maŝino. Lastmonate mi hazarde trovis kaj aĉetis libron kun KD, kiu enhavas virtualan aplikaĵon de Mediawiki por VMware Player. Instalinte la aplikaĵon, mi povas aliri per krozilo sur Vindozo la vikion sur Linukso en la virtuala maŝino.
Tiu mekanismo estas tre ampleksa kaj komplika, sed la instalado kaj la uzado estas tre facila. Mi trovis novan eblecon uzi Linukson en mia vindoza komputilo.
Fruktas pirakanto
Unue mi devas peti pardonon de legantoj, ĉar mi skribis eraron en la artikolo pri la arbusto en mia ĝardeneto. Tiam mi identigis la arbuston kun umbela rafiolepiso [Rhaphiolepis umbellata]. Frukto de rafiolepiso estas purpure nigra. Sed la fruktoj de la arbusto estas flavruĝaj. Do la arbusto ne estas umbela rafiolepiso.
Mi denove konsultis librojn kaj trovis, ke ĝi estas tre simila al ruĝa pirakanto [Pyracantha coccinea]. Ruĝa pirakanto estas ĉiamverda arbusto el rozacoj. Tamen, kial “ruĝa [coccinea]”? Ĝiaj floroj estas blankaj. Verŝajne tiu epiteto devenas de ruĝa koloro de la maturaj fruktoj.