Venena ranunkolo

venena ranunkoloMi amas florojn, precipe tiujn de kampaj herboj. Kvankam oni ofte nomas ilin resume “trudherboj”, tamen botanikistoj jam donis al ili apartajn nomojn. Estas mia ĝojo ekscii, kian nomon donis la antaŭuloj al ĉiu herbo.
Hodiaŭ mi trovis flavajn floretojn kun verda globo en la florkerno. Ĝiaj petaloj havas glaceon. Mi konsultis ilustritajn enciklopediojn pri plantoj. Ĝia nomo estas venena ranunkolo.
Venena ranunkolo [Ranunculus sceleratus] estas dujara herbo el ranunkolacoj. Ĝi gustas pike pro la entenata en ĝi venena substanco ranunculin. En la japana lingvo oni nomas ĝin “ta-garaŝi (田辛) t.e. “rizkampa mustardo”.

Kaŝiĝi en skatolo

kato en skatoloMi jam antaŭe skribis, ke mia amata kato Bii fojfoje dormetas en skatolo. Li tre ŝatas ŝoviĝi en skatolon kaj en sakon.
Jen li trovis novan ondokartonan skatolon kaj sin ŝovis en ĝin. Tamen ĉi-foje la bazo de la skatolo estis tiel malvasta, ke li ne povis kuŝi en ĝi. Sidante en ĝi, li ĉarme rigardas al mi.
Post kelkaj minutoj. perdinte intereson pri la skatolo, li elsaltis el ĝi kaj foriris.

Potentilo

potentiloJen floreto de kampa herbo. Okulfrape flavaj floretoj kun kvin petaloj sur iom granda kvinpinta kaliko sterniĝis en la apudrivera parko.
Mi konsultis kelkajn ilustritajn enciklopediojn pri plantoj. Estis tri kandidatoj: trifolia terkaŝtana potentilo [Potentilla freyniana], fazantapiŝa potentilo [Potentilla sprengeliana] kaj serpentofrago [Duchesnea chrysantha]. Ĉiu estas plurjara herbo el rozacoj. La plej verŝajna estas trifolia terkaŝtana potentilo [Potentilla freyniana].

202-a naskiĝdatreveno de H. C. Andersen

Hodiaŭ estas la 202-a naskiĝdatreveno de Hans Christian Andersen. Li naskiĝis en la 2-a de aprilo, 1805.
Li estas tre fama pro liaj fabeloj. L. L. Zamenhof tradukis ilin en Esperanton. Mi legis kelkajn el ili, kiam mi komencis lerni Esperanton.
En Vikipedio troviĝas konciza artikolo pri li.
http://eo.wikipedia.org/wiki/H.C._ANDERSEN
Oni povas legi lian ampleksan biografion ĉi tie.
http://www.brunajokuloj.dk/
Kaj ĉi tie troviĝas ligoj al liaj verkoj legeblaj en Esperanto.
http://www.fortaellinger.frac.dk/#esperant

Egreta mazuso

egreta mazusoHieraŭ en la apudrivera parko mi trovis ankaŭ ĉarmajn kampajn herbojn.
Jen la foto montras florojn de egreta mazuso [Mazus miquelii]. Mazuso estas genro de unu- kaj plur-jaraj herboj el skrofulariacoj. Ĝin karakterizas lipforma korolo.
Egreta mazuso estas plurjara herbo kun obovalaj radikfolioj longaj je 2 – 5 cm kaj kun violruĝaj floroj grandaj je 1,5 – 2 cm. La formo de ĝia floro asociiĝas al egreto de eta egretardeo [Egretta garzetta]. Pro tio japanoj nomas ĝin “sagi-goke (鷺苔)” t.e. “egretardea musko”.

Spekti sakurojn

sakuroj en apudrivera parkoHodiaŭ mi kaj mia edzino iris al apudrivera parko, veturigante aŭton duonhore. En la parko staras multaj sakuroj en 60 – 70-procenta florado. Dekoj da homoj spektis sakurojn, kaj kelkaj grupoj havis bankedeton sub la arboj.
Ni manĝis udonon en restoracio apud la parko, kaj poste promenis en la parko. Estis nuba tago. Vento estis forta, sed tute ne malvarma. Certe la aero jam printempas.

Varsovia Vento

Lastatempe mi trovis la retejon de Varsovia Vento, kies nomo aperis momente en la elsendo de Radio Plonia.
Ĝi ja estas tre interesa retejo kaj ŝprucigas energion de junaj esperantistoj. Mi ŝatas ĝiajn elsendojn per mp3-dosieroj. La elsendoj de Varsovia Vento donis al mi tre freŝan, viglan, modernan kaj amuzan impreson, ol aliaj esperanto-elsendoj, kiujn ĝis nun mi aŭskultis. Mi rekomendas, ke ankaŭ vi provu ĉe:
http://www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm

Ĉevala medikago

medikagoJa diversaj floroj floras printempe kun diversaj koloroj: ruĝetaj, flavaj, blankaj, violaj ktp.
Jen la foto montras florojn de medikago. Unuavide per propraj okuloj mi ne povis distingi ĝian florfiguron. Pligrandigante la foton sur la komputila ekrano, mi do povis konstati la simetriajn petalojn, kiuj estas karakterizaj al fabacoj.
ĉevala medikago [Medicago polymorpha]: dujara herbo el fabacoj kun trifolieraj folioj kaj kun grapolo el 4 – 8 flavaj floroj malgrandaj je 3 – 4 mm. Ĝi transvenis el Eŭropo al Japanio en Edo-epoko (17a – 19a jc.) . Oni ĝin kultivis kaj donis al ĉevaloj kiel furaĝon. Tial ĝi nomiĝas en la japana lingvo “uma-gojasi (馬肥やし)” t.e. “ĉeval-dikigaĵo”.

Malfacilas forĵeti

En la lastaj tagoj mi purigas kaj reordigas mian ĉambron. Ĝis nun ĝi estis en kaosa stato pro multaj libroj, gazetoj, leteroj, paperoj, diskoj, ŝnurkonduktiloj, papersakoj, pakaĵoj kaj tiel plu. Entute estas tro da objektoj por la limigita amplekso de la ĉambro. Jes ja kulpas tro da objektoj!
Tial mi devas forĵeti superfluajn kaj nenecesajn objektojn. Mi jam forĵetis kelkajn librojn, paperojn, sakojn kaj aliajn. Tamen tio ne sufiĉas. Por bone ordigi la ĉambron mi devas ankoraŭ forĵeti pli da objektoj. Nun mi ĉiufoje ŝanceliĝas, ĉu mi forĵetu tiun aŭ alian objekton aŭ ne.

Heliko

helikoHodiaŭ mi trovis helikon rampanta sur betonmuro. Ĝia konko havas diametron de 3 – 4 cm. En ĉi tiuj jaroj mi malofte vidas helikon tiel grandan. Eble ĝi estas unu specio el la genro eŭhadroj [Euhadra].
Kiam mi estis infano, mi pli ofte vidis tiajn helikojn. Sed nun mi nur malofte vidas. Ankaŭ mia edzino diras la samon. Kio okazas al la helikoj?