Jen nova gasto en mia ĝardeneto. Foje ĝi sidas sur folio kun fermitaj flugiloj, kaj alifoje kun malfermitaj flugiloj.
Laŭ konsultitaj libroj ĝi estas unu specio de liceno, Lycaena phlaeas. Mi nomu ĝin kupra papilieto aŭ kupra liceno, ĉar ĝi havas kuprokolorajn flugilojn. Laŭ la Provizora Privata Listo de Wouter F. Pilger ĝi nomiĝas malgranda fajro-papilio. En la japana lingvo oni nomas ĝin “beni-ŝiĵimi (紅小灰蝶)” t.e. “ruĝa papilieto”.
Nuntempa C-kompililo
Mikrosofto senpage liveras unu el siaj programadaj medioj, Visual C++ Express Edition. Mi prove instalis ĝin kaj kompilis unu el miaj malnovaj C-lingvaj programoj.
Jam de preskaŭ 10 jaroj mi ne tuŝis C(C++)-kompilion. Post du – tri horoj da provoj kaj eraroj mia malnova programo kompiliĝis bonorde. Min impresis tio, ke la nuna kompililo en la komenca agordo estas pli rigora pri tipoj kaj deklaroj ol la malnova kompililo, kiun mi uzis antaŭ 10 jaroj. Ŝajnas al mi ke oni celas al pli sekura programado.
Tomato fruktas
Daŭras sunaj kaj varmaj tagoj. Iujn tagojn la maksimuma temperaturo ja superis 30 gradojn celsiajn. Tia vetero certe favoras kreskadon de niaj tomatoj.
Ili jam ekportis verdajn fruktojn. En la foto vidiĝas malgrandaj fruktoj de kultivformo tiel nomata “mini-tomato”. Baldaŭ ili maturiĝos kaj fariĝos ruĝaj.
Hajko de hodiaŭ
Ĉe Onomiĉi
vento el maro
tra korto de l’ sanktejo —
kamforarbego
Nimfeo de Monet
Mi kaj mia edzino vizitis la Ohara-Artmuzeon, kiu estis fondita la unua en Japanio en 1930, kiel privata artmuzeo kolektinta eŭropajn pentraĵojn. Ni rigardis diversajn verkojn de artistoj ĉefe el la 19-a kaj la 20-a jarcentoj: La Anunciacio (El Greco), La Tagmezo en la Alpoj (Giovanni Segantini), Nimfeoj (Claude Monet), Ĉarmoplena Tero – Te Nave Nave Fenua (Paul Gauguin) ktp. ktp.
En angulo de la korto de la muzeo mi vidis lageton, kie floras nimfeoj. Ili kreskis el la korpo transplantita dividite de la nimpheoj, kiuj estis kultivataj en la ĝardeno de la ateliero de Monet. Estas ja miraklo, ke mi povas vidi la pentraĵon kaj ĝian modelon samtempe.
Gelegantoj!
Fojfoje mi mencias pri eŭropeco de Esperanto. Jen ankoraŭ unu ekzemplo. Min ĝenas kaj iritas jenaj esprimoj:
… helpema al ĉiuj gekontribuontoj por kreskigi la vikipedion …
… nun, estimataj gelegantoj, en tiu ĉi magazino vi legos kontribuojn de …
Laŭ mia lingvosento kiel denaska japanlingvano, tiuj “ge”-vortoj estas tute groteskaj. Kontribuontoj kaj legantoj ja povas esti viraj kaj/aŭ inaj, sed kiam mi parolas pri kontribuontoj kaj legantoj, gravas iliaj kontribuoj kaj legoj, ne gravas iliaj seksoj. (Mi suspektas, ke eŭroplingvanoj kredas, ke kontribuonto aŭ leganto ĉiam devas esti viro. Ĉu vere?)
Mi sincere deziras, ke pli multaj esperantistoj (mi ne diras “geesperantistoj”) alparolos al kontribuontoj kaj al legantoj por ke Esperanto estu la internacia lingvo en vera senco.
Amata – noktopapilio
Jen nova gasteto, kiun mi vidas unuafoje. Ĝi alkroĉiĝas al la fenestra vitro. Mi fotis ĝin el interne de la domo.
Ĝi havas travideblajn makulojn sur nigraj flugiloj, kaj du oranĝkolorajn zonojn ĉirkaŭ sia ventro. Laŭ konsultitaj libroj ĝi estas unu speco de noktopapilioj, Amata fortunei el la familio Ctenuchidae de la ordo lepidopteroj. Ĝi vivas en la tuta japanio. Ĝia larvo preferas foliojn de leontodoj kaj rumeksoj. Ĝia imagino aktivas dum tago, kvankam ĝi klasifikiĝas en noktopapilioj.
En la japana lingvo ĝi nomiĝas “kanoko-ga (鹿子蛾)”, t.e. “cervida noktopapilio”.
Paneis LAN-sistemo
Subite paneis LAN-sistemo de mia domo. La kaŭzo estis rompiĝo de kablo ekde enkursigilo en mia ĉambro ĝis kluza enkursigilo, kiu konektiĝas al modemo. En mia ĉambro pere de la enkursigilo interkonektiĝas miaj komputiloj, durdisko kaj presilo. Dum la paneo mi ne povis aliri al la durdisko, kie mi deponas miajn ĉiutagajn datenojn. La aparatoj en mia ĉambro interkonektiĝas fizike tute senprobleme, sed ili ne povas interkominikiĝi. Ĉar la kluzo kun rompita konekto funkcias ankaŭ kiel DHCP-servilo, do la aparatoj en mia ĉambro ne scias reciprokajn IP-adresojn por komunikiĝi.
Provizore mi ŝanĝis la rompitan kablon per nova kablo. Mia LAN-sistemo refunkcias bonorde.
Kukurbo floras
Loĝi en hotelo
Mi trovis ankoraŭ unu misgvidan artikolon en PIV kaj Nova PIV. Temas pri la verbo “loĝi“. Mi citu:
loĝ/i 1 (ntr) Pli-malpli daŭre restadi en loko, kie oni kutime vivas. ~i en Parizo, en la strato X, …
2 (tr) Daŭre okupi. dense ~ata urbo, …
Laŭ PIV & NPIV oni ne povas diri “loĝi en hotelo”.
Nun, ni komparu la difinon kun tiu de PV. Mi citu:
Loĝi (x). 1 Daŭre restadi en loko, kie oni kutime vivadas: ~i en Anglujo, Parizo, en bela domo, …
2 Maldaŭre resti kiel gasto pasigante la nokton en domo aŭ hotelo: ~i ĉe amiko, en hotelo …
Laŭ la Fundamento de Esperanto la verbo “loĝi” devas havi ankaŭ la duan sencon de PV. Nome oni povas diri “loĝi en hotelo”. Kaj akutuala uzado de Esperanto subtenas ĉi tiun difinon. Ekzemple oni multfoje mencias pri “loĝado en hotelo” en UK-bulteno.
Mi supozas, ke eŭroplingvanoj nature diros “loĝi en hotelo” sub influo de sia denaska lingvo, malgraŭ la misgvida difino de PIV & NPIV. Nenia problemo.
Sed la difino de PIV & NPIV estas kulpa kontraŭ ekz. japanaj esperantistoj (mi supozas, ke ne nur japanaj…). Eble ili longe cerbumos, ĉu oni povas “loĝi en hotelo”, laŭ la difino de PIV & NPIV. La nova Esperanto-Japana Vortaro (2006) registras nur la difinon de “loĝi” laŭ PIV & NPIV, kaj forgesas la duan sencon laŭ PV.