Antaŭ ol resendi mian surtablan komputilon al la fabrikinto por riparado, mi devas aranĝi mian tekkomputilon kiel anstataŭanton de la surtabla. Do mi instalis kelkajn programarojn en mia tekkomputilo.
Sed aperis problemo, ke la presilo konektita per loka reto mispresas dosieron senditan de la tekkomputilo. Pli ĝuste, mia tekkomputilo sendas misordonojn al la presilo. Mi malinstalis kaj reinstalis la presilan pelilon. Sed la problemo ne solviĝis. Hm, kion fari?
DVD-aparato paneis
Hieraŭ DVD-aparato de mia surtabla komputilo paneis. Kiam mi enigas diskon en la aparato, post 2-3 sekundoj ĝi retroeligas la diskon. DVD-ROM, DVD-video, KD-ROM, KD-muziko… ĉiuj ne taŭgas.
Mi aĉetis la komputilon komence de ĉi-jaro. Do ankoraŭ en la garantia periodo. Mi skribis retletron al ĝia fabrikinto. Tiu ĉi respondis hodiaŭ, ke mi resendu per kuriera servo la tutan aparataron por ekzamenado kaj riparado.
Kiam DVD-aparato de mia tekkomputilo paneis en ĉi-majo, ĝia fabrikinto (granda kompanio) sendis servo-inĝenieron por ripari al mia hejmo. Estis tre oportune. Sed ĉi-okaze mi devas sendi la komputilon al la fabrikinto (malgranda kompanio).
Pro informsekureco, la fabrikinto deklaras, ke ĝi nuligos ĉiujn datenojn en la durdisko de mia resendota komputilo. Do, unue mi devas sekurigi miajn datenojn kaj agordaĵojn de la komputilo, kaj sekve paki la aparataron sekure por ne rompiĝi dum transportado. Estas ja ĝena kaj maloportuna maniero!
Kreditkarto
Hodiaŭ mi ricevis poŝtkarton de iu kreditkarta kompanio, kiu antaŭsciigas, ke oni eltiros mian jaran membrokotizon el mia konto en la fiksita dato. La monsumo pli-malpli egalas al tiu de bona vespermanĝo en restoracio.
Pro certa cirkonstanco, nunmomente mi posedas du kreditkartojn. Mi pensas, ke du kreditkartoj por unu homo estas tro. Mi devis nuligi unu kontrakton pli frue. Ve, mi perdis bonan vespermanĝon.
Arkivo de vastalto.com
Ne ofte, sed fojfoje okazas, ke iuj retpaĝoj kun utilaj informoj kaj dosieroj tute malaperis el la Interreto. Kialojn mi ne scias. Sed kelkfoje mi bedaŭras malaperintajn valorajn dosierojn.
Do mi decidis, ke mi mem rezervu tiujn valoraĵojn en mia retejo. Hodiaŭ mi metis du dosierojn.
– Kapvortoj de PIV(2005) Versio 1.3
– Baza Radikaro Oficiala
Vi povas trovi ilin en la Arkivo (https://www.vastalto.com/arkivo/).
Etfarbito
Hodiaŭ mia edzino vokis min, dirante, ke ŝi trovis novan floron en la ĝardeneto. Ĝi similas al tre malgranda farbito, volvotigo kun malgrandaj folioj kaj blankaj floroj. La korolo estas funelforma, longa je ĉ. 3 cm, kaj havas la diametron de ĉ. 1,5 cm. Blanka pistilo kaj purpuraj anteroj.
Mi konsultis librojn kaj retpaĝojn, kaj trovis, ke ĝi estas Ipomoea lacunosa, unujara herbo el ipomeoj. Laŭ konsultita libro ĝi devenis el Norda Ameriko. En la japana oni nomas ĝin “mame-asagao (豆朝顔)”, t.e. “etfarbito”.
Rizospikoj sin klinas
Antaŭ unu semajno mi skrikibis pri la kreskantaj rizospikoj. Hodiaŭ mi preterpasis la rizkampon kaj fotis la rizojn. La rizospikoj jam sin klinas, ĉar interne de la spiketŝeloj pleniĝas grajnoj.
Japana proverbo diras, ke “ju pli maturiĝas rizospiko, des pli kliniĝas la kapo”. Tio signifas, ke homo, kiu havas pli da scioj kaj virtoj, fariĝas pli modesta.
Hajko de hodiaŭ
fulmoj sensonaj —
el paĝoj trairitaj
fekunda nokto
Flormuŝo en zefirfloro
Lastatempe en mia ĝardeneto floras zefirfloroj [Zephyranthes candida], kvazaŭ ili antaŭanoncas freŝan, malpli varman venton.
En unu el la floroj kroĉiĝas eta flormuŝo. Ĝi laboras diligente kolektante polenon. Ĝiaj ventro kaj kruroj ŝminkiĝas dike per flava poleno.
Hodiaŭ estis bela vetero. La maksimuma temperaturo altiĝis je 32,0 celsigradoj.
Lerni Perlon
Temas pri la programlingvo Perl. Mi nun relernas Perlon.
Perlo estas relative facila kaj tre oporttuna lingvo por prilabori tekston. Unu el ĝiaj karakterizaĵoj estas tio, ke oni povas atingi celon per pluraj manieroj.
Hodiaŭ mi ekciis kelkajn specialajn variablojn: $` kaj $’ (pliantaŭa kaj pliposta subĉenoj ol identigita subĉeno).
if ($s =~/io/) {
$s = $` . 'alio' . $' ;
# fari aliaĵojn ;
}
En la supra ekzemplo mi anstataŭigas la subĉenon “io” en la signoĉeno $s per “alio”.
Hodiaŭa vespermanĝo
Hodiaŭ mi kuiris nikuĝaga-n por vespermaĝo.
Materialoj:
bovaĵo maldike tranĉita … 100g,
terpomoj … 2 – 3,
karoto … 1,
cepo … 1,
sukero … 3 – 4 kuleroj,
sojsaŭco … 2 – 3 kuleretoj
salo … iomete.
Preparado:
1. Senŝeligu terpomojn, karoton kaj cepon, kaj tranĉu ilin maldike por manĝebla grando.
2. Tranĉu viandfoliojn por manĝebla grando.
3. Boligu karoton, terpomon, cepon kaj viandon en sufiĉe da akvo. Forigu flosantan feĉon per kulerego.
4. Kiam la materialoj estas malmolaj, gustigu per sukero, sojsaŭco kaj salo. Jen preta.
Mi preferas nikuĝaga-n kun dolĉa supo.