La Tajfuno 5 pasis hieraŭnokte preter mia regiono. Ventegis kaj pluvegis, sed ne okazis damaĝo ĉirkaŭ mi.
Morgaŭ matene mi ekiros al Jokohamo, la urbo de la 92-a UK. Laŭ informo de la hotelo, kie mi loĝos dum la kongresa periodo, oni povos aliri al la Interreto.
Ankoraŭ restas diversaĵojn por enpaki en la kofron. Nu, mi plenumu farendaĵojn.
Hajko de hodiaŭ
Hajko de hodiaŭ
sunflora kampo —
plukitajn tigojn stringe
virino portas
Tajfuno Usagi
La 29-an de julio Tajfuno n-ro 5 (Usagi) naskiĝis sur la maro ĉirkaŭ la Marianaj Insuloj, 2000 km sude de Japanio. Kreskante iom post iom, ĝi iras al nordokcidento.
Laŭ anonco de la Meteologia Agentejo, ĝi situis je la 21-a hodiaŭ ĉe 139 gradoj de la orienta longitudo kaj ĉe 23,4 gradoj de la norda latitudo. Ĝia aeropremo de la centro estis 955 hektopaskaloj (hPa). Ĝia maksimuma ventorapido estis 40 metroj por sekundo (m/s). Ĝi iris al nordnordokcidento kun la rapido de 15 kilometroj por horo (km/h).
Laŭ la prognozo la tajfuno proksimiĝos kaj trapasos nian regionon en la 3-a de aŭgusto. Ho, ve! La 4-a de aŭgusto estos la tago de mia ekvojaĝo al la UK. Ĉu mi povos senprobleme flugi al Tokio?
Hajko de hodiaŭ
sur benko suna
per sablo makulitaj
sunokulvitroj
Sunflora kampo
Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis “sunfloran ĝardenon” apud maro. Fakte, temas pri sunflora kampo. Jen rigardu la foton. Mi ne scias, kiom da sunfloroj tie kreskas. Tamen sufiĉe multe por ĝui sunfloron. Mi vidis pli ol cent spektantoj.
Hazarde estas kaptita, figuro de ruĝlibelo supre maldekstre en la foto. Ankaŭ abeloj diligente laboris kolektante nektaron kaj polenon de sunfloro.
Kato en varmego
Atomcentralo post tertremo
Daŭras kontrolado de la atomcentralo de Kaŝiŭazaki-Kariha, kiun atakis la tertremo en la 16-a de ĉi-monato. La kontrolado ankoraŭ ne finiĝis, sed jam troviĝis pli ol 60 difektoj. La sep reaktoroj mem ŝajnas esti ne damaĝitaj laŭ la ĝisnuna ekzamenado. Sed ĉirkaŭ ili troviĝis kelkaj seriozaj difektoj.
Koncernatoj antaŭsupozas, ke oni bezonos almenaŭ unu jaron por refunkciigi la reaktorojn. Internacia Atomenergia Organizo (IAEO) decidis sendi fakulojn por inspekti la atomcentralon.
Preparo por UK
Mi partoprenos en la 92-a Universala Kongreso de Esperanto ekde la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto. Mi jam mendis hotelon de meza prezo. Aĉetis iran flugbileton al Haneda. Pretigis kofron por 8-taga vojaĝo. De morgaŭ mi pakos vestojn kaj aliajn aĵojn en la kofron.
Restas ankoraŭ kelkaj farendaĵoj:
* Aĉeti revenan flugbileton de Haneda.
* Presi preleg-dokumentojn pri hajko.
* Certigi rimedon de surloka aliro al la Interreto, ĉar mi volas daŭrigi ĉi tiun blogon dum la kongres-periodo.
Ĵiĵicikado
Cujo finiĝis en nia regiono. Daŭras varmaj tagoj. Ja estas vera somero. Cikadoj senĉese ĉirpas tie kaj ĉi tie.
Mi trovis ĵiĵicikadon ĉirpanta sur la trunko de sakurarbo. Ĉar ĝi lerte kamuflas sin, estas malfacile trovi ĝin.
ĵiĵicikado: Platypleura kaempferi, specio el cikadedoj. Ĝin karakterizas grize koloraj makuloj sur la flugiloj. Ĝi ĉirpas longdaŭre “ĵiiiii“. Estis ĉi tiu cikado, pri kiu Baŝoo versis en sia fama hajko.