Hajko de MASAOKA Ŝiki

Jen estas verko de MASAOKA Ŝiki.

    tago serena —
    ja prove mi piketis
    truon de krabo
    – – – – – (tradukita de Vastalto)

La japana originalo estas:

のどかさやつついて見たる蟹の穴
Nodokasa ja cucuite mitaru kani-no ana

*****
MASAOKA Ŝiki [正岡子規] (1867‐1902) estas japana hajkisto, kiu modernigis hajkon. La esperanta vorto “hajko” devenas de la japana “haiku [俳句]”, kiun li renomis anstataŭ malnova “hokku [発句]” (la unua strofo de rengao).

Ido de verda pentatomo

verda pentatomoJen nova gasto en mia ĝardeneto. Unuavide ĝi estas pentatomo (= ŝelocimo). Sed kiu pentatomo? Ĝia korpo estas longa je ĉ. 1 cm. Ĝia kapo kaj torako estas verda, kaj ĝia abdomeno estas nigra kun blankaj makuletoj. Tre impresa desegno!
Kiel kutime, mi konsultis librojn, sed ne povis trovi similan figuron. Sekve mi konsultis retipaĝojn pri insektoj, sed vane. Kiam mi preskaŭ rezignis respondon, mi hazarde trovis similan figuron en iu retpaĝo, laŭ kiu ĝi estas larvo de verda pentatomo [Nezara antennata] el pentatomedoj. Laŭ enciklopedio, pentatomo estas duonmetamorfoza, t.e. ĝia larvo, plurfoje forlasante sian ŝelon, iom post iom grandiĝas kaj fariĝas imagino (plenkreska formo).

Hajko de KOBAJAŜI Issa

Metaforo rolas gravan rolon en poemo, ankaŭ en hajko. Mi tute ne certas, ĉu tiu ĉi metaforo validas ankaŭ en Esperanto, tamen mi prezentu mian provon traduki hajkon de KOBAJAŜI Issa [小林一茶] (1763—1827).

    Ĉi rosa mondo
    estas ja rosa mondo.
    Jes, sed tamen, ho…

La japana originalo estas:
    Cuju-no-jo ŭa cuju-no-jo nagara sari nagara (Issa)
    露の世は露の世ながらさりながら (一茶)

Sereno en cujo

sereno en cujoCujo estas japana pluvsezono, kiu daŭras pli ol unu monato ekde junio ĝis meza julio en nia regiono. Ĉar Japanio estas lando ĉirkaŭita de maroj, alta humideco karakterizas ĝian klimaton. Mi iam legis novelon, en kiu ĉefrolulo, alilandano ekloĝinta en Japanio, estis turmentata de nespertita intensa humideco dum cujo.
Fakte pluvado ne daŭras senĉese dum cujo. Fojfoje aperas la suno kaj la blua ĉielo. Sed ja tute limigite! Ĉiam grizaj nuboj minacas per pluvoj. Altaj temperaturo kaj humideco atakas homojn. Tamen ventoj el sudo vigle blovadas, kio iom mildigas varmecon kaj humidecon de la atmosfero.

Rizkampo kun rizidoj

rizkampo kun rizidojAntaŭe mi skribis pri rizkampo en proksima loĝkvartalo. En la lasta semajno oni plenigis la kampon per akvo, kaj plantis rizidojn en la kampo.
Hodiaŭ starante ĉe la vojrando, mi ridardis la akvon de la rizkampo. Ruĝaj libeloj kaj bluaj fadenlibeloj ŝvebas proksime de la akvosurfaco. Akvaraneo (=akvokura cimo) flosas sur la akvo. Iuj akvoskaraboj kaj fe-salikokoj naĝadas zigzage en la akvo.
Nun la rizkampo estas plena de vivaĵoj.

Nova frostofridujo

En la lasta semajno mi kaj mia edzino vizitis elektraparatan magazenon por aĉeti novan frostofridujon. Ni anticipe elektis du kandidatojn el varkatalogo, kiuj ambaŭ havas sufiĉe bonan plenumpovon por nia uzo.
Ni marĉandis kun komizo pri la prezo, kaj fine li proponis 20 procentojn da rabato pri unu fridujo. Ni, do, kontente decidis aĉeti tiun rabatitan fridujon.
Ek de la lasta sabato la nova fridujo staras en nia kuirejo. Ĝi havas kelkajn novajn funkciojn, kiuj ja plaĉas al ni.

Faboskarabo

faboskaraboJen nova skarabo gastas en mia ĝardeneto. Ĝiaj verdaj kapo kaj torako brilas bele metalece. Ĝi ja impresis min reflektante la sunlumon.
Ĝi estas Popillia japonica, specio el skarabedoj. Mi provizore nomu ĝin faboskarabo, ĉar ĝi nomiĝas, en la japana, “mame-kogane (豆黄金)” t.e. “fabo-majskarabo” pro tio, ke ĝi nutras sin per sojfaboj kaj aliaj fabacoj.
Laŭ la Provizora Privata Listo de Nomoj de Bestoj (farita de Wouter F. Pilger), la aŭtoro proponas “popilion” por faka uzo kune kun “Japana tufo-skarabo” por komuna uzo. La epiteto “tufo” verŝajne devenas de blankaj tufetoj ĉirkaŭ la rando de ĝia abdomeno.