Imitinda decido

Mi serĉadis en la interreto kaj hazarde trafis artikol-paĝon de Monato. Tie en la plej suba parto de la paĝo mi trovis jenan frazon kun la marko de Creative Commons (Krea Komunaĵo).

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Aŭtora Nomo el Monato (www.monato.net).

Mi tre ĝojas kaj subtenas la decidon de la redakcio de Monato. Tio certe helpos multe al esperantistoj kaj esperanto-uzantoj.

Frostofridujo

Nia fridujo, pli precize frostofridujo, jam kadukas. Ĝi ofte bruas orelgrate, foje tremas spasme, kaj en ĝia forstujo kreskas pendoglacietoj. Ĉi tiuj devas esti antaŭsignoj de paneo. Mi kaj mia edzino interkonsiliĝis kaj decidis aĉeti novan frostofridujon.

Hajko de HINO Sôzyô

    L’edzino portas
    kardon kun dornoj, kiujn
    mi sentas mane.

       ** verkita de HINO Sôzyô (1901 — 1956)
       ** tradukita de Vastalto

— Amo estas kunsento, ĉu ne?

[en la japana]
妻が持つ薊の棘を手に感ず     日野草城
Tuma ga motu azami no toge wo te ni kanzu.

Kuniklo aŭ leporo?

Oni diras, ke Esperanto estas eŭropa lingvo. Fojfoje ankaŭ mi sentis tiel.
Ekzemple la japana vorto “usagi” signifas kuniklon kaj/aŭ leporon tute sendistinge. Kiam ni bezonas distingi ilin, ni nomas kuniklon “kai-usagi (bredata usagi)”, kaj leporon “no-usagi (sovaĝa usagi)”. Kiam mi unuafoje renkontis la du esperantajn vortojn kun la difinoj de kuniklo (kai-usagi) kaj leporo (no-usagi) en vortaroj, mi demandis al mi, kiu vorto estas proksima al la japana “usagi“.
En la angla lingvo toviĝas “rabbit (kuniklo)” kaj “hare (leporo)”, inter kiuj “rabbit (kuniklo)” havas pli vastan sencon. Oni povas uzi “rabbit“-on en proksima senco al “usagi“. Kaj en la germana lingvo “Kaninchen (kuniklo)” kaj “Hase (leporo)”, inter kiuj “Hase (leporo)” havas pli vastan sencon.
Do, kiu el la du vortoj (kuniklo kaj leporo) havas pli vastan sencon en Esperanto?
Nova PIV difinas la du vortojn laŭ zoologia vidpunkto, sed ne laŭ lingvistika vidpunkto. Ĝi ne respondas mian demandon.

Tiam mi guglis por esplori uzatecon de la du vortoj, utiligante la Kukolon (http://tekstoj.nl/kukolo/). Mi serĉis en interretaj paĝoj kun opcioj “kaj”, “la” kaj “estas”. La rezulto estas:
kuniklo : 664 trafoj
leporo : 9,210 trafoj
Kaj mi serĉis ankaŭ en la Tekstaro de Esperanto (http://www.bertilow.com/tekstaro/). Jen la rezulto:
kuniklo : 36 trafoj
leporo : 102 trafoj

Se mi hipotezas, ke vorto, kiu havas pli vastan sencon, estas uzata pli multfoje, tiam mi povas konkludi, ke leporo havas pli vastan sencon ol kuniklo en Esperanto. Do provizore mi difinas, ke la vorto leporo estas proksima al la japana “usagi“.

Morbilo ĉe studentoj

Morbilo propagiĝas en japanaj studentoj. Jam de tri monatoj, dekoj da studentoj en multaj universitatoj en Tokio infektiĝis je morbilo. Pro tio oni fermis lekciojn portempe en pli ol dek universitatoj.
Morbilo estas infekta malsano pro moribila viruso, kiu kaŭzas febron kaj ruĝajn makuletojn sur la tuta korpo. Ĝis nun ĝi atakis ĉefe infanojn. Kial ĉi-jare ĝi atakas junulojn de ĉ. 20 jaroj?
Medicinistoj diras, ke de antaŭ 20 jaroj multiĝis infanoj nevakcinitaj aŭ unufoje-vakcinitaj. Ankaŭ infektitoj de moriblo estis relative malmultaj dum lastaj jaroj. Pro tio nuntempe estas multaj junuloj, kiuj ne havas imunecon kontraŭ morbila viruso.

Krokodiletoj

Mi havas multe da krokodiletoj en mia domo. Jes, krokodiletojn, sed ne etajn krokodilojn.
Laŭ Nova PIV “krokodileto” estas tukpinĉilo, kiun oni uzas por fiksi lavitan tolaĵon ĉe ŝnuro. Eble ankaŭ vi havus almenaŭ kelke da ili.
Mi fojfoje legas la vortaron, kaj foje trovas amuzan vorton kaj artikolon.