Iridoj harmonias al kampo en pluvo. Precipe sangoruĝaj iridoj [Iris sanguinea] estas plej popularaj en Japanio. Malgraŭ la scienca nomo ni sentas ĝian floron purpura.
Nu, la foto montras flavajn iridojn, kiuj floras en la ĝardeno de mia patrino. Mi ŝatas ankaŭ flavajn iridojn en pluvo.
Flava irido [Iris pseudacorus] estas plurjara herbo el iridacoj, transportita el Eŭropo en Japanion fine de la 19-a jarcento. Ili estas pororname kultivitaj kaj jam naturigitaj.
Hajko de hodiaŭ
sabla nebulo
senhalte trans la maro —
urbo freŝverda
Danci kun la Blanka Hundo
Hodiaŭ mi spektis la videofilmon “Danci kun la Blanka Hundo (To Dance with the White Dog)”, dublita en la japana lingvo (originala verkisto: Terry Kay; reĝisoro: Glenn Jordan; 1993, Usono).
Ĝi estas tre bona filmo. La vivo kaj la filozofio de la ĉefrolanta maljunulo impresis min. Lia amo al la edzino, lia fiero pri la laboro, … Perdinta la plej amatan edzinon, la maljunulo renkontas blankan hundon. Kaj …
Mi ne tuŝos enhavon de la rakonto. Mi rigardadis la postan duonon ja kun larmetoj.
Elementoj de belo
Vizitservo
Hodiaŭ min vizitis servo-inĝeniero komisiita de komputil-kompanio por ŝanĝi la DVD-aparaton de mia tekkomputilo, kiu fojfoje misfunkciis.
Antaŭ semajno mi telefonis al servocentro de la kompanio. Mi parolis kun konsilanto de la centro kaj li proponis, ke oni sendu inĝenieron al mia domo por ŝanĝi la DVD-aparaton. Tio estas tre oportuna rimedo por mi, ĉar mi povas daŭre uzadi la tekkomputilon.
Ĝis nun en ordinara okazo mi devis sendi kompleton de mia komputila aparataro por ripari ĉe la fabrikinto. Dum riparado, ĉirkaŭ semajnon, mi ne povis uzi mian komputilon. Estis tute maloportune.
La inĝeniero ŝanĝis la DVD-aparaton kaj ekzamenis funkciadon. Entute ni bezonis nur duonhoron. Post la ŝanĝo mia tekkomputilo funkcias senprobleme ankaŭ en reproduktado de DVD-filmoj. Oni komencis ja bonan servon!
Oni printas foton kaj tekston
PIV enkondukis la radikon “print/i” en sia suplemento (1987). Tiutempe kaj ankaŭ nuntempe multaj esperanto-vortaristoj kritikis kaj kritikas la radikon. Ekzemple la plej nova vortaro Esperanto-Japana (2006) konsilas uzon de “presi” anstataŭ “printi”.
Sed esperanto-uzantoj havas alian opinion. Mi esploris uzadon de “printi” per Guglo kun la fasado de Kukolo. Mi serĉis la vorton kun fleksio kaj aldonaĵoj “kaj”, “la” kaj “estas”. La rezulto estas:
* printi : 9140 trafoj
* presi : 22900 trafoj
* printilo : 506 trafoj
* presilo : 397 trafoj (inkluzive de la senco “presmaŝino”)
* printatoro : 23 trafoj
Konsiderinte, ke “presi” havas pli vastan sencon ol “printi”, mi diru, ke la uzado de “printi” jam havas firman pozicion. Kaj “printilo” klare superas “presilo”-n. La vorto “printatoro” jam mortis.
Meksika sedo
Esplorante nomojn de kampaj herboj, mi eksciis, ke pli kaj pli multiĝas herboj naturigitaj el eksterlando en Japanion.
Hodiaŭ mi trovis sedon rande de aŭtovojo. Mi jam antaŭe skribis pri bulbila sedo, kiu estas japandevena specio. Sed hodiaŭa sedo ne estas japandevena. Ĝi estas meksika sedo [Sedum mexicanum], plurjara herbo el krasulacoj. Ĝin karakterizas pintaj karnecaj folioj kaj malaltaj staturoj (5 – 10 cm). Oni kultivas meksikajn sedojn pororname en ĝardenoj. Oni diras, ke ĝiaj semoj estis importitaj el Meksiko, tamen ne scias, kie ĝi originas.
Malnovurba Kvartalo de Varsovio
Hodiaŭ NHK, la plej granda japana amaskomunikilo, prezentis en sia seria televid-programo “la Mondaj Heredaĵoj”, la Malnovurban Kvartalon de Varsovio dum 45 minutoj. En la programo mi vidis nunan aspekton de la Kvartalo, la detruadon fare de nazioj, atestoj de postvivantoj de la Varovia Insurekcio, dummilita aktivado de profesoro kaj studentoj de Varsovia Politekniko, postmilita restaŭro de la Malnovurba Kvartalo fare de polaj civitanoj ktp. ktp.
En la jaro 1980 Unesko registris ĝin en la listo de Mondaj Heredaĵoj pro tio, ke la restaŭrado mem, la homa aktivado kaj la gvidanta ideo, vere indas je Monda Heredaĵo.
Rigardinte la programon, mi ekhavis sinceran respekton al la polaj civitanoj. Kaj mi ĝojas, ke ni, homoj, havas la Malnovurban Kvartalon de Varsovio kiel heredaĵon.
Pendola sileno
Ili amase floras kun staturo de 20 – 30 cm kaj kun korolo de ĉ. 2 cm. Mi trovis ilin ĉe la rando de korto antaŭ budhana templo proksime de mia domo.
Ilia nomo estas pendola sileno [Silene pendula], dujara herbo el kariofilacoj. Ili originas en la mediteranea regiono, kaj transvenis al Japanio fine de la 19-a jarcento. En la japana lingvo oni nimas ilin “hukuro-nadesiko (袋撫子)” t.e. “sakodianto”, ĉar la floro havas relative grandan sakoforman kalikon sub la petaloj.