Apud la rizkampo, kiun mi fojfoje preteriras, troviĝas malvasta terpeco je ĉ. 5 kvadratmetroj. Mi supozas, ke posedanto de tiu terpeco estas diligenta plantamanto. Tie kreskas diversaj plantoj, el kiuj mi ĝis nun prezentis kelkajn kun foto.
Antaŭe mi skribis pri la daturo. Apud ĝi kreskas alia daturo kun trumpetformaj floroj, kies petalo estas ekstere purpura kaj interne blanka. Laŭ certa retpaĝo ĉi tiu estas Datura fastuosa, kiun karakterizas multepetala floro. Ni vidas ankaŭ du junajn fruktojn apud la meza floro.
Paroli pri vetero
En Japanio, kiam oni ne ekpensas bonan ideon por interparolado, aŭ kiam oni devas interbabili kun nekonato, ili ofte komencas per paroli pri vetero.
Pro tiu kutimo mi fojfoje skribas pri vetero en ĉi tiu blogo, kiam mi ne havas bonan ideon skribindan.
Nu, ĉi semajne finfine ni havas veran aŭtunon. La maksimuma kaj minimuma temperaturoj estis reciproke 25,6 kaj 18,6 celsigradoj hodiaŭ, 25,1 kaj 19,2 hieraŭ. Hodiaŭ estis sunoplena tago, sed ne estis varmege. Matene eĉ malvarmon ni sentis.
Nun mi sentas doloron ĉirkaŭ la gorĝo. Ĉu inflamo? Ŝajne ĝi estas antaŭsimptomo de malvarmumo.
Sentaŭga sekurkopio
Finfine hodiaŭ revenis mia surtabla komputilo riparita. Laŭ la inĝeniero de la fabriko la DVD-aparato ne paneis sed la ĉeftabulo paneis. Pro tio la DVD-aparato misfunkciis. Kaj ankaŭ la operaciumo estis parte difektita.
Mi ne antaŭvidis difektiĝon de programaro. Antaŭ ol mi sendis la komputilon al la fabrikinto, mi faris kompletan sekurkopion de C: por poste restaŭri per ĝi. Sed kiam la operaciumo parte difektiĝis, tiam la sekurkopio enhavas tiun difektiĝon. Do mi devas ne restaŭri per la sekurkopio. Mi devas denove instali unuopajn programojn. Damne!
Ekzerci Esperanton
Mi utiligas radio-elsendojn por ekzercado de Esperanto. Kiam mi sieste kuŝas kaj ripozas, mi metas mp3-ludilon apud mia kapo kaj aŭskultas registritajn elsendojn de Pola Radio. Laŭ mia memoro mi aŭskultadas programon sen interrompo. Tamen, kiam mi aŭdis la anoncon de “Ĝis reaŭdo!”, mi ekrimarkis, ke la programo subite saltis al la fino. Verŝajne mi aŭskultis parton de la programo en la sonĝo. Mi certe progresus je Esperanto ankaŭ en sonĝo.
Videofilmo en ĈRI
Dum lastaj du-tri jaroj mi malofte vizitis la retejon de Ĉina Radio Internacia (ĈRI). Hodiaŭ vizitinte la retejon, hazarde mi trovis videofilmon pri la malferma parolado de la (tiutempa) UEA-prezidanto Renato Corsetti [Korseti] ĉe la 92a Universala Kongreso en Jokohamo.
Bedaŭrinde la filmo daŭras nur ĉ. 8 minutojn, do mankas la fina parto. Tamen mi rememoris la impreson kaj kortuŝon, kiun mi havis tiutempe en la sama kongresejo.
URL estas:
mms://media.chinaradio.cn/esperanto/corsetti.wmv
Mia matenmanĝo
Matenmanĝe mi kutime manĝas buteritan toaston kaj varman lakton. Fojfoje mi ŝmiras toaston per arakida butero, kiu multe plaĉas al mi. Lastatempe mi aldonis iom da mielo sur la arakida butero. Feliĉe ĝi estis tre bongusta.
Varmege!
Matene estis malvarmete, sed tage estis varmege ankaŭ hodiaŭ. La minimuma temperaturo estis 17,7 celsigradoj kaj la maksimuma estis 30,0 celsigradoj. (En mia ĉambro la termometro indikis ja 32 celsigradojn!) Tio ĉi estas eksterordinara fenomeno. Valoroj de la minimuma kaj maksimuma temperaturoj de la ordinara jaro (mezvaloro de 1979—2000) estas respektive 15,7 kaj 24,2 celsigradoj. Certe ĉi tiu varmego estas parto de la varmiĝo de la Tero.
Dume la plantoj antaŭeniras kun certaj ritmoj. La rizkampo iom post iom flaviĝas. Rizospikoj pli kliniĝas pro sia pezeco.
Daturo
Jen floras daturo apud la rizkampo. Datura metal, unujara herbo el solanacoj. Laŭ libroj ĝi enhavas venenajn ingrediencojn. Oni utiligis ĝin kiel anestezaĵon antaŭ du jarcentoj.
Floro de daturo ordinare estas blanka, funelforma kaj simplapetala. Sed ĉi tiu estas flava kaj multepetala. Konsultinte retpaĝojn, mi eksciis, ke ĝi estas la kultivoformo nomata “ora reĝino”.
Hajko de hodiaŭ
blanka koverto
kun koloraj poŝtmarkoj —
altas ĉielo
Hajko de hodiaŭ
kvazaŭ vestite
per aŭtuna venteto,
la benko sola