plenluna domo —
sidante ĉe fenestro
silenta kato
Korinklino de kato
Nun mia amata kato Bii kuŝas kaj ripozas apud miaj piedoj. Li fojfoje sin turnas surdorse. Dum kelka tempo li preferas esti kun homoj.
Antaŭtagmeze kelkajn horojn li ŝatas esti sola sur alta ŝranko en konservejo. Poste li venas al ni por saluti kaj tuj foriras ien. Ŝajnas, ke lia korinklino ŝanĝiĝas de horo al horo.
Rizospikoj kreskas
Unu semajno pasis post kiam mi skribis pri la rizfloroj. Spikoj de la rizoj kreskis pli alte ol antaŭe. Ili preskaŭ superas foliojn.
En la foto oni povas vidi, ke suba parto de la spikoj nun havas florantajn spikerojn. Mi lernis de libroj kaj de mia propra observo, ke rizospiko ekhavas florojn laŭvice de la supro ĝis la malsupro en daŭro de kelkaj tagoj.
Forcejaj gasoj kaŭzis
La Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA) de Usono publikigis la raporton, ke forcejaj gasoj verŝajne kaŭzis la vicrekordan varmecon de Usono en 2006. Kvar sciencistoj de NOAA analizis datenojn per komputilaj simuladoj. Ili trovis, ke estas tre malprobable, ke la elninjo (El Niño) de 2006 ludis ian rolon por la lastjara varmeco.
Tiu ĉi raporto havas gravan signifon, ke usona nacia organizaĵo agnoskis la rolon de forcejaj gasoj pri la varmiĝo de Usono.
Tekstorekonilo
Mi nun faras aŭtomatan tekstorekonon per la programo OmniPage Pro 14. Ĝi kapablas bone trakti ankaŭ la ĉapelitajn literojn de Esperanto. Ĝi akceptas vortaron de uzanto por sia literumilo. Ju pli multajn vortojn ĝi posedas, des pli saĝe ĝi rekonas tekston. Mi estas pli-malpli kontenta pri ĝia rekon-kapablo. Sed ja multon mi devas postredakti por akiri senriproĉan tekston.
Plena luneklipso
Hodiaŭ vespere okazis plena luneklipso observebla en Japanio. Ĝi komenciĝis je 18:52 kaj daŭris 90 minutojn laŭ astronomia kalkulo.
En mia regiono la vetero estis iom ĝena. Ĉirkaŭ la orienta horizonto ŝvebis nuboj. Ĝis 19:30 la ĉielo restis ankoraŭ lumete blua, kvankam la suno jam subiris. Mi ne povis vidi pleneklipsan figuron de la luno.
Post 20:00 mi finfine trovis la mallume ruĝan lunon apenaŭ super la najbaraj tegmentoj. Mi tuj vokis mian edzinon kaj ni duope rigardis la ruĝan lunon dum kelkaj minutoj. Mi provis foti la lunon per mia cifereca fotilo. Sed ve, rigardu la foton. Mia fotilo montriĝis ne taŭga por foti la ekslipsan lunon.
Cikada ŝelo
Hodiaŭ matene mi trovis malplenan ŝelon de cikado kroĉiĝinta al hedera folio antaŭ mia domo. Lastatempe mi ne vidis imaginiĝon de cikado, ĉar ĝi okazas ege frumatene antaŭ krepuskiĝo. Antaŭ multaj jaroj mi propraokule vidis imaginiĝon de cikado, kiam mi kampadis en montara kampadejo.
Ankoraŭ cikadoj ĉirpadas ĉirkaŭ la domo, tamen malpli brue ol antaŭe. La kulmino de cikada ĉirpado ŝajne jam pasis.
Hajko de hodiaŭ
knabina voĉo
ĵetas bonan matenon —
farbito blua
Piro globforma
Hodiaŭ mi manĝis kelkajn pirojn. Mi amas piron. Tiu dolĉa, sukoplena, karneca kaj globforma frukto. Ĉu globforma piro? Jes, globforma kiel pomo.
En Japanio oni kultivas pirarbojn de la specio Pyrus pyrifolia (= Pyrus serotina), kies frukto estas globforma kaj havas relative malmolan karnon.
PIV 2005 difinas piron unue, kiel frukton de la specio Pyrus communis. Japanoj nomas la specion Pyrus communis “seijou-naŝi (okcidenta piro)”, kaj Pyrus pyrifolia “nihon-naŝi (japana piro)”.
Mi opinias, ke la difino de PIV 2005 pri “piro/pirarbo” estas unu el ekzemploj de la eŭropeco de Esperanto. Mi sincere deziras, ke oni modifu la difinon de PIV surbaze de pli internacia vidpunkto.
Rizfloroj
Antaŭ unu semajno mi skribis pri “Somera rizkampo“. Hodiaŭ mi trovis, ke spikoj jam aperis en la rizkampo.
Bonŝance mi povis foti florojn de rizo. Rizspiko konsistas el dekoj da spiketoj, kiu portas po unu floron. Rizfloro ne havas petalojn. Ĝi konsistas el pistilo, stamenoj kaj glumoj (ŝelo). Alklakinte la foton, vi povas vidi blankecajn stamenojn eliĝintaj el helverdaj glumoj. Florado de rizo daŭras nur 90 minutojn antaŭ tagmezo.