Portulako

portulakoMia edzino aĉetis kelkajn portulakojn kun radikoj kaj plantis ilin en la florbedo antaŭ mia domo. Laŭ la florvendisto portulako devenas el tropika regiono. Ĝi estas rezistema kontraŭ varmo kaj sekeco.
Nun la portulakoj portas ruĝajn kaj flavajn florojn.
portulako: Portulaca grandiflora, unujara herbo el portulakacoj. Origine devenas de Brazilo. Transvenis al Japanio meze de la 19-a jarcento.

Hajko de TAKAJA Sooŝuu

TAKAJA Sooŝuu [高屋窓秋] (1910—1999), japana hajkisto. Kristala lirikismo karakterizas liajn hajkojn.

    Sakuro falas,
    ĉar la maro ja bluas,
    do al la maro.
    – – – – – – – – tradukita de Vastalto

Jen la japana originalo:
    ちるさくら海あをければ海へちる
    Ĉiru sakura, umi ao-kereba umi-e ĉiru.

Kaŭzo de la doloro

Antaŭhieraŭ mi skribis pri la doloro ĉirkaŭ mia dekstra skapolo. Mi konjektis la kaŭzon, ke la muso, kiun mi uzadis lastatempe, kulpas al la doloro. Ĝi estas malgranda tipo, kiun manipuli mi devas per iomete streĉita mano. Tiu streĉeto, akumulite, kaŭzis la doloron, tiel mi pensis.
Hieraŭ mi aĉetis novan muson kaj anstataŭigis per ĝi la malnovan. Hieraŭ kaj hodiaŭ mi ne sentas doloron ĉirkaŭ la skapolo. Do mia konjekto ŝajne trafis.

Plastro

Hodiaŭ mi skribadis antaŭ mia komputilo tuŝante klavojn kaj klakante muson. Posttagmeze la muskoloj ĉirkaŭ la dekstra skapolo (plata osto de la posta parto de la ŝultro) al mi ekdoloris. Vespere la doloro fariĝis pli intensa. Do, mi gluis tri folion da plastroj sur mia dekstra skapolo. Nun la plastroj bone efikas al mi, kaj la doloro fariĝis milda. Mi estas ja feliĉa.

Arbokura skarabo

arbokura skaraboMi trovis relative grandan nigran insekton kuranta sur lignotabulo kaj planko. Ĝi flugas malofte kaj mallerte. Ĝia korpo estas longa je 2 – 3 cm. Laŭlongaj sulketoj sur la elitroj karakterizas ĝin. Longaj antenoj kaj relative grandaj buŝpalpiloj. Du facetokuloj proksimiĝas inter si.
Konsultinte librojn kaj retpaĝojn, mi trovis unu kandidaton Plesiophthalmus nigrocyaneus, specio el tenebriedoj el koleopteroj. Oni nomas ĝin en la japana “ki-maŭari (木回)” t.e. “arbo-ĉirkaŭiranto”. Laŭ konsultitaj artikoloj, ties korpo estas longa je 1,6 – 2 cm. La priskribita grandeco ne koincidas kun tiu de la trovita. Sed aliaj karakrerizaĵoj ja bone kongruas. Do, mi pensas, ke la trovita insekto apartenas al la genro Plesiophthalmus. Kaj mi nomu ĝin arbokura skarabo.

Tertremo kaj atomcentralo

Hieraŭ, la 16-an de julio, intensa tertremo atakis la guberniojn Niigata kaj Nagano. La magnitudo de ĉi tiu tertremo estis 6,8. Ĝis nun pereis 9 homoj (ĉiuj maljunaj) kaj vundiĝis pli ol 1000. Pli ol 11 000 homoj tranoktis ĉe rifuĝejoj.
Tuj post la tertremo fajro okazis en loka atomcentralo. Izola oleo en transformilo ekster reaktora konstruaĵo bruladis kun nigra fumo dum du horoj ĝis estingiĝo. En la atomcentralo oni instalis 7 reaktorojn. Ĉiuj funkciantaj reaktoroj aŭtomate haltis tuj post la tertremo.
Laŭ observila registro la maksimuma akcelo de la tertremo estis 680 gal, 2,5-oble pli forta ol la antaŭsupozita valoro 273 gal ĉe planado. Radioaktiva akvo elverŝiĝis el akvujo entenanta uzitajn nukleajn fuelojn, kaj iom elfluis al maro. Koncernatoj diras, ke la kvanto de ellasita radioaktivaĵo estis tiel malmulta, ke ĝi ne donos malbonan efikon al homoj.
Falis 100 bareloj, en kiuj oni enfermis malaltnivelan radioaktivan forĵetaĵon. 2, 3 bareloj troviĝis sen fermilo. Efiko al ĉirkaŭmedio nun estas ekzamenata.
El fumtubo de unu el la reaktoroj oni detektis iom da kobalto 60 kaj aliaj radioaktivaĵoj nenormale. Koncernatoj diras, ke la kvanto estas en sendanĝera nivelo. Tamen la kaŭzo ne estas trovita.

Tigra burdo

tigra burdoĈe aŭtoripozejo survoje al mia patrino, mi trovis burdojn. Relative dika kaj ĉ. 2 cm longa. Ili diligente kolektadis nektaron de abelio*. Estas ja malfacile foti laborantan burdon.
Konsultinte kelkajn retpaĝojn, mi identigis ĝin kun la specio Bombus diversus. En la japana oni nomas ĝin “tora-maruhanabaĉi (虎丸花蜂)” t.e. “tigra burdo“.

*abelio: Abelia grandiflora, falfolia arbusto el kaprifoliacoj.